Verda Filmejo

Loĝata insulo

1a de Junio 2009

Loĝata insulo


Priskribo

Origina titolo: Обитаемый остров (Obitajemij ostrov)
Lando: Rusio
Lingvo: la rusa
Jaro: 2009
Ĝenro: Fikcio, Furorfilmo
Reĝisoro: Fjodor Bondarĉuk
Geaktoroj: Vasilij Stepanov, Julia Snegir, Petr Fjodorov, Aleksej Serebrjakov, Fjodor Bobdarĉuk, Goŝa Kucenko, Sergej Garmaŝ, Anna Miĥalkova k. a.
Daŭro: 117 minutoj
Oficiala paĝaro: http://www.oostrov.ru/ (en la angla kaj la rusa)
Buĝeto: $40 000 000

Priskribo:

… la jaro 2157 estas epoko de disfloro de la homa civilizo. Pilotoj de la Grupo de Libera serĉado vagadas tra senlima Universo. La ĉefa heroo, Maksim Kamerer, estas devigata alteriĝi al planedo Sarakŝ, sed jam post kelkaj minutoj lia kosmoŝipo eksplodiĝas kaj li restas malliberulo de ĉi tiu nekonata planedo. Baldaŭ Maksim renkontas homan civilizon.

La nivelo de evoluo estas la sama kompare kun la 20-a jarcento sur la Tero. Post multjara nuklea milito sur la planedo regas ekologia krizo, en la socio multas sociaj problemoj kaj establiĝinta paco estas malfirma… Maksim travivas multajn okazaĵojn kaj malfacilaĵojn antaŭ ol li povas savi la planedon…

Interesaj faktoj:

  • La filmado daŭris 10 monatojn (de la 14 de februaro ĝis la 7 de decembro 2007). Dum la tempo estas filmita materialo por du filmoj.
  • En homamasa scenoj partoprenis 7000 homoj, estis faritaj 3000 kostumoj kaj 400 ŝuoj, kreitaj 300 originalaj pulvopafiloj, estis elspezitaj ĉirkaŭ 450 kilogramoj da ŝminkaĵoj kaj 1350 kilogramoj da piroteknikaĵoj.
  • Sur ĉefaj lokoj de filmado en Moskvo kaj Krimeo estas konstruitaj 300 dekoracioj, detale montrantaj materian mondon de la planedo Sarakŝ en fora estonteco– de kosmoŝipo ĝis la Blanka Submarino kaj urbaj pejzaĝoj de la  ХХII-a jarcento.
  • La ĉefroluloj estas junaj geaktoroj, debutantaj en la granda filmo: Vasilij Stepanov kaj Julia Snegir.
  • La ĉefa momento de la filmo iĝis komputila grafiko. Kelkaj studioj laboris komune por krei tridemensijan projektojn de la urbo. En la teamo estis disegnistoj, kiuj laboras por holivudaj filmoj.
  • En la fina versio de la filmo la ĉefa rolulo de Vasilij Stepanov parolas per la voĉo de Masim Matvejev.
  • Dum la filmadtempo la reĝisoro Fjodor Bandarĉuk menciis la vortojn “Ek” kaj “Halt’” ĉirkaj 20000 fojojn.
  • La romano “Loĝata insulo” estis verkita de Fratoj Strugackij en la jaro 1968  kaj laŭ ordono de cenzuro estis korektita 980 fojojn ekde la unua versio.
  • Post la filmado de tanka batalo sur la teritorio de Kazantipa natura rezervejo flaŭro kaj faŭno ne plu povas esti restaŭrigata.
  • La spektantoj ne komprenis, kiel la ĉefrolulo konstante ridetas. Laŭ libro Maksim komence ne parolis la lokan lingvon, kiun regis la loĝantoj de Sarakŝ kaj pro tio li devis konstante rideti por demonstri sian pacajn kaj amikajn intencojn.
  • La romanon de Fratoj Strugackij tradukis el la rusa en Esperanton Mikaelo Bronŝtejn.  Interalie li tradukis dekon da romanoj de Strugackij kaj li permesis uzi la tradukon de la romano por traduki subtitolojn de la filmo.

