Leteroj de mortinta homo
| Origina titolo: | Письма мертвого человека (Pisma miortvogo ĉeloveka) |
| Lando: | Sovetio |
| Lingvo: | la rusa |
| Jaro: | 1986 |
| Ĝenro: | Dramo |
| Reĝisoro: | Konstantin Lopuŝanskij |
| Geaktoroj: | Rolan Bikov, Iosif Riklin, viktor Miĥajlov, Aleksandr Sabinin, Nora Grjakalova, Vera Majorova, Vaclav Dvorĵeckij, Svetlana Smirnova, Nikolai Alkanov, Vadim Lobanov |
| Daŭro: | 01:23 h:min |
| IMDb: | ID 0091759 |
Priskribo:
Rezulte de komputila eraro en unu el la raketaj bazoj okazis nevola lanĉo de nuklea raketo. Ĝi vekis la lastan por la homaro militon. La homoj, travivintaj ĝin prepariĝas al la “Granda Eliro” – al la profunda konservado en la centra bunkro por nedifinita tempo.
Sciencisto, Nobel-premiito estas unu el la ĉefroluloj de tiu filmo. Lia filo Erik perdiĝis, lia edzino malsanas pro la radiado kaj li mem pense verkas leterojn al sia perdita filo. Lia edzino baldaŭ mortas kaj li provas trovi sian filon. La homoj loĝas en bomboprotektejoj, supre okazas elirblojkado, kuŝas amasoj da kadavroj, la urboj prezentas fumantajn ruinojn. La homoj preparas sin al evakuado, sed multaj (kaj inter ili ankaŭ grupo de infanoj el orfejo) ne estos akceptatataj tien.
La filmo montras la teruran vivon en la ruinoj de la mondo, detruita de la nuklea milito.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:



(5 voĉoj, averaĝe: 4,60 el 5)



13