La fajra milito
| Origina titolo: | La guerre du feu |
| Lando: | Kanado, Francio, Usono |
| Lingvo: | neniu |
| Jaro: | 1981 |
| Ĝenro: | Aventuro, dramo, historia filmo |
| Reĝisoro: | Jean-Jacques Annaud |
| Geaktoroj: | Everett McGill, Ron Perlman, Nicholas Kadi, Rae Dawn Chong, Gary Schwartz, Naseer El-Kadi, Franck-Olivier Bonnet, Jean-Michel Kindt, Kurt Schiegl, Brian Gill, Terry Fitt, Bibi Caspari, Peter Elliott, Michelle Leduc, Robert Lavoie |
| Daŭro: | 1:40 h:min |
| IMDb: | ID 0082484 |
Priskribo:
Ĉi tiun francan reĝisoron oni laŭmerite povas nomi internacia, kaj absolute ne eblas antaŭvidi, kion li kreos. Ĉiu temo, kiun li esploras, iĝas finfine sukcesa en liaj manoj. Ĉi-kaze Annaud filmis pri prahomoj, kiuj loĝas en kavernoj, por kiuj Anthony BURGESS kreis specialan lingvon kaj la sciencisto D. Moris ellaboris gest-sistemon kaj korpomovojn.
En pacema tribo Ulam estingiĝis valorega fajro, kiu donis varmon kaj vivon. Tri junuloj ekvojaĝas por ĝia serĉo, kiu iĝas vera lukto. Survoje la junulo Noa enamiĝas en junulinon Ika, sed la vojaĝo daŭre estas danĝera kaj plenplena je aventuroj.
La filmo ricevis premion “César” pro filmo kaj reĝisorado, premion “Oskar” pro kostumoj. Oni filmis en Kenjo, Skotlando, Islando kaj Kanado.
Interesaj faktoj
- La filmo estis filmita laŭ la samnoma romano de J.-H. Rosny aîné “La fajra milito”
- Post tiu ĉi filmo la aktorino Rae Dawn Chong iĝis populara.
- En la filmo ne eblas distingi la homan parolon, ĉiuj roluloj komunikiĝas per gestoj kaj sonoj de primitiva lingvo.
- La aŭtoro de la prahomaj lingvoj estis Anthony BURGESS. Li kreis lingvon por ĉiu tribo, kiu rolas en la filmo. Kiel bazon li uzis transformitajn modernajn lingvojn: la anglan, la francan kaj la italan.
- En la filmo estas prezentitaj tri biologiaj specioj de homoj, laŭ la evoluo sekvantaj unu la alian: pitekantropoj, la homoj de Neandertalo kaj Kromanjono.
- Antropologoj ĝis nun diskutas, ĉu la neandertalanoj kaj modernaj homoj povis havi komunajn idojn (kiel estis montrite en la filmo).
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:






5