Marmota tago
| Origina titolo: | Groundhog Day |
| Lando: | Usono |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 1993 |
| Ĝenro: | Fikcio, Komedio |
| Reĝisoro: | Harold Ramis |
| Geaktoroj: | Bill Murray, Andie MacDowell, Chris Elliott, Stephen Tobolowsky, Rick Ducommun, Robin Duke, Marita Geraghty, Angela Paton, Brian Doyle-Murray, Rick Overton |
| Daŭro: | 1:41 h:min |
| Buĝeto: | $ 14 600 000 |
| IMDb: | ID 0107048 |
Priskribo:
Televida moderatoro Phil Connors venas ĉiujare en la malgrandan urbeton en ŝtato Pensilvanio por celebri Marmotan tagon. Sed ĉi-foje la festado ŝajnas esti tro longa. La tempo ŝercis pri li, ĝi simple haltiĝis.
Nun en lia kalendaro ekzistas nur unu dato, la 2a de februaro, de kiu li ne povas forkuri. Sed Phil ne perdas esperon kaj plenforte profitas de komika situacio: antaŭ si li havas multegon da tempo kaj kvietan antaŭvideblan estonton.
Ekde nur okazas nenio malbona, sed ankaŭ … io bona ne okazas. La tempkaptito havas nur unu simplan revon, la 3an de februaro….
Interesaj faktoj:
- Malgraŭ la aserto de reĝisoro Harold Ramis, ke Phil vivis en Marmota tago dum 10 jaroj, antaŭ ol li forlasis la tempan rondon, en la filmo estis montritaj nur 34 marmotaj tagoj (oni filmis entute 40 marmotajn tagojn).
- Dum la tuta tempo de filmado Bill Murray estis mordita de marmoto dufoje.
- La filmo estis filmita en urbeto Woodstock (Ŝtato Ilinojo) kaj en ĝiaj ĉirakaŭaĵoj. En la loko, kie troviĝis flako, kie konstante okazadis la gambo de ĉefrolulo, nun staras memortabulo kun surskribo: «Ĉi tien ekstaris Bill Murray».
- Sonorilturo, de kiu Connors saltas en unu sceno, situas en konstruaĵo de loka operejo. Laŭ urba legendo, ekde la momento, kiam de tiu ĉi sonorilturo saltis unu junulino, ĝia fantomo konstante loĝas en la konstruaĵo.
- Scenaristo Danny Rubin komence planis, ke la filmo devas komenciĝi de la sceno, kiam Phil jam estas en diabla tempa rondo. Kaj la tuta antaŭhistorio estas montrata dum la filmo. Ramis promesis fari tiel, sed poste ŝanĝis sian opinion.
- Laŭ la unua versio, ĉiuj problemoj de Phil komenciĝas pro tio, ke lia ekskoramikino, kiun li senkompate lasis, damnis lin. Sed en postaj redaktoj de scenaro la temo estis eltranĉita.
- Komence Ramis volis inviti Tom HANKS por rolo de Phil Connors, sed poste opinis Tom «tro bela» por la rolo.
- Ramis asertis, ke ĉiufoje, kiam li penis klarigi la sencon de iu sceno al Murray, la lasta interrompadis lin kaj demandadis: «Vi nur diru al mi — ĉu Phil estas bona aŭ malbona?»
- Dum lernado de piana ludo Phil ludas “Rapsodion je PAGANINI-temo” de Sergej RAĤMANINOV. La sama romantika temo estis uzita en alia fikcia filmo “Somewhere in Time” (1980). La unuaj tuŝoj de klavoj dum la unua leciono Bill Murray faras memstare. Ne sciante muzikteorion, li trovis la taŭgan melodion per aŭskulto.
- Bill Murray kaj Harold Ramis havis honoron esti Honoraj Marŝaloj en unu el Marmotaj tagoj en Punxsutawney.
- Gaja kanto «Meteorologo» («Weatherman»), kiu randigas la filmon, estis komponita de Harold Ramis kaj George Fenton.
- Filmado de sceno, kiam kolera Phil frakasas vekhorloĝon, okazis ne laŭ plano: post bato de Murray vekhorloĝo nur ricevis malgrandan fendon, do la filmad-teamo batis la vekhorloĝon per martelo. Malgraŭ tio (kaj tio eniris la filmon) vekhorloĝa muziko funkciis plu.
- La suĵeto de “Marmota tago” similas al alia filmo «12:01 PM», ankaŭ filmita en la jaro 1993, kio estis kaŭzo por 6 monata juĝprocezo.
Marmotoj
Phil el Punxsutawney
Marmoto loĝanta en Meleagra monteto en urbeto Punxsutawney, Pensilvanio estas la plej unua oficiala meteologia marmoto. Festivalo okazas ekde la jaro 1887. Ĝuste tiu urbeto iĝis fama en la tuta mondo post la fimo “Marmota tago”.
Willy el Wiarton
La plej fama kanada meteologia marmoto loĝas en la vilaĝo Wiarton en provinco Ontario, omaĝe de kiu okazas ĉiu-jara festivalo.
Chuck el zoo de Staten Island en Novjorko
Chuck estas oficiala meteologia marmoto en Novjorko. Ĝi loĝas en zoo sur insulo de Staten Island. Ĉiu-jare la 2-an de februaro je la 7a kaj 30 minutoj ĝi donas sian prognozon. Tiun ceremonion ĉeestas la urbestro.
Filmeraroj
- Reale la 2-an de februaro en Punxsutawney suno leviĝas ne pli frue ol je la 7:25, do je la 6:00 estas ankoraŭ malhele.
- Truo de fama marmoto en vera Punxsutawney troviĝas en rando de la urbo, sed ne en la centro.
- Kiam dum la unua ripeto de Marmota tago Phil eliras el la hotelo eksteren, li tenas kafon en la mano sen gantoj. Sed en la sekva sceno li tenas la kafon jam en gantoj.
- Kiam aŭto de Phil kun marmota falas sur de deklivo en minejon, estas klare videble, ke la aŭton neniu stiras.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:






6