La Pedalaŭto
La afiŝon de tiu ĉi filmo, priskribon kaj multon alian preparis Manuel Pancorbo Castro.
| Origina titolo: | El coche de pedales |
| Lando: | Hispanio |
| Lingvo: | la hispana |
| Jaro: | 2004 |
| Ĝenro: | komedi-tragedio |
| Reĝisoro: | Ramón Barea |
| Geaktoroj: | Álex Angulo, Rosana Pastor, Pablo Gómez, María Pastor, Mikel Losada, Isabel Ruth, Cesáreo Estébanez, Ione Irazábal, Ane Gabarain, Juli Cantó, Loli Astoreka, Itziar Lazkano, Miguel Monrabal, Rubén Rodríguez, Miguel Navarro |
| Daŭro: | 1:32 h:min |
| IMDb: | ID 0395121 |
Priskribo
“La pedalaŭto” estas komedi-tragedia filmo, iel apartenanta al skolo de “neorealismo”, furora en la 50aj jaroj en Italujo. Ĝi havas la nekutiman atuton, ke ĝi estas parte parolata en Esperanto! Esperanto aperas ne nur parole. Ĝi disŝprucetas ankaŭ skribe kaj simbole, per portreto de Zamenhof kaj amaseto da verdaj steloj. Estas iom ŝoke vidi kiel la reĝisoro, sen ia antaŭscio pri nia movado, redonis tiel trafe la esperantistan etoson. Ekstazas momento kiam, dum pli ol minuto, ĉio en la ekrano okazas esperantlingve!
Hispana Esperanto-Federacio helpis en la trejnado de la aktoroj (ĉefe du homoj: Augusto Casquero kaj Marcos Cruz, poste agnoskitaj en la kredit-titoloj). Eĉ la produkt-firmao permesis al HEF krei esperantajn subtekstojn por la DVD-versio de la filmo! Ilin tradukis Joxemari Sarasua, grava hispana e-verkisto, kun revizio de Gonçalo Neves, ankaŭ tre konata portugala beletristo.
Bedaŭrinde, kiam la firmao kreis la DVD-on estis ia fuŝeto kiu mis-sinkronigis la e-tekstojn kun la paroloj, ekde la 2a triono de la filmo! Bonŝance, la originalaj tekstoj estis konservitaj kaj nun eblis refari la subtekstojn laŭ SRT.
Kunteksto
La intrigo disvolviĝas en ajna urbeto en Hispanujo, 1959, 20 jarojn post la fino de la intercivitana milito, venkita de la puĉistoj kontraŭ la Respubliko. Restas diktaturo regata de la generalo Francisco Franco (“kurta-krurulo” en la filmo) kun apogo de konservemuloj, tradiciistoj, la katolika eklezio kaj la partio “Falange Española” (Hispana Falango), ekvivalenta al nazia kaj faŝista partioj, respektive en Germanujo kaj Italujo. La plej kruda epoko de represalioj kontraŭ venkitoj jam pasis, tamen teroro postrestas por kaŝitaj oponantoj, kontraŭantoj, liber-pensuloj kaj simpatiantoj de venkita respublika reĝimo. La landon vualas la morna verniso de la religia fundamentismo…
Intrigo
Pablito, 10-jaraĝa infano, revas pri mojosa pedalaŭto vidita tra montrofenestro de vendejo. Tra la klopodoj de Pablito realigi sian revon posedi ĝin, ni konos lian familion kaj ties problem(eg)ojn subteni sin. Sed ankaŭ ni vidos la sekretojn kaj mensogojn de la plenkreskuloj, tute ne kongruaj kun la naiveco de infano. Li travivas la mizerajn intrigojn familiajn kaj la klopodojn de plenkreskuloj manipuli lin por siaj celoj; ĉion ĉi li devas elteni por atingi sian celatan ludilon. Krom la revo de la infano, ankaŭ rolas la klopodoj de Pablo, la patro, kiu faras ĉion eblan por sia familio, eĉ mensogi se necese. Li regas akademion pri libro-tenado, stenografion, maŝin-skribadon kaj lingvon… Esperanto!
La subtekstojn tradukis Joxemari Sarasua kun revizio de Gonçalo Neves.
Finpretigis Manuel Pancorbo Castro.

Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(3 voĉoj, averaĝe: 4,67 el 5)



8