Listo de aperontaj filmoj
Jen ĝojiga novaĵo por vi kaj por mi. Mi finfaris la liston de aperontaj filmoj. Nun ĝi troviĝas en la rubriko “Filmlisto“.
En la listo estas la esperanta kaj la originala nomo de filmo, ligilo al la priskribo de la filmo en la filma datumbazo IMDb kaj la stato de la subtekstoj. Entute estas 50 filmoj.
Mi ne kalkulas filmojn, kiuj nun estas tradukataj, mi kalkulis filmojn, kiuj jam havas subtekstojn en la lingvo internacia.
Por 90% de tiuj filmoj mi jam havas videon, kaj ofte tiu video estas tre kvalita.
La plej eltrovemaj el vi ankaŭ rimarkos la kolumnon “Kunlaboranto”. Certe, vi komprenas, ke temas pri la homoj, kiuj helpas kaj helpos pri redaktado kaj provlegado.
Mi ŝatus inviti vin kunlabori ĉe Verda Filmejo.
Nia laboro daŭre estas volontula kaj senpaga. Kiel honorarion ni ricevas emociojn kaj ĝojon de la filmoj kun subtekstoj en Esperanto.
Kiel vi povas helpi?
1. Vi povas trarigardi la liston de aperontaj filmoj kaj elekti iun filmon por redakti (se vi regas la parolatan lingvon de la filmo) aŭ por provlegi (se la stato de la subtekstoj estas “provleginda”).
2. Vi povas elekti iun filmon el la listo kaj kolekti interesajn informojn pri ĝi aŭ skribi interesan priskribon.
3. Se vi povas daŭre helpi al ni traduki filmojn ĉe “La Ponto” aŭ organizi la propran tradukteameton por iu konkreta filmo.
Kontakto kun mi (por peti subtekstojn):

Rigardu la paĝon “Projektoj“: http://filmoj.net/projektoj por elekti iun certan direkton por helpo.
Funkcioj de:
Tradukanto
(ĉi tie mi evitas la vorton “tradukisto”, kiu enhavas la sencon “profesiulo”)
La kvanto de tradukantoj por unu filmo povas esti de unu ĝis miliono (dank’ al komuna tradukejo “La Ponto”). Oni tradukas la subtekstojn el la alia lingvo en Esperanton. Ĉi tie okazas la vera ĝuo pri serĉo de ĝusta aŭ pli konvena ekvivalento en la lingvo internacia. Oni povas konsulti diversajn vortarojn kaj faklibrojn, demandi fakulojn kaj fari komparojn kun tradukoj en aliajn lingvojn.
Redaktanto
Kutime unu persono, kiu posedas la originalan lingvon kaj Esperanton en bona nivelo, faras multajn ŝanĝojn en la traduko por ĝustigi frazojn, mallongigi ilin, korektas misskribojn kaj gramatikajn erarojn. Provleganto revizias subtekstojn por formi el ili unustilan tekston.
Teknika redaktanto korektas la tempoindikojn kaj sinkronigon de la paroloj kaj subtekstoj, atentas pri ĝusta daŭro de subtekstoj, kontrolas ĝustecon de dialogoj, konvertas subtekstojn en diversajn formatojn.
Provleganto
Kutime unu persono (aŭ kelkaj), prefere ne posedanta(j) la parolantan lingvon de la filmo. La tuta atento estas donita al lasta kosmetika korektado de la stilo kaj eventualaj mistajpoj.
Aleksander Osincev
P.S. Venas tempo, kiam mi komencas senti min laca. Pro tio via helpo estas vere bonvena.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





3