Verda Filmejo

La fratinoj de Magdaleno

3a de Februaro 2010

La fratinoj de Magdaleno

Priskribo

Origina titolo: The Magdalene Sisters
Lando: Britio, Irlando
Lingvo: la angla
Jaro: 2002
Ĝenro: Dramo
Reĝisoro: Peter Mullan
Geaktoroj: Geraldine McEwan, Anne-Marie Duff, Nora-Jane Noone, Dorothy Duffy, Eileen Walsh, Mary Murray, Britta Smith, Frances Healy, Eithne McGuinness, Phyllis MacMahon, Rebecca Walsh, Eamonn Owens, Chris Simpson, Sean Colgan, Daniel Costello
Daŭro: 1:59 h:min
IMDb: ID 0318411

Priskribo:

La aziloj de Magdaleno en Irlando estis vivtenataj de monaĥinoj de Karitato sub aŭspicio de la katolika eklezio.  Trafinte la azilon el familioj aŭ orfejoj junulinoj trovadis sin en kondiĉoj, similaj al kondiĉoj de malliberejo.  Per malfacila fizika laboro en lavbutikoj ili devis pentofari. Kaj la pentinda peko povis esti ĉio ajn: infano ekster laŭleĝa edzeco aŭ tro maldiskreta beleco. Samkiel okulfrapa malbeleco. Aŭ malsaĝeco, aŭ troa saĝeco aŭ malŝanco esti seksperfortita kaj malkaŝo de tiu okazo. Pro tiuj pekoj ili laboregis senpage dum 364 tagoj jare, duonmalsataj kaj punataj per batoj kaj maldignigataj. Oni seksperfortadis ilin, oni forprenadis iliajn infanojn. Tiu “enprizonigo” estis sen limdato. Miloj da virinoj travivis iliajn vivojn kaj mortis ĉi tie. La lasta azilo de Magdaleno en Irlando estis fermita nur en la jaro 1996.

La filmo estis filmita de vidpunkto de kvar junulinoj kaj la filma epoko estas la 60-aj jaroj de 20-a jarcento. Ĝi estas erare akceptata de multaj kiel epoko de la plena emancipiĝo de  virinoj. Tiuj junaj katolikinoj estas ĉirkaŭataj de mezepoka obskurantismo, dum la ekstera mondo silentas (sed foje eĉ publike) subtenas teokratan ŝtaton. La filmo sekvas la historion de evoluo aŭ degradado de personeco de tiuj junulinoj, senĉese gardataj de  la virinoj, kiuj propravole konservas celibaton, de la diaj servistinoj, la fianĉinoj de Kristo. En iu momento la junulinoj sukcesas venki unu batalon kaj monaĥinoj estis devigitaj rezigni pri fizika punado, sed tio povis signifi nur tion, ke la vivkondiĉoj iĝos ne pli bonaj ol sklavaj. Unu el ili liberiĝas per la plej banala maniero, la dua iĝas freneza kaj trafas frenezulejon, du aliaj finfine ribelas kaj fuĝas de la azilo…

Fono

La ordeno de Magdaleno havis tiun nomon de la Sankta Magdaleno, kiu, laŭ kelkaj legendoj, antaŭ la renkonto kun Jesuo estis prostituitino, sed poste laŭ katolika tradicio pentofaris kaj iĝis disĉiplino de Jesuo.

Kritiko

Multaj filmkritikistoj nomis la filmon kontraŭ-katolika, kio fakte estas vero. Kiam la filmo ricevis la Oran Leonon en 2002 en Venecio, aperis multegaj protestoj ankaŭ en interreto kaj aliaj amaskomunikiloj. La katolikaj organizoj de Eŭropo, inkluzive Vatikanon, konsilis al la katolikoj ne spekti la filmon.

La eksloĝantinoj de la Azilo de Magdaleno rimarkis, ke la montritaj en la filmo kondiĉoj estas tro mildaj, ke en realo ĉio estis multe pli brutala.

Reklamfilmeto

aĉamalbonabonabonegasuperba (Estu la unua por pritaksi!)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Tempo de Paco
  • Trans la silento
  • Kukolo
  • Kazaroza
  • La fajra milito
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La video estis preparita de Oksigeno.

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/3B1B9649B8464E91758CFAB0AE0B150D0571103C.torrent

      Rapidshare-ligiloj:

      http://rapidshare.com/users/G3FJ0W

      Formato: AVI
      Grando:1,31 Gb
      Lingvo: la angla
      Subtekstoj Esperanto
      Rimarko: la video estas dudiska

    2. KienLi

      Necesas diri, ke mi neniel influis la aperon de la subtekstoj por la filmo. Mi estis pozitive surprizita, kiam Oksigeno sendis la tradukitajn subtekstojn. Dankon al li!

      Samkiel vi, mi elŝutas la filmo de la fonto de Oksigeno. Mi ĝin ankoraŭ ne spektis.

      Kion vi opinias pri la filmo?

    3. Saluton,
      Mi tradukis la filmon el portugala amatora subtekstaĵo kaj mia Esperanto ankoraŭ tute ne estas perfekta, do mi pardonpetas se la subtekstoj havas kelkajn erarojn, sed mi asertas ke ili estas sufiĉe bonkvalitaj por bone kompreni la filmon.
      Ĝojan spektadon :-)

      Ruj (Oksigeno).

    4. Mi spektas ĝin antaŭe kaj mi tre ŝatis la filmon. Bone ke ĝi nun aperas en Esperanto lando!

    Enskribi komenton por “La fratinoj de Magdaleno”