Verda Filmejo

La unua DVD kreita

6a de Marto 2010

La unua DVD kreita


Komence mi ŝatus peti vin respondi unu demandon, kiu helpos al ni havi pli bonan imagon pri la situacio de uzantoj:

Per kio vi preferas spekti filmojn?

  • Televidilo+DVD-ludilo (63%, 25 voĉo(j))
  • Komputilo (33%, 13 voĉo(j))
  • Porteblaj aparatoj (iPod, iPhone, poŝkomputilo) (3%, 1 voĉo(j))
  • alia varianto (1%, 1 voĉo(j))

Tutaj respondintoj: 40

Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Post iom da praktikado mi kreis 7 DVD-ojn kun filmoj en Esperanto (kun E-subtekstoj).

La programo, kiun mi uzis, havas la nomon Adobe Encore CS4, kiu estas la sola el trovitaj de mi, kiu komprenis unikodon. Do, mi celis certe la ĝustan kaj bonan aperon de niaj ĉarmaj ĉapelitaj literoj.

Eble post iom da tempo mi aperigos la videan lecionon pri kiel krei DVD-on kun subtekstoj en Esperanto. Sed dume mi prezentas la unuan DVD-on kun la filmo “Kazaroza”. La reĝimo de la video estas PAL. La proporcio 16:9. La disko enhavas 4 menu-paĝoj.

Mi ŝatus ricevi viajn komentojn pri la kvalito de la DVD. Ĉu ĝi bone funkcias en via DVD-ludilo? Ĉu la subtekstoj aperas ĝuste? Ĉu la kvalito de video bonas?

Tio certe altigos la kvaliton de aperontaj DVD-oj.

Ĉu vi ŝatus havi filmojn de VF en DVD-formato?

  • Jes, produktu ankaŭ DVD-version de la filmoj (75%, 24 voĉo(j))
  • Ne, por mi sufiĉas AVI-dosiero (22%, 7 voĉo(j))
  • Por mi egalas (3%, 3 voĉo(j))

Tutaj respondintoj: 32

Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Avantaĝoj de DVD-formato:

1. Eblas spekti la filmon en televidilo per DVD-ludilo

2. Pli bona kvalito de video

3. Ĝusta prezento de ĉapelitaj literoj

4. Eblo elekti diversajn lingvojn (sontrakojn)(ĝis 8 sontrakoj) kaj subtekstojn (ĝis 32 subtekstoj)

5. Disdivido de filmo je ĉapitroj

Mi atentigas vin pri tio, ke la filmoj aperantaj en Verda Filmejo estas nur por privata nekomerca uzado. Ni okupiĝas pri verdaj filmoj ne por ricevi profiton, sed por disvastigi kaj evoluigi  esperantan filmarton kaj la internacian lingvon.


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (Estu la unua por pritaksi!)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/9FAA164A8463752ADE1A276ED68D28956A608D79.torrent

      [Filmo]
      Kazaroza
      Formato: DVD-video
      Grando: 4,33 Gb
      Sontrako: la rusa
      Subtekstoj: (1) Esperanto, (2) la rusa

      Mi ne planas aperigi Rapidshare-ligilon por ĉi tiu versio.

    2. KienLi

      Pro tio, ke mi ne havas hejme DVD-ludilon (mi havas servilon, sed ne havas DVD-ludilon ;) )), mi ne povas taksi la kvaliton de DVD-versioj.

      Sed tiu ĉi DVD estis testita en DVD-ludilo de najbaroj ;)

      Pro tio mi aparte ŝatus scii vian opinion pri la kvalito.

    3. Bonege, mi gratulegas vin!

    4. Dank’ al vi Pietro mi ekokupiĝis pri la farado de DVD-oj ;) Dankon al vi!

    5. Emilio

      Por mi PAL estas ne-oportuna. Sed tio ne gravas char mi ofte uzas la AVI por munti DVD-jn. per DVD Flick

    6. Emilio, ĉu vi sukcesas en DVD Flick enmeti subtekstojn en unikodo?

      Per tiu ĉi programo mi ne sukcesis fari tion.

    7. Tony Sar

      Kara KIENLI: Mi sukcese elshutis la filmon. Ghi bonege funkcias en mia DVD-ludilo. La kvalito estas tre alta. Perfekta! Profesia prezento kun menupaghoj kaj allogaj tekstoj en esperanto. Ghi estas bona propagando por nia lingvo kaj por la kinarto ghenerale. Denove mi volas gratuli vin, Verdan Filmejon kaj kunlaborantojn. Chiam antaûen! Kunhelpu pluporti la torchon! Daûrigu Ni atendas reprezenton de la jam aperintaj filmoj, sed nun por DVD-ludiloj, por spekti la filmojn en niaj hejmaj salonoj kaj esperanto-kluboj sur grandaj TV-ekranoj. Saluton,Ghis!

    8. KienLi

      Dankon pro via reeĥo. Kaj alta takso de mia laboro kaj laboro de kunlaborantoj.

    9. Sale.
      Mi pli preferas DVD-filmojn pro pli alta kvalito. Estas ja pli bone ol, diru ni veron, strangaj grandecoj de kelkaj antaŭaj filmoj (850 MB…). Certe mi ne ĉiujn filmojn elŝutos, sed tio ŝajne kompreneblas. Pri PAL formato aŭ tiu alia (mi ne memoras nomon) mi opinias nenion ĉar daŭre mi ne vidas diferencon.
      Tutbonege estas ke en DVD-filmoj estas ĉapelitaj literoj. Ekzemple en mia komputilo (mi uzadas na Linux Kubuntu) “io” ne funkcias pri subtitoloj.
      Sukcesojn al vi!

    10. KienLi

      Por vidi subtekstojn en Linukso elŝutu la programon VLC Media Player, ĝi estas malfermitkoda kaj subtenas multege da diversaj formatoj kaj subtekstoj.

      Ankaŭ malgrandaj filmoj bonas por homoj, kiuj havas malrapidan kaj malbonan interret-konekton.
      Ekzistas ankaŭ alia kazo, kiam mi disponigas filmojn kun modestaj parametrojn: mi ne povas trovi en interreto pli bonan version de la video.

      Ne ekzistas PAL-formato. PAL estas sistemo de analoga cifereca televido. La aliaj sistemo estas NTSC kaj SECAM. Ankaŭ mi ne vidas diferencon inter ili, sed laŭ la regionoj de disvastigo mi elektis PAL por produkti filmojn.

      Dankon, ke vi uzas la Verdan Filmejon.

    11. Tony Sar

      Se temas pri subtekstoj, mi ne plu havas problemojn se la filmo estas en la formato DVD. La du lastaj aperitaj filmoj estas perfektaj laû chiuj aspektoj: Kazaroza kaj Mia Najbaro Toro. Certe ni chiuj esperas ke la produktado daûrigu!!

    Enskribi komenton por “La unua DVD kreita”