La kontraŭdiro Valadolida
La priskribo devenas de Senlime.be
| Origina titolo: | La controverse de Valladolid |
| Lando: | Francio |
| Lingvo: | la franca |
| Jaro: | 1992 |
| Ĝenro: | Dramo |
| Reĝisoro: | Jean-Daniel Verhaeghe |
| Geaktoroj: | Jean-Pierre Marielle, Jean-Louis Trintignant, Jean Carmet, Jean-Michel Dupuis, Claude Laugier, Pascal Elso, Franck Laigneau, Michel Charrel, Dominique Noé, Jean Nehr, Didier Bourguignon, Mogan Mehlem, Raymond Aulme, Jean-Paul Egalon, Emmanuel-Georges Delajoie |
| Daŭro: | 1:30 h:min |
| IMDb: | ID 0243192 |
Priskribo:
Ĉu la indianoj de la nova mondo havas animon? Tio estas la temo de la kontraŭdiro kiu kontraŭmetis en 1550 en Valladolid, ĉefurbo de Hispanio, la kanoniko-filozofo Sepulveda kaj la fama dominikano Las Casas, arda protektanto de la indianoj. Ĉu ili estas reaĉetitaj per la sango de la Kristo aŭ ĉu ili denaske sklavas?
Antaŭ la legato de la Papo, reprezentanto de Karlo-la-Kvina kaj tuta ĉeestantaro, la du kontraŭuloj alfrontas unu la alian. Por konfirmi aŭ malkonfirmi iliajn deklarojn, la legato venigis el la novaj teroj plurajn indiĝenojn: oni povos observi ĉu ili jes aŭ ne spertas homajn sentojn. Flamiĝema kontraŭdiro, profunda, baroka, antaŭaverta.
El la decido alprenita dependos, por jarcentoj, la destino de dekmilionoj da homoj, sed ne nepre tiuj pri kiuj oni pensas.
Historia kaj anakronisma proceso kiu tamen nuntempe konservas sian tutan aktualecon.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:






1