La horoj
| Origina titolo: | The Hours |
| Lando: | Usono, Britio |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 2002 |
| Ĝenro: | Dramo |
| Reĝisoro: | Stephen Daldry |
| Geaktoroj: | Nicole Kidman, Julianne Moore, Meryl Streep, Stephen Dillane, Miranda Richardson, George Loftus, Charley Ramm, Sophie Wyburd, Lyndsey Marshal, Linda Bassett, Christian Coulson, Michael Culkin, John C. Reilly, Jack Rovello, Toni Collette |
| Daŭro: | 1:54 h:min |
| IMDb: | ID 0274558 |
Priskribo:
La filmo rakontas pri vivo kaj laboraj tagoj de Virginia Woolf per historioj de tri virinoj: Woolf, kiu verkas la romanon “Mrs Dalloway”, kiam ŝi estis turmentata de pensoj pri sinmortigo; Laura Brown, juna edzino kaj patrino kiu malprosperas en limigita spaco de sia ordigita vivo en Los Angeles en 1949; kaj Clarissa Vaughan, kiu organizas feston en Nov-jorko en nuntempo por sia proksima amiko Richard, suferanta de aidoso.
Kiel estas organizita la tempo? Kiel naskiĝas libroj? Kia ligo estas inter aŭtoraj sonĝoj kaj vortoj? Kiun influon havas eventoj tra la tempo kaj spaco al vortoj, kaj vortoj al eventoj? Sorto de Virginia Woolf kaj de ŝia “Mrs Dalloway”. Anglio de 20-aj jaroj kaj Usono de 90-aj. Patriarĥa Richmond, postmilita Los Angeles kaj moderna Nov-jorko. Amo, morto, kreo.
Tri tempoj, tri historioj kaj tri virinoj kreas koron de la filmo. Ĉiu el rolulinoj estas ligita unu kun la alia kiel ĉenero en unu ĉeno, ili ne povas eĉ imagi kiel influas la samaj aferoj, la sama literatura ĉefverko.
La arta valoro
La filmo estis unu el plej rimarkeblaj filmeventoj de 2002, kiu estas ŝatata de filmkritikistoj kaj de fanatikuloj de arta intelekta filmkulturo. Laŭdoj de ambaŭ flankoj, kiel adresitaj al sentema kaj matura reĝisora laboro de brito Stephen Daldry, tiel al senmanka aktoraro, kiu ricevis en tiu jaro ĉiujn eblajn filmpremiojn en la tuta mondo. La filmo estis nomumita por ĉiuj nominacioj por premio “Oskar”, la statueton ricevis nur Nicole Kidman pro rolo de verkistino Woolf, kiu tamen ne malgrandigis la sukcesos de la filmo. La filmo kolektis pli ol $ 108 000 000 dolarojn tra la mondo.
Premioj:
Premio “Oskar”
La plej bona virina rolo: Nicole Kidman
Premio “La ora globuso”
La plej bona drameca filmo
La plej bona virina rolo en drameca filmo: Nicole Kidman
BAFTA
La plej bona virina rolo: Nicole Kidman
La plej bona muziko por la filmo: Philip Glass
Premio “Guldbagge”
La plej bona eksterlanda filmo de la jaro
Berlina filmfestivalo
“Arĝenta urso” por la plej bona virina rolo: Nicole Kidman, Julianne Moore, Meryl Streep
Nacia konsilo de kritikistoj de Usono
La plej bona filmo de la jaro
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:






2