LA OPERACO “Ŭ” kaj aliaj aventuroj de Ŝurik
| Origina titolo: | Операция “Ы” и другие приключения Шурика |
| Lando: | Sovetio |
| Lingvo: | la rusa |
| Jaro: | 1965 |
| Ĝenro: | Komedio |
| Reĝisoro: | Leonid Gajdaj |
| Geaktoroj: | Aleksander Demjanenko, Aleksej Smirnov, Miĥail Pugovkin, Vladimir Basov, Natalja Selezneva, V. Rautbart, Viktor Pavlov, Jurij Nikulin, Georgij Vicin, Jevgenij Morgunov k.a. |
| Daŭro: | 1:31 h:min |
| IMDb: | ID 0059550 |
Priskribo:
La filmo konsistas el tri noveloj, kunligitaj per ĉefrorulo studento Ŝurik (karesnomo de Aleksander), trafanta plej komikajn situacion. Estas klasiko de sovetia komedia filmarto.
En “SAMBRIGADANO” li luktas kontraŭ huligano Altulaĉo, en “MIRAĜO” li prepariĝas por ekzamenoj laŭ tre nekutima maniero, kaj en “La Operaco “Ŭ”" li preventas “rabon de jarcento”, kiun planas kaj preskaŭ efektivigas la fama triopo, konsistanta el Problemulo, Timemulo kaj Spertulo…
Pli detale:
- Studento Ŝurik, kromlaboranta en konstruejo, provas reeduki drinkemulon kaj huliganon Altulaĉon, kondamnitan pro sia fiagoj por 15 tagoj de punlaboro. Kaj li sukcesas pri tio.
- Studento Ŝurik, rave legadas studkajeron sen atenti ĝian posedantinon. Sed post konatiĝo kun Lida komprenas, ke travivis en ŝia loĝejo unu tagon.
- Por kaŝi spurojn de siaj propraj krimagoj ŝtelema direktoro de vendej-deponejo volas scenigi ŝteladon. Pro tio li pagas al Timemulo, Problemulo kaj Spertulo. Tamen anstataŭ deĵoranta avinjo en ŝia laborloko aperas ŝia loĝejluanto studento Ŝurik. Post longdaŭra lukto li sukcesas kunŝnuri ŝtelantojn kaj alveninta avinjo telefonvokas policon.
Interesaj faktoj
- En novelo “La Operaco “Ŭ”" en sceno en bazaro oni povas vidi, kiam Problemulo (Jurij Nikulin) verŝas monerojn en jakon, ili falas poste el sub jako malsupren.
- En realo Natalja Selezneva estas pli atla ol Aleksander Demjanenko je 10 centimetroj, kaj kameraistoj faris multon por tio estu nerimarkebla en kadro.
- Epizodo de novelo “Miraĝo”, kiam hundo forkuras de kato estas muntado. Kameraistoj simple kopiis kadrojn de la momento, kiam forkuras la kato.
- En alia filmo de reĝisoro Gajdaj “Ne povas esti!” en novelo “Geedziĝa aventuro” rolas unu el porcelanaj katoj, kun kiuj trejniĝis Timemulo.
- En la jaro 1965 en festivalo de mallongaj filmoj en Krakovo novelo “Miraĝo” gajnis la ĉefan premion “La arĝentan drakon de Vavelo”.
- En «La operaco “Ŭ” rolas komikaj antiherooj kaj fraŭduloj Problemulo, Timemulo kaj Spertulo el mallongaj filmoj de Gajdaj “Hundo Barbos kaj nekutima kroso”kaj “Vodkofarantoj”, kiuj formas trilogion.
La subtekstojn tradukis Aleksander Galkin (Alaŭdo).
Provlegis Pavel Moĵaev (Mevo)
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:






3