Verda Filmejo

Kunlaborantoj

Dank’  al kunlaboro de sekvaj personoj Verda Filmejo ekzistas kaj daŭre evoluas.

La retejo de Verda Filmejo ekzistas dank’ al senlaca laboro de la sekvaj administrantoj:

1. Aleksander Osincev (KienLi)

2. Kirill Ŝvedov (KirShvedov)

Karaj, se vi ne trovis vin en la listo aŭ okazis iu eraro, mi petas vin kontakti nin per Kontakta formo ĉi tie.

Tradukantoj

Kirill Ŝvedov (Rusio): Majstroj de la rusa baleto, Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo

Skirlet (Francio): Skhizein, Asteriks kaj la vikingoj, 12 seĝoj, Hundo Barboso kaj neordinara kroso/Vodkofarantoj, Animacia kolekto 1

Aleksander Osincev – KienLi (Rusio): Skhizein, Printempo, Somero, Aŭtuno, Vintro…, Fermitaj spacoj, Ĉielarka kolekto, Kazaroza, Erinaceto en nebulo, Kiaj sonĝoj povas veni

Arina Osipova (Rusio): Fermitaj spacoj

Patrick Oudejans (Nederlando): Mia najbaro Totoro, Karaktero, La Vojaĝo de Ĉihiro

Jevgenij Tiĥonov – Ŝak (Rusio): Leteroj de mortinta homo, Ĝuste tiu Munchhausen

Liu Jianguo (Ĉinio): Sankta Tero – Tibeto

Andreo Grigorevskij (Rusio): Kin-Dza-Dza, La kvina elemento, Marmota tago

La grupo Senlime: Falo, La kontraŭdiro Valadolida, Iun vesperon, trajno, Animatrico, La fajra milito

Luiz Portella: Inkubo

J-M. Jacques: Inkubo

James Piton: Karamuru

Emilio Cid (Brazilo): Karamuru

Padilja: Karamuru

Salenka: Karamuru

Avellar: Karamuru

Wsouto: Karamuru

Marek BLAHUŜ (Ĉeĥio): Kuŝejetoj

Russ Williams (Usono-Pollando): La horoj

Nederlanda Esperanto-Junularo: La Ŝipestroj de la Kameleono

Ĉeĥa Esperanto-Junularo: Bukedo

Pablo Morales: Gattaca. Gena eksperimento

Joxemari Sarasua (Hispanio): La Pedalaŭto

Douwe Beerda (Nederlando): La Fonto, Kiaj sonĝoj povas veni

Gebeleizis (Usono): Bin-jip (Malplenaj domoj)

Aleksander Galkin – Alaŭdo (Germanio): LA OPERACO “Ŭ” kaj aliaj aventuroj de Ŝurik

Pavel Moĵaev – Mevo (Ukrainio): HEJMO

Jacob Nordfalk: Animatrico

Vjaĉeslav Ivanov (Rusio): Kukolo

Valentin Melnikov (Rusio): Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo

Tomaso Avro (Pollando): Konopjelko

Josenilton kaj Madragoa (Brazilo): Tempo de Paco

Rui Palma (Brazilo): La fratinoj de Magdaleno

Berlinaj Studentoj-Esperantistoj: Anna-Laura, Anna, Stefa, Janin’, Sebastiano, Paŭlo kaj Roberto: Trans la silento

Redaktantoj

Sgbodin (Francio): Skhizein.

Patrick Oudejans (Nederlando)

Maksim Griŝin (Rusio): Inkubo

Aleksander Osincev - KienLi (Rusio): La moviĝanta kastelo de Haŭl, Gattaca. Gena eksperimento, La Fonto, La labirinto de la faŭno, Bin-jip (Malplenaj domoj)

Jevgenij Tiĥonov – Ŝak (Rusio): Fermitaj spacoj, Loĝata insulo: Batalo, Loĝata insulo, Kazaroza

Gonçalo Neves (Hispanio): La Pedalaŭto

Manuel Pancorbo Castro (Hispanio):  La Pedalaŭto

Alaŭdo (Rusio-Germanio): Ĝuste tiu Munchhausen

James Rezende Piton (Brazilo): Tempo de Paco, Karamuru

Chuck Smith (Usono-Germanio): La moviĝanta kastelo de Haŭl

Provlegantoj

Robert Bogenschneider (Germanio): Fermitaj spacoj, Kazaroza

Pavel Moĵaev – Mevo (Ukrainio): LA OPERACO “Ŭ” kaj aliaj aventuroj de Ŝurik

Jason Castle (Usono): Mia najbaro Totoro

Farmehr Amirdust: Kiaj sonĝoj povas veni

Dublistoj

Informo ĝisdatigota

Helpantoj

Joan Inglada (Hispanio) aktive helpas pri elŝutebligo de la filmoj.

Ankaŭ vi povas helpi!

Ni daŭre bezonas interesitajn:

  1. tradukantojn
  2. redaktantojn
  3. provlegantojn kaj korektantojn
  4. aspektigistojn (por, ekzemple, kompili DVD-kovrilojn aŭ logon de la Verda Filmejo)
  5. dublistojn

Vi apartenos al la teamo de filmoŝatantoj, agemaj kaj kreemaj homoj, kiuj strebas komunan ideon de senlima filmarto.

Funkcioj de:

Tradukanto

(ĉi tie mi evitas la vorton “tradukisto”, kiu enhavas la sencon “profesiulo”)

La kvanto de tradukantoj por unu filmo povas esti de unu ĝis miliono (dank’ al komuna tradukejo “La Ponto”). Oni tradukas la subtekstojn el la alia lingvo en Esperanton. Ĉi tie okazas la vera ĝuo pri serĉo de ĝusta aŭ pli konvena ekvivalento en la lingvo internacia. Oni povas konsulti diversajn vortarojn kaj faklibrojn, demandi fakulojn kaj fari komparojn kun tradukoj en aliajn lingvojn.

Redaktanto

Kutime unu persono, kiu posedas la originalan lingvon kaj Esperanton en bona nivelo,  faras multajn ŝanĝojn en la traduko por ĝustigi frazojn, mallongigi ilin, korektas misskribojn kaj gramatikajn erarojn. Provleganto revizias subtekstojn por formi el ili unustilan tekston.

Teknika redaktanto korektas la tempoindikojn kaj sinkronigon de la paroloj kaj subtekstoj, atentas pri ĝusta daŭro de subtekstoj, kontrolas ĝustecon de dialogoj, konvertas subtekstojn en diversajn formatojn.

Provleganto

Kutime unu persono (aŭ kelkaj), prefere ne posedanta(j) la parolantan lingvon de la filmo. La tuta atento estas donita al lasta kosmetika korektado de la stilo kaj eventualaj mistajpoj.