Reklamfilmeto

Subtekstoj

Tradukantoj:

  1. KienLi
  2. Skirlet
  3. Dubliner (Moderiganto)
  4. Maksimo
  5. Slajd

Ĉion redaktis Jevgenij Tiĥonov (Ŝak)

Subtekstoj ĉapelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ĉapelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (4 voĉoj, averaĝe: 4,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Loĝata insulo: Batalo
  • La tempokrimoj
  • Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo
  • DVD Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion
  • Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion
  • Komentoj:

    1. Alekso

      Vi povas elŝuti la filmon en bona kvalito (1,45 GB) ĉi tie:

      http://torrage.com/torrent/7435ED76709C0376DE5122809D14F8C3294CD3DC.torrent

      En malpli bona kvalito:

      Vi povas elŝuti la filmon de Rapidshare. (inkluzive subtekstojn)

      baldaŭ aperos

      (5 arkivaj dosieroj)

      Detaloj de filmo:
      Formato: AVI
      Grando: 760 Mb

      [Video]
      Distingivo: 720×304
      Kodeko: XviD MPEG-4 codec
      Bitrapido: 762 Kbps

      [Sono]
      Kodeko: MPEG 1 or 2 Audio Layer 3 (MP3)
      Kanaloj : 2
      Frekvenco: 44100 Hz
      Bitrapido: 128 Kbps

    2. Ĝi skribas, ke ĝi estas nevalida.

    3. KienLi

      Kiu skribas? La torrento funkcias, oni jam elŝutas.

    4. La filmo estas unu el la plej spektindaj por tiuj, kiu ŝatas la fikcion de Fratoj Strugackij. Ĝi estas aludo al eternaj ŝtataj kaj sociaj sistemoj. Vere bona filmo.

    5. Ruslanko

      Nun ni tradukas la duan parton de la filmo. Baldaŭ ĝi aperos ĉi tie.

    6. Raia

      Io en la traduko de la titolo de la filmo sxajnas al mi malgxusta. Cxu ne estas pli bone anstatauigi “logxata” per “logxebla” au “enlogxigita”?

    7. KienLi

      La teamo de tradukantoj dicidis pri “loĝata”, ĉar unue ĝi tre ĝuste priskribas la lokon, kien trafas Maksim, due, jam ekzistas traduko de la libro en Esperanton, trie estas vortludo de “neloĝata insulo”.

    8. Damne, uTorrent ne rekonadis la urlon, kiam mi provadis sxovi gxin en la butonon „aldonu per URL“; indus eksplicite mencii, ke la adreson necesas malfermi en la retumilo unue — kaj tie estas la ligilo por sxuti per torentilo.

      Dankon al la nekonataj patroj, kiuj disdonas kun bona rapidec’ :)

    9. KienLi

      Nedankinde, sed paginde per butono “Donaci” ;)

    10. Klaras nek al kiu iros la mono, nek kiamaniere el Rusio oni uzi Pejpalon :p

    11. KienLi

      Al kiu? Al REJM.

      Paypal bonege funcias el Rusio.

    12. fajro

      Por vidi rete:
      http://www.watch-movies-links.net/movies/the_inhabited_island/

      Eble estus bona ideo alŝuti la filmon kun esperantaj subtitoloj al iu de tiuj retejoj. (megavideo,zshare,ktp)

      Kiel vi faras la tradukojn?

    13. KienLi

      Estas bona ideo, eble realigebla, sed la problemo estas, ke subtekstoj niaj estas unikodaj kaj por alglui ilin al video necesas uzi tute frenezajn vojojn.

      La traduko de subtekstoj efektiviĝas pere de retejo: notabenoid.ru

    14. skirlet

      Kiujn frenezajn vojojn?..

    15. KienLi

      Ĉar nur unu aŭ du programoj subtenas unikodajn subtekstojn (ne por ludi la filmon, sed alglui la sibtekstojn)

    16. skirlet

      Mi algluas per Virtualdub…

    17. KienLi

      Ĉu ankaŭ unikodajn subtekstojn?

    18. skirlet

      Jes, mi pensas. Mi metas ĉapelojn per Word kaj poste enregistras kiel teksto Unicode. Kun la filtro textsub, ĉio bone algluiĝas :-)

    19. Skirlet, kiun signaron vi elektas en filtro Textsub en Virtualdub por ĉapeloj estu montrataj?

    20. Saluton,
      Por kunfandi videon kun subtekstan dosieron ekzistas la Linuksa programo mencoder, kiu miasperte funkcias sufiĉe bone. (Nu, grasa aŭ kursiva teskto ne funkcias per ĝi, sed ĝi senprobleme traktas Unicode).

    21. KienLi

      Dankon, Mutusen, mi planas instali Linukson, sed ĝis tiu momento necesas trovi ion por Win XP.

    22. Mi spektis la filmon, kaj nun mi atendas la duan parton. Ĉu vi planas subteksti ankaŭ ĝin?

    23. Kienli

      Certe jes!!! La dua parto estas 100-procente preta, restis redakti ĝin kaj enmeti en la retejon.
      Ĝi estas ne malpli interesa, sed male, ĝi estas bonega.

    24. Alekso

      Bonvolu esti disdonanta per torrent-kliento, nur tiel ni povas disdoni novajn filmojn!

    25. KienLi

      Karaj, ne forgesu pritaksi la filmon per steloj fine de la artikolo. 1 – malbona … 5 -bonega. Dankon!

