Verda Filmejo

Kukolo

25a de Januaro 2010

Kukolo


Priskribo

Origina titolo: Кукушка (Kukuŝka)/ Cuckoo
Lando: Rusio
Lingvo: la samea, la finna, la rusa, la germana
Jaro: 2002
Ĝenro: Milita filmo, Dramo
Reĝisoro: Aleksander ROGOĴKIN
Geaktoroj: Anni-Kristiina Juuso, Ville Juhana Haapasalo, Viktor Biĉkov
Daŭro: 01:40 h:min
Oficiala paĝaro: http://www.sonyclassics.com/thecuckoo/
IMDb: ID 0308476

Priskribo:

La fono de la eventoj estas fino de la Daŭriga milito (milito inter Sovetunio kaj Finnlando kadre de la Dua mondmilito) ie en la nordo de Finnlando. Juna finna soldato Veikko, katenigita kaj forlasita de la kunbatalantoj por morti; sovetia kapitano, kiu estis transportata al militista juĝejo por esti juĝata kiel antisovetiulo, sed hazarde iĝis libera; kaj Anni, vivanta sole samea virino, kiu zorgas pri la du viroj. Vivante en la kabaneto de Anni, la viroj ekscias, ke Finnlando ĉesigis militon kontraŭ Sovetunio (tio reale okazis la 19-an de septembro 1944), per kio ili ne plu estas malamikoj. Por ŝi ili estas ne malamikoj, sed simple viroj. Kaj ĉiuj tri parolas tri diversajn lingvojn…

Interesaj faktoj:

Anni-Kristina vere estas sameo, bone parolas en sia lingvo kaj konas multajn tradiciojn kaj folkloraĵojn. Laŭ la vortoj de la reĝisoro Rogoĵkin, kun ŝi konatiĝis ie en festeto Ville Haapasalo (Veikko en la filmo), ŝi eĉ ne estas profesia aktorino, malgraŭ ke kritikantoj ne emas kredi tion, taksante ŝian aktoran laboron vera sukceso.

Anni-Kristina ricevis pro sia rolo kelkajn prestiĝajn premiojn, inter ili la plej prestiĝan en rusia kino premion “Nika” por la plej bona virina rolo en 2003.

(Vikipedio)

Ankaŭ “kukolo” estis slanga nomo, donita de sovetiaj soldatoj al finnaj snajperoj dum Daŭriga milito.

Filmbildoj

Reklamfilmeto



Blogafiŝo publikigita de KienLi.

aĉamalbonabonabonegasuperba (9 voĉoj, averaĝe: 4,89 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Mefisto
  • Ĝojan Kristnaskon
  • La Falo
  • Kio estos, estos
  • DVD Bin-jip (Malplenaj domoj)
  • Komentoj:

    1. Alekso

      La filmo estas unika, ĝi estas ne nur spektinda, ĝi estas eĉ pli…

      La filmo en bona kvalito kun eksteraj subtekstoj:

      http://torrage.com/torrent/A81A6E6FDE8D16BDEAF7F9227FE155E5D8F15000.torrent

      Rapidshare-ligiloj:

      http://rapidshare.com/users/O3NSQZ

      [Filmo]
      Formato: AVI
      Grando: 1,19 Gb
      Lingvo: la finna, la samea, la rusa, la germana
      Subtekstoj: Esperanto, la angla, la rusa

      [Video]
      Distingivo: 720×400
      Kodeko: DivX (4 / 5 / 6)
      Kadroj po sekundo: 25,00
      Bitrapido: 1330 Kbps
      Kvalito: 0,19 b/px

      [Sono]
      Kodeko: ATSC/A-52 Dolby AC3
      Kanaloj: 6
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 384 Kbps

      Vi povas elŝuti la video-dosieron kun “algluitaj” subtekstoj ĉi tie:

      http://www.megaupload.com/?d=COG0RCJ0

      La torrent-dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/492EA5ABE2A1B7803185B07AD01606F3B495798E.torrent

      [Filmo]
      Formato: AVI
      Grando: 671 Mb
      Lingvo: la finna, la samea, la rusa, la germana
      Subtekstoj: Esperanto (algluitaj!!!)

      [Video]
      Distingivo: 708×384
      Kodeko: DivX (4 / 5 / 6)
      Kadroj po sekundo: 29,97
      Bitrapido: 811 Kbps
      Kvalito: 0,10 b/px

      [Sono]
      Kodeko: MPEG 1 or 2 Audio Layer 3 (MP3)
      Kanaloj: 2
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 96 Kbps

    2. Fakte estas ne tri, sed kvar lingvoj en la filmo: en la komenco sonas iom da germana.
      Dum la „Daŭriga milito“ Finnlando estis en alianco kun Germanio ĝis la jaro 1944. Oni igas Veikko-n surmeti uniformon de SS por ke li ne pensu cedi sin al la ruĝ-armeanoj.

    3. KienLi

      Sed mi ne enkalkulas la germanan, ĉar ĝi nur por ioma tempo aperas. La ĉefaj estas tri lingvoj.

    4. Alekso

      Karaj, restu disdonantaj per viaj torrent-klientoj, nur tiel ni povas disdoni novajn filmojn, per tio vi ege helpos al ni. Dankon!

    5. Kion vi opinias pri la filmo?

    6. La vivo preparas por ni surprizojn. Evidentiĝis (okazas ĉe fuŝuloj), ke formatoj utf-8 kaj unikodo ne estas la samaj. Ne ĉiuj el menciitaj de ni ludiloj akceptas utf-8.

      Do, karaj, mi petas vian pardonon kaj konsolas elŝuti de la retejo nun ĝustajn subtekstojn por viaj filmludiloj.
      Simple elŝutu!

    7. Kie mi povas elŝuti la subtitoloj?.., ĉar mi ne komprenas iu el la tri aŭ eĉ kvar lingvojn. :-)

    8. Pardonu, mi vidas ke la subtekstoj jam estas en la filmo mem. Dankon por la bonege laboro!

    9. La filmo estas tre bona! Mi dankas filmoj.net pro ties disvastigemo kulturon! ;-)

      (sekvas eventuala elintrigigo; do se vi ne spektis ĝin, prefere ne pluu)

      Nur restas al mi duboj pri la finna soldato kaj lia kateniĝo. Ĉu la akompanoj estas sam-armeaj soldatoj? Se jes, kial ili katenigas lin mortocele? Kial li kunlaboras tiel facilanime? Tion mi ne bone komprenis.

      Eble mi devos respekti tiun parton, sed mi dankus klarigon.

    10. karotulo

      Dankon pro la tradukado! Mi tre sxatis spekti cxi tiun bonrakontan filmon. Gxi bele montras la samoan vivstilon kaj frenezecon de milito.

    11. Dankon al vi, ke vi spektis kaj komentis. Tio vere gravas por ni.

    12. Ĵetkubo

      La filmo estas tre ĉarma. La etoso estas unika. El la tri ĉeflingvoj, la rusa, la finna kaj la samea, mi komprenis nur la rusan, sed la subtitoloj en Esperanto estas bonege tradukitaj. Ili donis sufiĉan komprenon de la tuta filmo al mi.
      Mi ĝuis la artan kvaliton de la verko.

    13. Kocxjo

      Jes, la filmo estas spektinda! Sed mi dauxre ne uzas torrenton… ;( cxu vi povus ensxuti la filmon en Rapidshare?

      Antauxdankon!

    Enskribi komenton por “Kukolo”