Verda Filmejo

La labirinto de la faŭno

26a de Julio 2009

La labirinto de la faŭno


Priskribo

Ŝaltu muzikon dum vi legas:

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Origina titolo: El laberinto del fauno
Lando: Usono, Hispanio, Meksiko
Lingvo: la hispana
Jaro: 2006
Ĝenro: Dramo, fantazio, aventuro
Reĝisoro: Guillermo del Toro
Geaktoroj: Ivana Baquero, Sergi López, Maribel Verdú, Doug Jones, Ariadna Gil,  Álex Angulo, Manolo Solo, César Vea, Roger Casamajor,Iván Massagué, Gonzalo Uriarte, Eusebio Lázaro, Paco Vidal k.a.
Daŭro: 1:53 h:min
Oficiala paĝaro: http://www.panslabyrinth.com/
Buĝeto: $ 19 000 000
IMDb: ID 0457430

Priskribo:

“La labirinto de la faŭno” disvolviĝas en ne-identigita regiono en la nordo de Hispanio, dum la jaro 1944, kvin jarojn post la hispana civila milito. Ĝi rakontas la interesan vojaĝon de Ofelia (Ivana Baquero), 13-jara knabino tre ŝatanta fantaziajn librojn, kiu kune kun sia patrino, Carmen (Ariadna Gil), en malforta sanstato pro ŝia profunda gravedeco, translokiĝas en malgrandan vilaĝon, kie estis postenigita Vidal (Sergi López), kruela kapitano de la frankista ĝendarmaro (“Guardia Civil”), novedzo de Carmen (tial ke la patro de Ofelia mortis komence de la milito), ulo por kiu Ofelia sentas nenian inklinon.

Kapitano Vidal estis postenigita tie por fini kun la lastaj restaĵoj de la respublikana rezistado, kaŝita en la montoj de la regiono, pro kio li ne hezitas uzi tutan serion da procedoj, inkluzivante mortigon kaj torturon, ankaŭ alproprigante al si kaj porciumante la proviantadon de la civila popolo de la regiono.

Vidal lokis sian centron de operacioj en malnova muelejo situanta for de la vilaĝo. Krom ĝendarmoj, atendas ilin en la muelejo Mercedes (Maribel Verdú), junulino de la vilaĝo, kiu estas ŝarĝita de la ceteraj membroj de la servo, kaj doktoro Ferreiro (Alex Angulo), kiu ŝarĝiĝas de la malfirma sanstato de Carmen.

Iun nokton Ofelia malkovras ruinojn de labirinto kie ŝi renkontas faŭnon (Doug Jones), strangan kreitaĵon kiu revelacias ion al ŝi: Ofelia ne reale estas tiu, kiun ŝi kredas esti, sed princino, lasta de sia genealogo, kiun ŝia popolo delonge atendas. Por povi reveni, ŝi devos trapasi tri provojn antaŭ ol venu plenluno. Dum la trapaso de sia misio, fantazio kaj brutala realeco intermiksiĝas, formante historion kie magio kiu ĉirkaŭas ŝin servas al Ofelia por eskapi la kruelan realecon, en kiu ŝi troviĝas mergita.

(Vikipedio)

Premioj:

OSKAR, 2007

Gajninto (3):
La plej bona kameraista laboro
La plej bonaj dekoracioj
La plej bona ŝminkado

Nominacioj (3):
La plej originala scenaro
La plej bona muziktrako
La plej bona filmo en fremda lingvo – “Meksiko”

Interesaj faktoj:

