Recenzo prenita kaj tradukita de KinoPoisk.ru
“Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ
la Edena ĝardeno la kerubon,
kaj la turniĝantan flaman glavon,
por gardi la vojon al la arbo de vivo. ”
GENEZO 3:24
Ni konfesu finfine, ke parolante pri “spektantaj de amasoj” filmoj kaj pri spektantoj, kiuj ne taksis neeblan belecon kaj trezoron de la filmo kiel pri ĉefaj kialoj de financa malsukceso de la filmo “La Fonto”, ni ĉiuj iom trompetas. Kaj malgraŭ tio, ke por multaj la sola motivo spekti la filmon estis nura respekto de reĝisoro de ŝokiga filmo Requiem for a Dream, “La Fonto” anticipe estis kondamnita al soleco kaj forgeso kiel “nerekonita ĉefverko”, kiun ĉiu devas spekti kontraŭ sia volo por poste diri “oho, oni suramasigis” , kaj poste sukcese forgesi.
En interreto mi ne trovis ion indan en recenzoj kaj 80 % de spektantoj entute ne komprenis pri kio temas. “La Fonto” estas neimageble komplika: ĝi estis forĝita el duon-signoj kaj duon-aludoj, bilda strukturo estas riĉa kaj diversforma. La filmo implikis miajn pensojn por proksimume du semajnoj, estis ege komplike trovi la reĝisoran fadenon kaj subjekte ĝuste deĉifri suĵetajn tavolojn. Do, finfine mi skribis la jenon pri la detaloj kaj signoj:
Abstraktaĵoj
Ni komecu de tio, ke laŭ ideo de kreantoj, agado en la filmo okazas paralele kaj ĝi estas ordeme pendigita sur tri suĵetaj fadenoj (pasinteco, nuntempo kaj estonteco). Nun ni priskribu rolulojn kaj skeme la suĵeton.
Abstraktaĵo 1 – jaro 2000, nuntempo. Talenta sciencisto Tommy Creo (Hugh Jackman kun grandega nigra hararo) sian tutan tempon dediĉas al scienco por trovi kuracon, donantan senmortecon por lia mortanta edzino Izzi (Rachel Weisz). Sed ŝi tagon post tago perdas sentemon de kontaktaj receptoroj, percepton de ĉirkaŭa mondo. Ŝi jam pretas por morti, sed la solan, kion ŝi ne volas perdi estas amo de Tommy, kiu en freneza malespero, forgesinte pri simpla homa atento, estas demonhavanta pri sia ideo. Izzi provas dividi siajn pensojn kun li, ŝi skribas libron, adaptante siajn timojn kaj revojn en rakonto, kiu fakte donas la duan fadenon de la filmo “La Fonto”.
Abstraktaĵo 2 – jaro 1500, Nova Mondo. Historio temas pri vireska konkistadoro Tomaso (Hugh Jackman kun riĉega hararo sur vizaĝo), kiu kun demona rideto rigardas sian belegan reĝinon Izabela (brilanta Rachel Weisz). Laŭ suĵeto en reĝlando iam estis trankvile kaj bone, sed nun ĝin trafis nevidebla sed sentebla minaco kaj nun por serĉo de arbo de vivo la konkistadoro devas veturi al Lando de Majaoj, kie laŭ legendo troviĝas fonto de eterna juneco. Kaj kiel signon de forta energio kaj simple por rememori ŝi donas al li ringon.
Abstraktaĵo 3 — jaro 2500, kosmo. Ĉio okazas en fora nebulozo. “Kalva astronaŭto” Jackman por kompreni leĝojn de mondokreado en granda veziko kun arbo de vivo ene profundiĝas en oran nebulozon ĉirkaŭ mortanta stelo, pri kiu iam rakontis Izzi kaj diris, ke ŝia animo post morto estos ĝuste tie.
