Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo
1. Moskvo–Kasiopeo
| Origina titolo: | Москва-Кассиопея (Moskva-Kassiopeja) |
| Lando: | Sovetio |
| Lingvo: | la rusa |
| Jaro: | 1973 |
| Ĝenro: | Fikcio, Komedio |
| Reĝisoro: | Riĉard VIKTOROV |
| Geaktoroj: | Innokentij Smoktunovskij, Lev Durov, Miĥail Jerŝov, Olga Bitjukova, Aleksandr Grigorjev, Vladimir Savin, Vladimir Basov, Nadeĵda Ovĉarova, Irina Savina (Popova) k.a. |
| Daŭro: | 1:20 h:min |
| Neoficiala paĝaro: | http://otroki.druid.ru/ |
| IMDb: | ID 0070413 |
Priskribo:
El profundo de la Universo la Teron atingas radia alarmsignalo de raciaj estaĵoj el la sistemo de stelo Ŝedar’ (Alfa de konstelacio Kasiopeo). La projekto, kiun proponis juna inventisto Viktor Sereda, devas ebligi atingi la planedon per tera kosmoŝipo – sed la flugo daŭros dum jardekoj. Tial la teamo de la kosmoŝipo “SAGO” (Stelŝipo Anihilacia Gravita Oscilatora) estas formata el 14-jaraj lernejanoj.
Ĉio estas zorge pripensita, sed Fjodor Lobanov, fantaziulo kaj petolulo, kaŝiĝinta en la stelŝipo, preter sia volo faras tiel, ke la ŝipo, superinte la lum-rapidecon, atingas sian celon 27 jarojn pli frue ol planite.
2. Adoleskuloj en la Universo
(daŭrigo de la filmo Moskvo-Kasiopeo)
| Origina titolo: | Отроки во Вселенной (Otroki vo Vselennoj) |
| Lando: | Sovetio |
| Lingvo: | la rusa |
| Jaro: | 1974 |
| Ĝenro: | Fikcio, Komedio |
| Reĝisoro: | Riĉard VIKTOROV |
| Geaktoroj: | Innokentij Smoktunovskij, Lev Durov, Miĥail Jerŝov, Olga Bitjukova, Aleksandr Grigorjev, Vladimir Savin, Vladimir Basov, Nadeĵda Ovĉarova, Irina Savina (Popova), Igorj kaj Vadim Ledogorov k.a. |
| Daŭro: | 1:20 h:min |
| Neoficiala paĝaro: | http://otroki.druid.ru/ |
| IMDb: | ID 0071957 |
Priskribo:
La kosmoŝipo “SAGO” (Stelŝipo Anihilacia Gravita Oscilatora) kun junaj kosmonaŭtoj proksimiĝas al la planedo de la stelo Ŝedar’ (Alfa de konstelacio Kasiopeo), de kiu venis la alarmsignaloj. Evidentiĝas, ke la planedon konkeris hom-aspektaj robotoj, kies celo estas “feliĉigi” la planedanojn, seniginte ilin de ĉiuj sentoj.
Sur orbito ĉirkaŭ la planedo troviĝas kosma radio-observejo kun la fuĝintaj planedanoj. La estro rakontas al la teranoj pri ĉio okazinta kaj helpas, sendante kun ili sian filon. Post multaj riskaj aventuroj la inventemaj geknaboj sukcesas eksplodigi la centran energi-stacion kaj likvidi la robotojn. Do la planedanoj post multaj jaroj de ekzilo povas reveni al sia hejma planedo.
Kanto el la filmo “Moskvo-Kasiopeo” (Traduko de Valentin Melnikov kaj Kirill Ŝvedov)
Anoncfilmeto
Karaokeo
La subtekstojn tradukis Valentin Melnikov kaj Kirill Ŝvedov (http://kinejo.blogsome.com/).

Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(4 voĉoj, averaĝe: 4,25 el 5)



7