La Diktatoro
| Origina titolo: | The Great Dictator |
| Lando: | Usono |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 1940 |
| Ĝenro: | Komedio |
| Reĝisoro: | Charlie Chaplin |
| Geaktoroj: | Charles Chaplin, Jack Oakie, Reginald Gardiner, Henry Daniell, Billy Gilbert, Grace Hayle, Carter DeHaven, Paulette Goddard, Maurice Moscovitch, Emma Dunn, Bernard Gorcey, Paul Weigel, Chester Conklin, Esther Michelson, Hank Mann |
| Daŭro: | 2:04 h:min |
| Koloro: | nigra-blanka |
| Buĝeto: | $ 2000 000 |
| IMDb: | ID 0032553 |
Priskribo:
La unua sonfilmo de Charles Chaplin. Li ludas samtempe du rolojn: faŝistan diktatoron Adenoid Hinkel (sendube ŝminkita kiel Hitlero) kaj judan friziston, kiu similas la unuan centprocente. La filmo estas perfekte farita kaj estas riĉa je trukoj kaj interesaĵoj, kiuj estos poste uzataj de aliaj komediofarantoj.
Citaĵo:
- Kion ili kontraŭstaras?
- La nutradon, la kvaliton de la segpolvo en la pano.
- Kaj kion pli? Ĝi devenas de la plej bonaj arbaroj.
La filmo estis filmita dum la tempo, kiam Usono kaj Germanio ankoraŭ ne estis militaj malamikoj. Do, la filmo estis ege populara, sed estis diskutata pro sia politika kunteksto.
Interesaj faktoj:
La ideo de la filmo aperis pro simileco de konstanta rolo de Chaplin kaj Hitlero kaj precipe pro lipharoj. Ekzistas ankaŭ aliaj similaj trajtoj inter Hitlero kaj Chaplin: ambaŭ naskiĝis en aprilo de la jaro 1889 (Ĉaplin estis je 4 tagoj pli aĝa ol Hitlero), ambaŭ kreskis en malriĉaj ĉirkaŭaj kondiĉoj. Chaplin ĉiam atentis pri la kresko de persekutoj de judoj en Eŭropo en la 30-aj jaroj, pri kiuj li rekte eksciadis de siaj judaj amikoj kaj kolegoj. Chaplin skribis scenaron dum la jaroj 1938 kaj 1939. Filmado komenciĝis en septembro de la jaro 1939, post unu semajno komenciĝis la Dua mondmilito. Post ses monatoj, kiam la filmado finiĝis, Francio estis jam okupata de nacistoj. Fina parolo en la filmo estis aldonita al scenaro jam post la komenco de filmado, ĝi estis skribita surbaze de impreso de Chaplin pri eventoj en Eŭropo.
Kreo de la filmo koincidis kun kresko de internacia tensio. Onidiris, ke la filmo ne estos montrota al publiko, kiel aliaj kontraŭfaŝistaj filmoj de tiu tempo (ekzemple, «Mortal Storm» kaj «Four Sons»), por ne difekti neutralajn rilatojn inter Usono kaj Germanio. Tamen tio ne okazis pro tio, ke Chaplin estis finance kaj kreeme sendependa de aliaj filmstudioj. Kaj la rifuzo de publikado de la filmo signifus por Chaplin bankroton, ĉar li investis en la filmon du milionojn da dolaroj.
Nomoj de kunlaborantoj de Hinkel similas al nomoj de kunlaborantoj de Hitlero. Garbiĉ (sonas kiel la angla garbage — rubaĵo), la dekstra mano de Hinkel similas al Joseph Goebbels, marŝalo Herring (“haringo”) estis plejverŝajne kopiita de la estro de milita aviadilaro Luftwaffe Hermann Göring. Sendube Benzino Napaloni estas parodio de Benito Mussolini.
Laŭ dokumenta filmo «The Tramp and the Dictator» (2001), la filmo estis sendita al Hitlero kaj Hitlero spektis ĉi tiun filmon. Laŭ IMDb Chaplin ekaŭdinte pri tio, ke Hitlero spektis la filmon diris: “Mi donus ĉion por ekscii, kion li pensas pri la filmo“.
En sia aŭtobiografio, publikita en la jaro 1964, Chaplin skribas: “Certe, se mi tiam scius pri veraj teruraĵoj de germanaj koncentrejo, mi ne kreus “La Diktatoron”, mi ne povus ridi pri nacistoj, pri ilia monstra manio de neniigo”.
Signoj en Esperanto en la filmo
En la filmo oni povas vidi sur signoj en la juda kvartalo esperantajn vortojn. Multaj el ili estas ŝanĝitaj por igi ilin aspekti pli kiel la pola aŭ la germana.
- Piedvestejok: Botisto
- Barber: Razn, Haru Tondadoz, Lipharoj Tondadoz
- Drinkumz
- Tabakbutiky: Cigaroj Cigarizoj
- Restoraciz
- Kafejo: Bierr, Kafü
- Papervendissn
- Ĉambroj
- Legomo & Fruktü Vendejü: Rapoj, Terpumoj
- Solej Fresaj Legomaj
- Vestajoj Malnovaj
Interesan artikolon pri la filmo legu ĉi tie.
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:






9