Mefisto
La filmo estas dublita en Esperanto.
| Origina titolo: | Mephisto |
| Lando: | Okcidenta Germanio, Hungario, Aŭstrio |
| Lingvo: | la angla, la hungara, la germana (dublita en Esperanto) |
| Jaro: | 1981 |
| Ĝenro: | dramo, milita |
| Reĝisoro: | István Szabó |
| Geaktoroj: | Klaus Maria Brandauer, Krystyna Janda, Ildikó Bánsági, Rolf Hoppe, György Cserhalmi, Péter Andorai, Karin Boyd, Christine Harbort, Tamás Major, Ildikó Kishonti, Mária Bisztrai, Sándor Lukács, Ágnes Bánfalvy, Judit Hernádi, Vilmos Kun |
| Daŭro: | 2:24 h:min |
| IMDb: | ID 0082736 |
Priskribo:
El E-Vikipedio:
Mephisto (“Mefisto”) estas kina adaptado de 1981 de la romano de Klaus Mann, reĝisorita de István Szabó kaj la ĉefa aktoro estas Klaus Maria Brandauer kiel Hendrik Höfgen. La filmo estis kunproduktado de la landoj Okcidenta Germanio, Hungario kaj Aŭstrio.
La filmo rakontas la historion de Mefistofeles kaj Faŭsto, rakontante la historion de Hendrik Höfgen, kiu abandonas sian konscion kaj daŭrigas aktorante kaj alproksimiĝante al la nazia partio, restante kun sia laboro kaj kreskante socie.
La filmo kaj la libro de Mann de 1936 montras la karieron de la bofrato de Mann, Gustaf Gründgens, kiu estas konsiderata de multaj homoj kie simpatiinto de la nazia partio kaj ke li abandonis siajn politikajn principojn favore al la profesiaj kaj materiaj avantaĝoj.
Mephisto gajnis premion “Oscar” kiel la plej bona eksterlanda filmo de 1981.
Ĝi estas la plej internacie fama filmo dublita al Esperanto. Ĝi estis dublita Esperanten okaze de la 100-jara jubileo de la lingvo, en 1987.
Interpretado
Samkiel en la romano de Klaus Mann, tiel en la filmo oni penas respondi la demandon, kial nacisocialismo trovis tiom da apogantoj en Germanio. La spektantaro vidas tiun Höfgen ne kiel malsimpatian homon. Dum la tuta filmo li montras malfortaĵojn, kiujn povas trovi en si mem ankaŭ spektanto. Höfgen faras tiujn decidajn konkludojn, kiujn faris multaj homoj en tiu tempo.
Kiuj motivoj devigis Höfgen interkonsenti kun la diktaturo? En la unua vico tio estis deziro eviti ruinigon de sia profesia kariero. Tio okazis ankaŭ pro tio, ke li estas tro vanta. Li volas plaĉi al homoj kaj la filmo montras, ke tiu intenco gvidas lin al negado de realeco. Li fermas siajn okulojn antaŭ la fakto, ke lia personeco estas uzata de potenculoj kiel ilo.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(1 voĉoj, averaĝe: 4,00 el 5)



6