Kun amo al filmoj de Kanariaj Insuloj
En Esperantujo malmultas homoj, kiuj fervore okupiĝas pri kreado de modernaj sonvidaj materialoj, kiuj aktive kontaktas kaj kunlaboras kun fakuloj de neesperanta mondo. Al mi feliĉis kunlabori kelkfoje kun Antono Sarmiento, loĝanta en Kanariaj Insuloj (Hispanio), kiu jam dum longa tempo okupiĝas pri la kulturaĵoj, kiuj tiel interesas la Verdan Filmejon, la filmoj. Antono afable konsentis doni al ni intervjuon:
Pri kio vi okupiĝas en via vivo? Pri kio vi okupiĝas en Esperantujo?
Mi estas emerita instruisto en mezlernejo por ĝenerala baza edukado de plenkreskuloj. Dum mia profesia vivo mi aranĝis Esperanto-kursojn en lernejo. Nuntempe mi estas Vicdelegito de UEA en mia urbo. Aparte, mi estas Fakdelegito pri aŭdvidaj aferoj, kino kaj esperanta tradukado, nur diletante. Mi tre ŝatas spekti Esperanto-filmetojn en YouTube kaj precipe elŝuti ĉiujn filmojn de Verda Filmejo. Ofte mi ankaŭ sekvas la esperantajn radioelsendojn, kutime podkaste. Krome mi ŝatas serĉi kaj kolekti filmojn, kiuj diversflanke rilatas al Esperanto.
Mi scias, ke vi ne nur kolektas filmojn, sed ankaŭ okupiĝas pri ĝia kreado. Pri kiuj filmoj vi jam kunlaboris?
Mi jam iamaniere kunlaboris en kelkaj filmoj: “Kanaria Karnavalo”, kiu
estas televida raporto pri tiuj vintraj festoj. Mi tradukis ĝin kaj amatorece dublis ĝin kun helpo de juna esperantistino. Alia filmo estas “Tenerifo: La Haveno de la Kruco kaj La Papago-Parko“. Temis pri kunlaborado kun privata entrepreno, kiu ankaŭ produktas turismajn filmojn en DVD-formato. En YouTube mi metis filmetojn kiel: “Esperanto, Ferrari de la Internacia Komunikado”, ”Esperanto pompas jam!”, kiu estas karaokeo de gaja salsa kumbjo. Mi subtekstigis en la hispana la kurseton “Ana Pana-Unua Leciono” kaj “Bebé Habla Esperanto” (Bebo Parolas en Esperanto). Se temas pri KD, mi mem aranĝis kaj produktis la diskon “La Verda Pajaco” nun aĉetebla en la Libroservo de UEA. Ĝi estas kolekto de humoraĵoj eldiritaj dum esperantista festo. Antaŭ kelkaj jaroj mi pretigis por ludado en salonaj DVD-aparatoj kelkajn filmojn subtitolitajn de Kirill Ŝvedov (La Revizoro, La Kirasŝipo Potemkin kaj Dek Du Seĝoj).
Kial vi decidis kunlabori kun filmo-produktantoj?
Mi decidis kunlabori kun filmo-produktanto en la supre menciita filmo pri Tenerifo kun la nura celo iomete diskonigi la ekziston de nia lingvo inter la multenombraj turistoj, kiuj ĉiujare vizitadas la Kanarian Arkipelagon. La filmo estas turisma raporto unuhora, parolata en sep diversaj lingvoj: esperanta, angla, hispana, rusa, franca, itala kaj germana. Por la aĉetantoj Esperanto aperas en la menuo kiel moderne uzata elektebla idiomo. Iasence temas pri maniero meti la internacian lingvon en la personajn aferojn de la ĉiutaga vivo. Pro tio mi decidis meti en praktikon, laŭ mi, konvenan ideon.
Kiu estis la iniciatinto?
La iniciatinto estis mi mem. Antaŭ kelkaj jaroj mi entreprenis la instalon de videoklubo en mia urbo. Pro tio mi ekrilatis kaj amikiĝis kun la produktanto kaj distribuanto Francisko Herrera. Mi profitis tiun rilaton por iamaniere favorigi lin al Esperanto.