    26. La vivo preparas por ni surprizojn. Evidentiĝis (okazas ĉe fuŝuloj), ke formatoj utf-8 kaj unikodo ne estas la samaj. Ne ĉiuj el menciitaj de ni ludiloj akceptas utf-8.

      Do, karaj, mi petas vian pardonon kaj konsolas elŝuti de la retejo nun ĝustajn subtekstojn por viaj filmludiloj.
      Simple elŝutu!

    27. Areso

      Tre rapida subteksto forigxas kun ekrano. Mi ne cxiam havas la tempon por tralegi subtekston

    28. Verŝajne, indas redakti subtekstojn, eble mi havos iam tempon por tio. La kaŭzo estas malbonaj fontaj subtekstojn.

    29. Gratulon KienLi kaj helpantoj, la filmo estas tre interesa!

    30. Dankon al vi! Spektu la duan parton de la filmo.

    31. Karaj, se ekzistas aliaj “track”-oj por ĉi tiu aŭ por aliaj kinoj ke estis en thepiratebay.org bonvolu informi, mi jam provis fontsendi (“seed”) kelkajn sed ĉi tiu “track” jam ne funkcias. Kienli parolis pri esperanta torento-tracker en la forumo sed ne aldonis adreson en la afiŝo.
      Ĝis.

    32. Esperanta torentejo estas nun tradukata kaj agordata, post iom da tempo ĝi ekfunkcios kaj tie eblos elŝuti kaj poste fontsendi la filmojn (kaj ne nur) en Esperanto. Necesas nur iom atendi.

    33. Mi ne povas elŝuti la 4an kaj la 5an filmajn dosierojn :( . RapidShare diras: Unfortunately right now our servers are overloaded and we have no more download slots left for non-members. Of course you can also try again later.
      Kaj mi jam provis dum tri tagoj plurfoje… (Mi malamas RapidShare-n!).

      Brakumojn al ĉiuj!

    34. KienLi

      Ullses, legu la temon en la forumo: http://filmoj.net/forumo/topic.php?id=17

    35. Dankegon Kienli! Mi provos :D

    36. Ĉi tiu rusa filmo estas admirinda! Mi ne sciis, ke Rusio produktis tre belajn sciencfikciajn filmojn! Se nur eblus fari tiel ankaŭ ĉi tie en Italujo!!! Certe, mi sciis, ke Rusio havas tre grandan kulturon pri sciencfikcio, sed mi ne konis la aktualajn evoluojn (mi restis al mirinda Stanislav Lem!!).
      La kvalito de tiu ĉi filmo estas grandega! La aktoroj tre kapablaj! Haŭ!

      Ĉu Rusio produktis aliajn filmojn kiel tiu ĉi? Mi sendube vidus ilin tre ĝoje!

    37. Kvantumo

      Saluton!

      Mi estas serĉanta la rusan subtitolojn de ĉi tiu filmo. Mi rigardis interrete, sed mi trovis diversajn subtitolojn, kies karakterojn mi ne sukcesi vidi bone (strange! Mi sukcesas vidi kaj skribi la ĉina kaj ankaŭ la rusa, sed ĉi tiuj subtitoloj ne!).
      Ĉu iu povas indiki al mi kie rigardi?

      Dankon!

    38. KienLi

      Saluton,

      vi povas ekzemple preni subtekstojn laŭ la ligilo: http://subs.com.ru/page.php?id=8449

      Tio estas granda datumbazo de subtektoj en la rusa kaj por rusaj filmoj.

    39. Kvantumo

      Tre dankon, Kieli!

      Tamen mi ankoraŭ ne sukcesas bone legi ilin. Bedaŭrinde, kiam mi malfermas la tekston, mi nur vidas strangaĵojn kaj nenian rusan frazon.
      La problemo estas la kodo. La programo (VLC) ne sukcesas trovi la ĝustan kodon (mi uzas Ubuntu). Ĉu vi scias, kia kodo necesas tiujn subtitolojn?

    40. KienLi

      La lastaj versioj de VLC Media Player malbone traktas la signaron de subtekstoj, ili ne povas aŭtomate diveni la signaron (ĉu unikodo, ĉu utf-8, ĉu ANSI). Do, lasta tempe, kiam mi spektas la filmojn kun subtekstoj pere de VLC, mi ŝanĝas la signaron al UTF-8 per Notebok++.
      Provu ŝanĝi la singaron al UTF-8

    41. Kvantumo

      Mil da dankoj pro via helpo.

      Bedaŭrinde ankaŭ uzante la UTF-8, mi ne sukcesas vidi la subtitolojn. Stranga afero, ĉar mi eblas trankvile skribi ruse: спасибо!!! ;)

    42. KienLi

      Provu agordi VLC en “Agordoj”. Tie oni povas meti la preferatan signaron.

      Se tio ne helpos, la problemo estos en Ubuntu ;)

    Enskribi komenton por “Loĝata insulo”