La Vojaĝo de Ĉihiro
| Origina titolo: | 千と千尋の神隠し (Sen to Chihiro no Kamikakushi) / Spirited Away |
| Lando: | Japanio |
| Lingvo: | la japana |
| Jaro: | 2001 |
| Reĝisoro: | Hayao Miyazaki |
| Ĝenro: | Fantazio, aventuro, animeo |
| Daŭro: | 2:05 h:min |
| IMDb: | ID 0245429 |
Priskribo:
Amanta koro scipovas fari miraklojn.
La knabino Ĉihiro kune kun siaj gepatroj aŭtomobile devojiĝas en arbaro kaj alvenas al mistera tunelo, kiun ili piede transiras kaj tuje troviĝas en magia lando. El la malmodereco de la gepatroj sekvas ke ili baldaŭ transformiĝas en porkojn. Nur Ĉihiro povas savi ilin, kaj por tio ŝi devas esti kuraĝa kaj labori en la magia banejo, kie dioj, fantomoj kaj monstroj banas sin.
Premioj:
2002 – La plej bona filmo laŭ versio de Japana Akademio de Kinoarto + la plej bona animacia filmo de la jaro.
2002 – La plej bona filmo laŭ versio de Honkonga Kinoakademio kaj la plej bona animacia filmo de la jaro.
2002 – Internacia Berlina festivalo. Gajninto en kategorio: “Ora urso”.
2003 – “OSKAR”. Gajninto en kategorio: “La plej bona animacia filmo”.
2003 – La plej bona animeo laŭ versio de Nacio Konsilio de kritikantoj de Usono.
2003 – 4 premioj de “Enny” en kategorio Animacia filmo kun nominacio: “La plej bona filmo”, “La plej bona reĝisorado”, “La plej bona muziko”, “La plej bona scenaro”.
Ĉu vi sciis, ke …
- Laŭvorta nomo de la filmo tradukiĝas kiel “Sen kaj mirakla malapero de Ĉihiro”, kaj Spirited Away (“Forprenitaj per spiritoj”) estas filmnomo por eŭropa kaj usona montradoj.
- Ĝi estas la unua filmo, kiu atingis limon de enspezoj je $ 200 000 000 ankoraŭ antaŭ montrado en Usono.
- Fantazia sceno de banado de rivera spirito baziĝas sur reala evento el vivo de Miyazaki, kiam li foje partoprenis purigon de rivero kaj inter multaj aĵoj, kiujn li trovis, estis du bicikloj.
- Ĝi estas la unua animacia filmo, nomumita kaj ricevinta premion OSKAR en sia kategorio. La filmo havis ankaŭ la plej longan daŭron (125 minutojn) inter ĉiuj aliaj kandidatoj.
- “Senvizaĝulo” laŭ multaj kaŭzoj reprezentas bombiksan vermon (Silk Worm), rolantan gravan rolon en la japana kulturo.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:






8