Ĉu li facile kaj rapide decidis kunlabori?
Imagu, ke mia amiko ne konis eĉ la ekziston de Esperanto ĝis kiam mi parolis al li pri la internacia helpa lingvo. Li konsideris ĝin tre bona ideo, utila kaj praktika por la monda loĝantaro. Krome, kie oni metas ses lingvojn, oni povas facile aldoni unu plian, kondiĉe, ke mi aranĝu la aferon tute senpage. Ni interkonsentis kaj la afero prosperis. Tute facile. Kaj la pordoj restas malfermitaj por Esperanto en eblaj estontaj produktadoj. Ni vidos…
Ĉu vi povus pli precize priskribi la paŝojn de via laboro?
Dum mia laboro ne ekaperis ia speciala malfacilaĵo. Ĉio iris sufiĉe glate kiel planite. Unue mi tradukis la tutan tekston al Esperanto. Due, mi harmoniigis la daŭron de la popartaj tekstoj kun la tempodaŭro de la filmitaj bildoj, laŭ minutoj kaj sekundoj. Eta problemo estis kaŭzita de la akordigo inter la bildoj kaj la tekstoj, ĉar la esperanta parolado ofte longedaŭris pli ol la originalo, kaj pro tio oni devis malpliigi la paŭzojn kaj eĉ nuligi kelkajn superfluajn komentojn. Post la nepra traduka antaŭlaboro venis la voĉa registrado kaj kelkaj adaptigaj teknikaĵoj, dankovortaj titoloj kaj adaptigo de la muziko. Oni redesegnis parton de la kovrilo aldonante la esperantajn aspektojn, kaj la tiamaniere ellaborita materialo estis sendita al laboratorio en Madrido, kie oni manipuladis kaj finpretigis la produktaĵon en komerca DVD-formato.
Ĉu vi kontentas pri la rezulto?
Se temas pri homa produkto, ĉio ĉiam estas perfektigebla, laŭ mia opinio. Certe ĉiu persono povus trovi iajn mankojn en la fina laboro. Sed konsiderante, ke por mi estis la unua provo en tiu profesia kampo, ne nur la sperto mem sed ankaŭ la atingita celo sufiĉe kontentigis min persone. La rezulto por la aliaj personoj estas nur la disko kaj ĝia enhavo krom la ekstera prezento, sed por mi estas sukcesa rezulto de persona kunlaboro inter ideala kaj monprofita celoj. La DVD estas sukcese vendata en la turisma tereno kaj pere de ĝi Esperanto estas iomete pli konata. Do, ĉiuj estas kontentaj!
Ĉi vi planas daŭre kunlabori kun la turisma firmao?
Se temas pri estontaj kunlaboroj kun la firmao, certe ekzistas plej favoraj personaj sintenoj. Sed ĉi tio ne sufiĉas. Estas tre konata la granda ekonomika krizo, kiu mondskale ekzistas en ĉiuj kampoj. La krizon aparte oni sentas en la aŭdvidaj firmaoj. Estas neeble antaŭvidi, kio okazos en la estonto. Sed en niaj konversacioj – kun mia amiko la produktisto- de tempo al tempo venas iu ideo aŭ plano por plua kunlaborado, se la kondiĉoj estus favoraj. Momente oni devas fari paŭzon, sed ni vidos ĉu la fortoj, personaj emoj kaj praktikaj kondiĉoj favoros la aferon.
Nun mi volas danki al Verda Filmejo pro la laŭdinda helpo en la diskonigo de la DVD aperigante ĝin en la ĉefa paĝo kaj montrante promocian filmeton en YouTube. Mi profitas la okazon por gratuli vin pro la sukceso kaj valora laboro en la disvastigo de la kina Esperanto-kulturo. Koran dankon al vi pro via afabla atento. Mi restas je via dispono.
Antono Sarmiento (Tony Sar)
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





10