Verda Filmejo

Macario

27a de Novembro 2010

Macario


Priskribo

Origina titolo: Macario
Lando: Meksiko
Lingvo: la hispana
Jaro: 1960
Ĝenro: Dramo
Reĝisoro: Roberto Gavaldón
Geaktoroj: Ignacio Lopez Tarzo, Pina Pellicer, Enrique Lucero, Mario Alberto Rodríguez, José Galvez
Daŭro: 1:31 h:mim
IMDb: ID 0054042

Priskribo:

Finfine la malriĉa kaj malsata Macario estas sola inter la arboj kaj povas manĝi la meleagron, kiun ŝtelis kaj sekrete bakis la edzino. Ende de la arbaro tuj mordonte la unuan peceton de la viando, Macario ricevas la viziton de tri strangaj homoj, kiuj ankaŭ malsatas kaj volas manĝi la frandaĵon. Unu el ili promesas al li monon kaj sukceson, la alia feliĉon je la paradizo. Tamen, Macario decidas nur doni parton da sia manĝaĵo al la tria stranga persono.

Por la duono de la bakita meleagro, la Morto pagas per magia akvo, pere de kiu oni povas resanigi iun ajn mortanton. Sed restas nur unu kondiĉo: Macario ne devos resanigi tiujn, kiujn la Morto ja elektos por si.

Kaj tiamaniere la malriĉa kaj malsata Macario fariĝis famega, riĉega kaj mirakla kuracisto. Laŭdire li povas revivigi eĉ mortintojn! Tamen, la rado de la sorto turniĝis denove, ĉar la estrarano taksas lian kapablon diablaĵo kaj enprizonigas kaj kondamnas lin al morto. Lastŝance la vicreĝo postulas al li savi la vivon de sia malsana infaneto kontraŭ la komutado de la mortpuno.

Sole en la ĉambro de la vicreĝido Macario elmetas la boteleton, sed tuj dononte la magian akvon al la infano la Morto aperas malpermesante la agadon. Kion faros Macario? Ĉu eblas trompi la Morton? Ĉu li frontos sian fatalan sorton? Verŝajne ankoraŭ li devas lerni lastan lecionon.

Interesaj faktoj:

  1. La historio estas inspirita de klasika rakonto de la fratoj Grimm, kiu nomiĝas La Baptofilo de la Morto. Plie, la rakonto estas adaptita al la meksika kulturo dum la Vicreĝado.
  2. La filmo estis kandidatigita al Oscar-premio kiel plej bona filmo de la jaro (1960).
  3. Laŭ la kinfakuloj kaj la kinkritikistoj tiu ĉi filmo staras la 59an vicon en la listo pri la plej bonaj filmoj el la ora epoko de la meksika kino.
  4. Kutime en Meksiko oni spektas tiun ĉi filmon dum la tago de la mortintoj (la 2a de Novembro)

Unu el la lastaj scenoj estas mirindaĵo: Macario eniras la malklaran groton, kie la Morto priatentas miloj da kandeloj, kiuj figuras la vivojn de la homaro. La Morto diras al li: Rigardu, Macario. Jen la homaro. Tie ĉi la vivoj brulas trankvile. Tamen de temp’al tempo blovas la ventoj de la pesto kaj de la milito, kaj po miloj foje la kandeloj estingiĝas hazarde…

Priskribo de Salvador Chacón.

Antaŭfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis Salvador Chacón.

Redaktis  Ulises Franco.

Elŝuti

Subtekstoj (Unikodo, UTF-8, x- kaj h-sistemo )


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • La cent paŝoj
  • Senmova
  • Popularmuziko de Vittula
  • Kio estos, estos
  • Mefisto
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La torenta dosiero:
      http://torrage.com/torrent/31AE52024E8DB7AA59F099A4B6793C4322FBCC64.torrent

      Rapidshare: http://rapidshare.com/users/PW1YB9/

      [Filmo]
      Formato: AVI
      Grando: 705 Mb.
      Lingvo: la hispana
      Subtekstoj: Esperanto

      [Video]
      Distingivo: 708×478
      Kodeko: XviD MPEG-4 codec
      Kadroj po sekundo: 29,97

      [Sono]
      Kodeko: ATSC/A-52 Dolby AC3
      Kanaloj: 2
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 192 Kbps

    2. Angel Segura

      Kiel mi povas vidi la korektaj E-literoj en la subteksto, unue aperis fusxaj literoj, kaj kiam mi elsxutis la unikodon videblas la h.sistemo

    3. KienLi

      En la arkivo estas 4 subtekstoj: 1. unikodaj, 2.utf-8 3. x-prezento, 4. h-prezento.

      Elektu nur unu el tiuj subtekstoj, ekz. unikodan. Nomu la videan dosieron kaj la subtekstojn per la sama nomo.

      Se aperas iuj fuŝaj literoj, tio signifas, ke la videoludilo malbone subtenas unikodon. Mi konsilas uzi VLC Media Player, kiu estas malfermitkoda kaj senpaga. Ĝi subtenas diversajn formatojn kaj bone montras unikodon.

    4. ANGEL SEGURA

      Dankon. Mi jam povas vidi cxiujn E-literojn. Nun mi faras subtitolojn por la meksika filmo “La strateto de la mirakloj”, bazita de samnoma verko de egipta literatura nobelpremiito de la mil nauxcent kvardek jaroj. La traduko dauxrigas, gxis nun mi havas la trionan parton, post kiam mi finos, sendos gxin al vi. Salutojn

    5. KienLi

      Dankon, Angel, pro via planata kontribuo. Se vi bezonas helpon, (ekz. iun teknikan) mi estas je via dispono.

    Enskribi komenton por “Macario”