La Falo
| Origina titolo: | Der Untergang |
| Lando: | Germanio, Italio, Aŭstrio |
| Lingvo: | la germana, la rusa |
| Jaro: | 2004 |
| Ĝenro: | Biografio, dramo, historia, milita |
| Reĝisoro: | Oliver Hirschbiegel |
| Geaktoroj: | Bruno Ganz, Alexandra Maria Lara, Corinna Harfouch, Ulrich Matthes, Juliane Köhler, Heino Ferch, Christian Berkel, Matthias Habich, Thomas Kretschmann, Michael Mendl, André Hennicke, Ulrich Noethen, Birgit Minichmayr, Rolf Kanies, Justus von Dohnanyi |
| Daŭro: | 2:36 h:min |
| IMDb: | ID 0363163 |
Priskribo:
Aprilo 1945. La Sovetia armeo senkompate premas la gorĝon de faŝista reĝimo, ĉirkaŭante la ĉefurbon de la 3-a Imperio, Berlinon. Malgraŭ antaŭvidata malvenko la nazia estraro savas sin en sekreta bunkro kaj ne forlasas la freneziĝintan Gvidanton. Li rifuzas la ideojn pri fuĝo kaj asertas, ke la venko proksimiĝas. La Gvidanto ordonas detrui Germanion kaj priparolas detalojn de sinmortigo. La lasta kaŝloko de ekzekutistoj estas plenplena je agonio kaj timo. Kaj nur tiuj, kiuj forlasos la betonan inferon vivaj povos rakonti la historion pri la lastaj minutoj de vivo kaj fino de granda diktatoro kaj lia reĝimo.
Tiu ĉi estas unu el la plej elstaraj mulitfilmoj de la lastaj jaroj, baziĝanta sur la libro de fama historiisto Joachim Fest, La Lastaj Tagoj de Hitlero, la memuaroj de Albert Speer, la nazia Ministro pri Armilaro kaj la memuaroj de Traudl Junge, sekretario de Hitlero. La filmo estas nova laboro de talenta reĝisoro Oliver Hirschbiegel (“Komisaro Reks, “Eksperimento”). La grandbuĝeta dramo, filmita de germana produktanto, posedanto de la premio “Oskar” Bernd Eichinger (“La nomo de Rose“, “Resident Evil“, “Fantastic Four“), en la jaro 2005 ricevis la premion “Oskar”, nomumojn por tri premioj de germana kinoakademio kaj nomumon por Eŭropa kinopremio de 2004 en kategorio “La plej bona aktoro”.
Interesaj faktoj
- La fimado okazis en Sank-Peterburgo kun helpo de Lenfilm. La kialo estas malmultekosta filmadproduktado en Rusio kaj tio, ke multaj konstruaĵoj de 20-a jarcento restis nedifektitaj.
- Bruno Ganz dum longa tempo rifuzadis de rolo de Adolf Hitler, sed ŝanĝis sian opinion post spekto de filmo “Der letzte Akt” (1955) kaj decidis, ke Hitleron li povas montri kun pli profunda karaktero.
- En la filmo rolas la reala Traudl Junge, sekretarino de Afolf Hitler, kies rememorojn skribis verkistino Melissa Mueller S-no Traudl mortis 81-aĝa antaŭ kelkaj horoj de la premiero de la filmo dum Berlina kinofestivalo.
- Bruno Ganz praktikis sian elparolon de Adolf Hitler kun helpo de juna aktoro, invitita el regiono, kie naskiĝis Adolf.
- Por pli bone prepariĝi por la rolo Bruno Ganz pasigis iom da tempo en svisa hospitalo, observante malsanulojn, suferantajn de Parkinsona malsano.
- Inter 37 historiaj personoj, kiuj rolis en la filmo, la premieron ĝisvivis nur unu homo, Rochus Misch, kiu estis kuriero, gardanto kaj telefonisto de Adolf Hitler en periodo 1941-45. En septembro 2008 li 91-aĝa (li naskiĝis la 29-n de julio 1917) kune kun kuriero Armin Lehmann (li naskiĝis la 23-an de majo 1928) estis unu el du vivaj loĝantoj de bunkro de Hitlero.
- Multaj el frazoj de Adolf Hitler en la filmo estas realaj, tamen estis eldiritaj multe pli frue.
- En unu el scenoj de la filmo ni vidas kiel Magda Goebbels skribas leteron al sia filo de la unua edziniĝo Harald Quandt kaj antaŭ ŝi staras lia foto. Li estis piloto de Luftwaffe kaj la sola infano de Magda, kiu travivis militon. En 1944 li estis vundita en Italio kaj kaptita de alianca armeo. En 1947 li estis liberigita kaj en 1967 pereis en aviadila akcidento en aĝo de 46 jaroj.
- La butono, kiun Hitlero demetas de sia ĵaketo kaj transdonas al Magda Goebbels, estas ora insigno de nazia partio, kiun ricevadis altrangaj partianoj, nepre membriĝantaj ekde 1925. La unuan insignon Hitler donis al si mem.
- La portreto, kiun Hitler rigardas en unu el scenoj, estas portreto de la germana imperiestro Fridrich La Granda.
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:



(6 voĉoj, averaĝe: 4,83 el 5)



8