Simboloj
Nun plej malfacila. Multaj momentoj en la filmo enhavas diversajn emociojn kaj signojn de sorto, sed multaj signoj havas sian propran logikan signifon kaj se la unua signo aperas iom kurioze, la sekva kompletigas la sencon.
Jen kelkaj simboloj:
Simbolo 1 – en la filmo estis uzita klasika regulo de tri provoj. Tri paralelaj herooj kaj heroinoj, tri piramidoj, tri tempoj k.t.p.
Simbolo 2 – dek du ĉapitroj en libro. Ĝi estas cifero, kiu kongruas kun cikla renoviĝo (kaj nombro de oraj pomoj en la Edena ĝardeno), simbolas centron de spiriteco kaj vojon al vero, kiun devas iri heroo de Jackman.
Simbolo 3 – Arbo de vivo. Dum pasintaj miljaroj naskiĝis multaj mitoj pri giganta arbo, kunliga ĉenero inter ĉielo kaj tero. Ĝi simbolas ŝtuparon al ĉielo, “akson de mondo”, kunligon inter Ĉielo (branĉaro), Tero (trunko) kaj Subteraj fortoj (radikoj). Oni iĝas senmortaj, se oni manĝas frukton de la arbo de vivo, aŭ trinkas malsekaĵon de tiu ĉi arbo. (irana saomao).
Simbolo 4 — arbo de sciado. Ĝi en Edena ĝardeno estas simbolo de “Perdita paradizo”, senmorteco, kiun perdis homo. Tiu arbo estas sfero (ĝuste tiu veziko, kosmoŝipo) de konscio de homo, li supreniras kaj malsupreniras laŭ natura ŝtuparo el branĉoj, kiuj bilde reprezentas scipovojn de homo. Homo devas trapasi ekzamenojn (pastro kun flama glavo) por denove trovi Perditan paradizon (amatinon Weisz).
Simbolo 5 — arbo de saĝeco. Supreniĝi laŭ tiu ĉi arbo signifas leviĝi al dioj aŭ superan realeco,n ekhavi sciojn pro eliro el la mondo. Ankaŭ tio estas simbolo de Granda Vekiĝo, senco de Budao. (Jackman “flugas” en lotusa pozo).
Simbolo 6 — ringo. Simbolo de eterna amo kaj fideco.Kaj ankaŭ simbolo de cirklo, de la plej ideala el formoj, kiu signifas samtempe kaj protekton kaj katenoj. Perdo de ringo, laŭ tradicio, signifas malbonon. Ĉi tie ĉio norma.
Simbolo 7 – kaŝtano. Simbolo de pudoro, virto, kiu venkas ĉiujn tentojn, kiuj estas reprezentataj en dornoj.
Senco
Kaj nun venis tempo por prezenti mian propran opinion, kion oni volis mesaĝi per la filmo. Starta punkto estas filozofa demando pri senco de la vivo, ĉio havas sian tempon. Morto atendas nin ĉiujn neeviteble. En ĉiuj tempoj la homo serĉis eblojn ŝanĝi tion. Kaj nun alia ekstremo: ni imagu, ke vi ekhavis eternan vivon, kion vi faros plu? Mi vetu, ke ĉiuj materiaj trezoroj kaj mono iĝos negravaj por vi, samkiel la sentoj de proksimaj homoj, kiujn vi rigardos tra prismo de via fiereco. Tiu ĉi varianto estas la sola vera.
Mesaĝo de reĝisoro estas tre simpla. Ĉiu el ni havas elekton. Kion elekti: ĉu primitivan homan estadon aŭ eternan vivon kun turmenta atendo de fino de senfina vojo? Genian eltrovon aŭ perdon de proksima homo? Kion kostas sentoj, kiam vi komprenos, kiu estas kulpa, ke vi estis tia freneza de propra ideo kaj neniu ekzistis por vi kaj ke feliĉo forvaporiĝis tiel rapide?
La filmo estas enhavriĉa.
10 el 10
10