Verda Filmejo

Lulkantoj de la mondo

20a de Decembro 2009

Lulkantoj de la mondo


Priskribo

Origina titolo: Колыбельные мира
Lando: Rusio
Lingvo: 18 diversaj lingvoj
Jaro: de 2005 ĝis nun
Ĝenro: Lulkanto, animacia
Reĝisoro: La ĉefa: Elizaveta Skvorcova
Daŭro: 18 filmetoj po 3 minutoj
Oficiala paĝaro: www.lull.ru (en la rusa, angla kaj franca)

Priskribo:

“Lulkantoj de la mondo” estas kolekto de 18 animaciaj filmoj, bazitaj sur lulkantoj de diversaj nacioj. La filmetoj precipe estas faritaj por infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj ĝuos la animacion kaj kantojn. La spektantoj devas ekhavi la senton, kvazaŭ ilia amanta patrino kantas tiun kanton por ili.

Ĉiu lulkanto estas plenumata en la gepatra lingvo. Kaj la suĵeto de ĉiu filmeto ripetas la enhavon de lulkanto.

Ĉiuj filmetoj estas spekteblaj rete: http://www.youtube.com/user/duratrub

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Eta Vasilisa
  • DVD La moviĝanta kastelo de Haŭl
  • La moviĝanta kastelo de Haŭl
  • Mia najbaro Totoro
  • DVD Mia najbaro Totoro
  • Komentoj:

    1. La torenta dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/26ABD11BB093931CC404D0521824F0B77B156C05.torrent

      Rapidshare-ligiloj: http://rapidshare.com/users/VYMY5K/ (3-parta arkivo)

      Formato: AVI
      Grando: 521 Mb.
      Subtekstoj: ne bezonatas

    2. Ĉu plaĉis al vi la lulkantoj? Ĉu estas lulkanto en via lingvo?

      Interalie ekzistas jam 59 tiaj lulkantoj. Eble iam ili aperos en DVD. Tiam mi povos montri pli da lulkantoj.

    3. Mi ne trovis la Nederlandan, ĉu estas en la DVD?

    4. Ankaŭ mi volus akiri DVD-on, sed ĝi ankoraŭ eĉ ne aperis. Sed la lulkanto en la nederlanda ekzistas, vidu la filmbildojn:

      http://www.lull.ru/shots/hol/hol1.jpg
      http://www.lull.ru/shots/hol/hol2.jpg
      http://www.lull.ru/shots/hol/hol3.jpg

    5. Kocxjo

      Saluton!

      Mi ankaux volas spekti la animaci-filmojn kun lulkantoj, sed mi dauxre ne uzas torrenton, cxu eblas ensxuti la filmon al rapidshare?

      Antauxdankon!

    6. Certe, mi alŝutos. Mi simple pensis, ke la filmetoj estas atingeblaj en YouTube, pro tio ne multaj ŝatus elŝuti ilin.

    Enskribi komenton por “Lulkantoj de la mondo”