Verda Filmejo

Loĝata insulo: Batalo

1a de Julio 2009

Loĝata insulo: Batalo


Priskribo

Origina titolo: Обитаемый остров: Схватка (Obitajemij ostrov: Shvatka)
Lando: Rusio
Lingvo: la rusa
Jaro: 2009
Ĝenro: Fikcio, Furorfilmo
Reĝisoro: Fjodor Bondarĉuk
Geaktoroj: Vasilij Stepanov, Julia Snegir, Petr Fjodorov, Aleksej Serebrjakov, Fjodor Bobdarĉuk, Goŝa Kucenko, Sergej Garmaŝ, Anna Miĥalkova k. a.
Daŭro: 1:35 h:min
Oficiala paĝaro: http://www.oostrov.ru/ (en la angla kaj la rusa)

Priskribo:

En daŭrigo de la historio pri Maksim Kamerer ni ekscias, ke li, gvidata de ideoj pri amikeco, amo kaj justeco, sukcesas ŝanĝi la malamikan mondon de la planedo Sarakŝ. Dum li serĉas la solvon, li iĝas soldato de elita gvardio, teroristo, malliberulo kaj punsoldato, li stiras grandegan flugaparaton kaj atingas la Blankan Submarinon kaj epicentron de tanka batalo, li renkontiĝas kun homoj de diversaj vidpunktoj kaj opinioj, kun mutaciintoj, kun la Sorĉisto kaj grandkapuloj. Maksim devas fari malfacilan elekton: li devas preni respondecon por sortoj de tiuj, kiuj tion tute ne atendas, pridubi raciecon kaj netuŝeblecon de leĝoj, laŭ kiuj ekzistas fremda por li mondo. En kruela lukto li ekscias la veron, kiu malsamas kun lia propra.

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis la teamo de la forumo: http://e-novosti.info/forumo

Ĉion redaktis Jevgenij Tiĥonov (Ŝak)

Subtekstoj ĉapelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ĉapelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (2 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Loĝata insulo
  • La tempokrimoj
  • Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo
  • DVD Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion
  • Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion
  • Komentoj:

    1. Alekso

      La torrent-dosiero:

      http://torrage.com/torrent/F9E3D8C4324F1456718E94EA0214596CA8C96D42.torrent

      Video:
      Formato: MPEG-4 (.mp4)
      Grando: 756 Mb
      Lingvo: la rusa

      Rapidshare-ligiloj baldaŭas

    2. Alekso

      Bonvolu esti disdonanta per torrent-kliento, nur tiel ni povas disdoni novajn filmojn!

    3. KienLi

      Karaj, ne forgesu pritaksi la filmon per steloj fine de la artikolo. 1 – malbona … 5 -bonega. Dankon!

    4. Elio

      La subteksto de la unua filmo bone funkcias, sed tiu cxi – la dua – montras kriplajxojn anstataux la cxapelitaj literoj. La problemo do ne estas en mia legilo, cxar la unua filmo ja bonordas (tamen ne – la subteksto malfruigxas). Krome, en la dosiero, kiun mi elsxutis el Rapidshare, miaj legiloj (nek BSPlayer nek Media Player Classic) ne volas montri la bildojn, nur legas la sonon. Mi do trovis avi-dosieron en alia fonto.

    5. Alekso

      VLC ludilo bone montras la filmon. Ĝi estas priskribita en helpa paĝo de la retejo.
      Mi prenis la videon de diablo scias kiu loko.

    6. Elio

      Per simpla notilo (notepad/блокнот) mi kontrolis la kodigojn de la ambaux subtekstoj – de la unua kaj de la dua filmoj “Logxata insulo”. La kodigo de la unua estas “Unikodo”, de la dua – “utf-8″. Mi sxangxis la kodigon de la dua al simpla “unikodo”. Mi ne scias, kia estas la diferenco, sed ankau la subteksto de la dua filmo ekfunkciis bone. Do, dankon!

    7. Interesa novaĵo. Mi ĉiam opiniis, ke Unikodo kaj utf-8 estas la sama afero :-D , Se vi povas, bv. sendi la subtekstojn al mi, mi enmetos ilin en la retejon ĉi tie. (Retadreso: amico86 ĈE mail.ru)

    8. Elio

      Mi ne komprenas, kial necesas ilin sendi, ja cxiu povas fari la samon kiel mi. Ankaux mi opiniis, ke “unikodo” kaj utf-8 estas la samo. Sed se vi en la vindoza notilo malfermos iun txt-dosieron (aux kiel cxi-foje srt-dosieron), kaj klakos “Save As…/Сохранить как”, vi vidos kvar opciojn de kodigo:
      ANSI
      Unikodo
      Unikodo Big Endian
      UTF-8

      Versxjne, ia diferenco ekzistas. Miaj legiloj bone traktas la subtekston, kies kodigo estas “unikodo”, sed “utf-8″ ili traktas malbone.

      Se vi tamen volas, ke mi sendu, mi povas sendi.

    9. Elio, mi simple volas, ke oni kontribuu al la projekto. Mi estas sperta pri komputilo, ne studante komputikon. ;)

      Mi ŝanĝis al unikodo kaj ŝanĝos por ĉiuj subtekstoj ĉi tie. Dankegon pro via rimarko, kiu estas tre grava.

    10. Elio

      Mi ja pretas iel kontribui, sed ne per sendado de senutilaj dosieroj ;-)

      Cxu vi certigxis, ke mia rimarkigo estas valida por aliaj legiloj kaj komputiloj?

    11. La vivo preparas por ni surprizojn. Evidentiĝis (okazas ĉe fuŝuloj), ke formatoj utf-8 kaj unikodo ne estas la samaj. Ne ĉiuj el menciitaj de ni ludiloj akceptas utf-8.

      Do, karaj, mi petas vian pardonon kaj konsolas elŝuti de la retejo nun ĝustajn subtekstojn por viaj filmludiloj.
      Simple elŝutu!

    12. Saluton al ĉiuj,
      Nur eta noto: UTF-8 estas fakte kodprezento de Unikodo, same kiel UTF-16 kaj UTF-32 (vidu “unikodo”, ĉe Vikipedio).
      En Linukso kiam mi elektas “konservi kiel…” la eblecoj ne estas la samaj kiel per Vindozo, sed multe, multe pli. Mi jam provis konservi kiel utf-8, iso-8859-1 ktp, sed la rezulto estas ĉiam la sama ;-) Mi devas instali kromaĵon por konverti la dosierojn, sed ekde okazis revoluciaj kodaj modifoj en mia fenestro-administrilo (KDE) kelkaj aferoj ĝuste ne funkcias :-(
      Babelo atakas denove, kaj la viktimoj estas ĉiam la samaj.

    13. Mi nun alŝutas al la retejo subtekstojn nur en (vindoza) unikoda formato. Do, eĉ en Windows Media Player ĉio funkcias.
      En Linukso verŝajne ĉio aspektas aliel.

      Sed Babelo baldaŭ estos venkita. Necesas nur iom atendi. ;)

    14. Solvite!
      Post stresiĝi per kromaĵoj kaj programoj, mi provis sekvi la solvon proponitan de ĉi tiu retpaĝaro: mi instalis VLC kaj mi estas feliĉulo denove. Sufiĉe grandaj, belaj kaj legeblaj e-literoj aperas nun, dankon :-)

    15. Ankaŭ mi estas “por” belaspektaj esperantaj ĉapeloj kaj konvertas subtekstojn nur kun ili.

    Enskribi komenton por “Loĝata insulo: Batalo”