Verda Filmejo

Mia najbaro Totoro

4a de Januaro 2010

Mia najbaro Totoro

Priskribo

Origina titolo: となりのトトロ (Tonari no Totoro) / My Neighbor Totoro
Lando: Japanio
Lingvo: la japana
Jaro: 1988
Ĝenro: Animacia filmo, Animeo
Reĝisoro: Miyazaki Hayao
Muzikkomponisto: Hisaishi Jō
Daŭro: 1: 26 h:min

Priskribo:

Japanio, la 50-aj jaroj de pasinta jarcento. La 11-jaraĝa knabino Sacuki, kune kun sia 4-jara fratino Mej kaj ilia patro translokiĝas al domo en la kamparo. La du knabinoj kutimiĝas al nova ĉirkaŭaĵo dume malkvietante pri ilia patrino kiu ankoraŭ troviĝas en hospitalo. La filmo rakontas delikatsente la adventurojn de la du knabinoj amikiĝante al arbaraj spiritoj kiuj vivas en grandega arbo en la najbareco. Kelkaj el ili estas grandaj, aliaj estas malgrandaj. Sed vidi ilin povas nur infanoj, kiujn spiritoj ŝatas.

El Vikipedio:

Ĉefaj personoj:

Sacuki ( japane: サツキ )

La 11-jara knabino Sacuki amas sian plijunan fratinon Mej, sed ankaŭ kverelas kun ŝi de tempo al tempo. Kiam Mej malaperas, Sacuki sentas responsa kaj faras ĉion por retrovi ŝin.

Mej ( japane: メイ )

La 4-jara knabino Mej estas plena da memfido kaj havas “ideon”, kiel ŝi povus helpi al sia patrino saniĝi plirapide.

Patro ( japane: お父さん [otōsan] )

La patro de la du knabinoj laboras por la universitato kaj devas veturi kelkfoje al la urbo lasante la knabinojn en la gardo de Avinjo.

Patrino ( japane: お母さん [okāsan] )

La patrino de la du knabino ankoraŭ restas en la hospitalo kaj esperas de reiri hejmen baldaŭ.

Avinjo ( japane: おばあちゃん [obāĉan] )

Verŝajne ne la vera avino de la du knabinoj, sed la antaŭa posedanto de la domo, kie la knabinoj loĝas. Ŝi helpas al la nova najbara familio kaj gardas ankaŭ la knabinojn kiam ilia patro ne ĉe-estas.

Totoro ( japane: トトロ )

Grandega, sed bonkora arbara spirito. Dank’ al li la adventuroj de la du knabinoj iĝas ne-ordinaraj.

Kanta ( japane: 寛太 )

Hontema najbara knabo, samaĝa kiel Sacuki. Li unue ne akceptas la novajn najbarojn.

Reklamfilmeto

aĉamalbonabonabonegasuperba (8 voĉoj, averaĝe: 4,88 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • La moviĝanta kastelo de Haŭl
  • Animatrico
  • Mazi por iPhone
  • Animacia kolekto 3
  • Erinaceto en nebulo
  • Komentoj:

    1. Alekso

      Pli bona versio de videa dosiero kaj subtesktoj!

      La torrent-dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/42ABCB5863E15A515A722A456924C79BA1EAE9E2.torrent

      [Filmo]
      Formato: AVI
      Grando: 1,21 Gb
      Lingvo: la japana
      Subtekstoj: Esperanto, la angla

      [Video]
      Distingivo: 704×448
      Kodeko: DivX 5
      Kadroj po sekundo: 23,98
      Bitrapido: 1796 Kbps
      Kvalito: 0,24 b/px

      [Sono]
      Kodeko: ATSC/A-52 Dolby AC3
      Kanaloj : 2
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 160 Kbps

    2. Alekso

      Vi povas elŝuti la filmon de Rapidshare:

      http://rapidshare.com/users/RJTCQX

      Videodosiero:
      Grando: 700 Mb
      Daŭro: 01:26:24
      Formato: AVI
      Sinkronigo: la rusa (estu atenta pri tio!)

    3. Alekso

      Bonvolu esti disdonanta per torrent-kliento, nur tiel ni povas disdoni novajn filmojn!

    4. KienLi

      Karaj, ne forgesu pritaksi la filmon per steloj fine de la artikolo. 1 – malbona … 5 -bonega. Dankon!

    5. Ĉar estis al mi malfacile esprimi per ĝustaj vortoj la travivitajn emociojn en la spektado de tiu ĉi filmo, mi serĉis rezencojn tra la reto kaj elĉerpis kaj esperantigis tion kio kongruas kun miaj pensoj pri ĝi:

      Fascina filmo, plena de naivo, ŝintoisma, t.e., kun belega traktado de la ĉiama historio de inicado de la individuo je la mistera Naturo, kies esenco enradikiĝita en la mito estas kaptata per profunda kompreno de tio kio estas homa, malgranda, minuskla. La filmo priskribas la interagon de la roluloj kun ilia medio, kaj magie enfiltriĝas en ilia ĉiutaga vivo. Ĝi enhavas tute ne kiĉan ĉarman dolĉecon, belan muzikon de Joe Hisaishi kaj neforgeseblajn sekvencojn kiel la unua renkonto de la malgranda Mej kun la Totoroj, la alveno de la Katobuso, la danco kiu kreskigas la arbojn, ktp, kiuj surprizas la spektanton pro ĝiaj inventemo kaj plastiko. Miyazaki, anstataŭ proponi la kutiman dikotomion inter fantazio kaj realaĵo aŭ inter knaboj kaj plenkreskuloj, nature kunvivigas ambaŭ mondojn, imagante tiajn esceptajn kreaĵojn kaj krome kontaĝas la portreton de la roluloj per humaneco kaj natureco kiel en la sceno en kiu la patro kaj siaj filinoj kune sin banas tute nudaj, tute neebla en aliaj famegaj direktoroj.

    6. Dankegon, Joan, pro via bonega recenzo en Verda Filmejo, kaj ankaux ĝi estas la unua ĉi tie.

    Enskribi komenton por “Mia najbaro Totoro”