Verda Filmejo

La moviĝanta kastelo de Haŭl

20a de Marto 2010

La moviĝanta kastelo de Haŭl


Priskribo

Origina titolo: ハウルの動く城 [Hauru no ugoku shiro] / Howl’s Moving Castle
Lando: Japanio
Lingvo: la japana
Jaro: 2004
Ĝenro: Animeo, animacio
Reĝisoro: Hayao Miyazaki
Daŭro: 1:59 h:min
IMDb: ID 0347149

Priskribo

La filmo rakontas pri fabela mondo, kiu similas la Eŭropon de 19-a jarcento, kie la magio kaj teknika progreso harmonie kunvivas. Modesta vivo de fruorfiĝinta ĉapelfarantino Sofi plene ŝanĝiĝas post kiam en ĉirkaŭaĵoj de ŝia urbo aperas la movanta kastelo de sekretplena sorĉisto Haŭl, kiu estas konata per “rabo” de knabinaj koroj. Savinta de la bluokula belulo ŝi enamiĝas lin ekde la unua rigardo, tamen tiu promeno kostis por Sofi ŝian belecon kaj junecon, kiujn forprenis la sorĉistino de la Novalo. Ŝokiga transformiĝo el 18-jara knabino en maljunulinon igis Sofi forlasi hejmon kaj iri serĉi la sorĉistinon de la Novalo, por ŝi redonu ŝian normalan aspekton. Aperinte en la movanta kastelo ŝi restis tie por loĝi kaj trovis ene de tiu giganta konstruaĵo kun kelkaj loĝantoj sian familion, reciproke donacante varmon kaj saĝecon de sia amanta koro…

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis nekonata tradukisto.

Redaktis: KienLi, Chuck Smith.

Apartan dankon al Chuck Smith pro bona redaktado.

Subtekstoj ĉapelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ĉapelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (8 voĉoj, averaĝe: 4,50 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • DVD La moviĝanta kastelo de Haŭl
  • Mia najbaro Totoro
  • DVD Mia najbaro Totoro
  • Animatrico
  • Eta Vasilisa
  • Komentoj:

    1. Alekso

      La torrent-dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/8C9A4C6B7BA709106BCE7ED912D33E09ACAEE4B9.torrent

      La Rapidshare-ligiloj: http://rapidshare.com/users/YK4WE1/
      Formato: AVI
      Grando: 1,69 Gb
      Lingvo: la japana
      Subtekstoj: Esperanto

      [Video]
      Distingivo: 640×360
      Kodeko: XviD MPEG-4 codec
      Kadroj per sekundo: 23,98
      Bitrapido: 2394518 Kbps
      Kvalito: -333,62 b/px

      [Sono]
      Kodeko: ATSC/A-52 Dolby AC3
      Kanaloj: 2
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 192 Kbps

      DVD

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/D510DBB0387ACC9E02BEEF30A820D804817EF0D6.torrent

      Grando: 3,41 Gb
      Kodeko: MPEG2
      Formato: DVD-video
      La sistemo: PAL
      Lingvo: (1) japana, (2) angla, (3) franca
      Subtekstoj: Esperanto

      Bv. resti disdonanta la filmon per via torenta kliento kiel eble plej longe. Per tio vi helpos al Verda Filmejo.

    2. Post la spektado de la filmo mi havas tre varman postguston, malgraŭ la suĵeto ne estas tro komplika.

    3. greenmanwitch

      MI DANKEGAS VIN! :D

    4. Nedankinde. ;) Mi havas ankoraŭ unu filmon de Hayao Miyazaki.

    5. greenmanwitch

      :D

    6. Ĉu vere “Movanta…”? ĝuste estas “Moviĝanta”!

      Mi timas tiajn sennomajn tradukojn…

    7. KienLi

      Ankaŭ mi pensis, ke “moviĝanta”, sed

      http://eo.wikipedia.org/wiki/Hauru_no_ugoku_shiro

      diras pri “movanta”. Do, karaj japanoj, ĉu movanta aŭ moviĝanta?

    8. Kvantumo

      La filmo estas belega! La imagpovo de la japanoj estas senegale.
      Estas unu el la plej elegantaj kaj dolĉaj fabeloj, kiel mi neniam vidis antaŭe!

    9. KienLi

      Aparte indas substreki, ke ĝuste Hayao Miyazaki multe kontribuis la japanan animacian filmarton.

    10. KienLi

      Por ricevi redaktitajn subtekstojn, elŝutu ilin de la folio “Subtekstoj”.

    11. Tony Sar

      Bona elekto. Varieco estas necesa en la filmaj temoj de niaj produktajhoj. Filmoj por plej diversaj interesoj. Krome ghi havas bonan intrigon kaj fantazian arton. Mi pensas ke la japana kino tiom varia estas neelcherpebla fonto por nia kara Verda Filmejo.

    12. Dankon, Tony, pro via komento. Vi certe jam rimarkis, ke aperis listo de aperontaj filmoj de Verda Filmejo. Kaj tie estas ankoraŭ kelkaj filmoj de japana kinarto.

    13. Kocxjo

      Estas strange, sed la listo en rapidshare ne aperas – io ne funkcias, bonvolu ripari! Antauxdankon!

    Enskribi komenton por “La moviĝanta kastelo de Haŭl”