  1. Post semajna montrado de la filmo en Meksiko, kinejoj devis meti sur afiŝojn atentigon pri perforto en la filmo por gepatroj ne permesu al siaj malgrandaj infanoj spekti ĝin.
  2. En Festivalo de Cannes oni donacis al tiu ĉi filmo 22-minutajn aplaŭdojn.
  3. En la jaro 2007 la filmo iĝis unu el tre malmultaj fantaziaj filmoj dum la tuta historio de ceremonioj de OSKAR, prezentita en nominacio “La plej bona filmo en fremda lingvo”.
  4. La filmo estis malpermesita en Malajzio pro la scenoj, enhavantaj perforton.
  5. Runiigita urbo, montrita en komenco de la filmo nomiĝas fakte Belchite. En ĝi oni filmis The Adventures of Baron Munchausen (1988) de reĝisoro Terry Gilliam.
  6. Belchite estis runiigita dum intercivitana milito en Hispanujo kaj ekde tiam ne estis rekonstruata.
  7. Guillermo del Toro estas konata per tio, ke li skizas en libretoj ideojn en bilda formo kaj noticoj por venonta efektivigo en filmoj. Foje li lasis libreton kun ideoj por “La labirinto de la faŭno”, kiun li skribis dum multaj jaroj, en malantaŭa benko de taksio kaj pensis, ke la projekto mortis. Sed kiam ŝoforo trovis la libreton, li tuj komprenis, ke ĝi estas valora por la reĝisoro kaj trovis Guillermo, por redoni tion al li. Guillermo estis certa, ke tio estas ĉiela beno kaj konvinkita ĝis la fino filmis la filmon.
  8. Doug Jones (Faŭno kaj pala homo) estis la sola usonano, kiu partoprenis la filmadon kaj la sola, kiu tute ne parolis hispane. Pro tio li devis parkerigi ne nur siajn vortojn en la hispana (kiun li tute ne posedis), sed ankaŭ replikojn de Ofelja por scii la sinsekvon.
  9. Kruroj de faŭno ne estis konstruitaj per komputilo. Trovaĵo de Guillermo del Toro estis en truko, ke realaj kruroj de aktoro estis forviŝataj en cifera reĝimo kaj estis anstataŭigataj per la pupaj.
  10. Ivana Baquero, kiu ludis knabinon estis tro aĝa por ludi la knabinon laŭ scenaro, kie ŝi aĝis 8 jarojn. Sed del Toro estis mirigita de ŝia ludkapablo kaj adaptis la scenaron por 11-jara knabino.
  11. Aktoro Doug Jones bezonis 4 horojn por vesti sin per kostumo de Pala homo. Li devis rigardi tra nazaj truoj de sia heroo, ĉar la vizaĝo ne havis okulojn.
  12. En sia intervjuo Guillermo del Toro aludis, ke laŭ lia ideo la Pala homo kaj Bufo estis enkorpiĝoj de la faŭno, kiu gvidis Ogelja tra ĉiuj taskoj por pruvi ŝian moralan esencon. Aludo en la filmo por tio estas fakto, ke en fino de la filmo aperas tri feinoj, du el kiuj pereis de la Pala homo.
  13. Surskribo sur la pordego de la labirinto de la faŭno: “IN CONSILIIS NOSTRIS FATUM NOSTRUM EST” signifas  en la latina “EN NIAJ DECIDOJ ESTAS NIA SORTO”.

Skizoj de Guillermo del Toro:

Klaku por vidi

f-2

f-3

es7

es8

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (9 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • DVD Kiaj sonĝoj povas veni
  • Kiaj sonĝoj povas veni
  • La fajra milito
  • La Fonto
  • eXistenZ
  • Komentoj:

    1. Alekso

      La torrent-dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/0CE5E9C9D98989C2BC1C49921061D61769E9F7F4.torrent

      Formato: AVI
      Grando: 927 Mb
      Lingvo: la hispana
      Subtekstoj: Esperanto

      Bv. resti disdonanta per via torrent-kliento kiel eble plej longe.

      La radipshare-ligilo:

      baldaŭ aperos

      Formato: AVI
      Grando: 927 Mb
      Lingvo: la hispana
      Subtekstoj: Esperanto

    2. Juanjo

      Sal, La labirinto de la faŭno estas tre bona filmo. Ĝin surprizis min kiam mi vidis. La geaktoroj estas tre bone.
      Mi rekomendas ĝin.

    3. Ĝi kiam ĉe rapidshared aŭ megaloud ktp?
      La enterpreno Esperanto Filmoj, ĉu enmetis e-subtitolojn en la oficiala DVD?
      Se ne, ŝajne, ne estos tiom malfacila tiel ili eki.

    4. Alekso

      Ĉi tiu entrepreno Esperanto filmoj havas neniun rilaton al Esperanto, laŭ mia informo ;)

      Kaj rapidshare-ligilojn mi baldaŭ aperigos.

    5. Juanjo

      Sal!
      Alfonso Cuarón nomigis la entrepreno kiu produktis la filmon “Esperanto Filmoj” kaj le diris ke la kino kaj la Esperanto estas same, universalaj lingvoj.

    6. Vitja

      Unu el plej bonaj kaj impresaj filmoj.

    7. Mi tre, tre, tre, tre ŝatas ĉi tiun filmon! Spektinda al ĉiuj, kiuj volas pli ol halivudaj amasvaroj – sed nur al tiuj, kiuj havas fortajn nervojn ;-)

    Enskribi komenton por “La labirinto de la faŭno”