Verda Filmejo

La triopo de Belleville

3a de Septembro 2009

La triopo de Belleville


Priskribo

Origina titolo: Les triplettes de Belleville
Lando: Francio, Belgio, Kanado, Britio
Lingvo: la franca, la angla
Jaro: 2003
Ĝenro: animacia, komedio
Reĝisoro: Sylvain Chomet
Daŭro: 1:18 h:min
Oficiala paĝaro: http://www.lestriplettesdebelleville.com/
Buĝeto: $ 8 000 000
IMDb: ID 0286244

Priskribo:

En Francio, S-ino Souza edukas sian nepon, Champion, juna malgaja orfo.

Por distri Champion, la avino unue aĉetas hundon, Bruno, al li. Poste, vidante ke la hundo ne sukcesas gajigi lin, ŝi aĉetas elektran trajneton al li. Sensukcese, la knabo daŭre restas melankolia. Fine, ordigante la dormoĉambron de Champion, S-ino Souza malkovras libron kun fotoj de biciklantoj. Ŝi tuj decidas aĉeti triciklon al li, kaj la infano fine montriĝante pasiita de io, post jaroj da trejnado, konkuras sur la vojoj de Tour de France. Tamen, Champion elĉerpita malfruas ĉe la fino, kaj li estas kaptita de misteraj nigre vestitaj viroj kiuj forprenas lin kun du aliaj partoprenantoj trans Atlantikan oceanon.

Por retrovi sian nepon, S-ino Souza ne hezitas transiri oceanon per pedalfloso ĝis fora Belleville. Alveninta en Usono, ŝi restas senmona sed renkontas (per muziko kaj kanzono) tri maljunajn virinojn, la Triplettes de Belleville. La Triplettes kunprenas S-inon Souza en sian loĝejon, kaj partoprenigas ŝin al unu el iliaj spektakloj kiel muzikistinon. Dum la spektaklo, S-ino Souza ekvidas la anojn de Franca Mafio, kiuj strange similas al la viroj kiuj forprenis Champion. Helpata de la Triplettes, ŝi sukcesas postsekvi ilin kaj liberigi sian nepon post memorinda postkuro.

(el Vikipedio)

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (Estu la unua por pritaksi!)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Asteriks kaj la vikingoj
  • Planlingvo: la filmo. DVD-prezento.
  • Popularmuziko de Vittula
  • Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo
  • Tamburado
  • Komentoj:

    1. Alekso

      La torrent-dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/887058DD0668395F938D435F76057D589B3EC4DC.torrent

      Formato: MKV
      Grando:799 Mb
      Lingvo:la franca, la hispana
      Subtekstoj: Esperanto

      Bv. resti disdonanta per via torrent-kliento.

    Enskribi komenton por “La triopo de Belleville”