Ne plu aperos filmoj
Ne plu aperos filmoj en Verda Filmejo ĝis mi ne verkos iun eĉ plej malgrandan manlibreton “Kiel krei kaj traduki subtekstojn”.
Ĉi tie: Subtekstejo (http://filmoj.net/subtekstejo)
Pridiskuto okazos ĉi tie: Forumo (http://filmoj.net/forumo/topic.php?id=13)
La kaŭzo estas tio, ke nuntempe mi havas en stoko nur subtekstojn, kiuj devas esti draste redaktitaj. Mi ne volas publikigi fuŝaĵon.
Dum mi redaktas la sekvan filmon, mi ŝatus ekokupiĝi pri kreado de tiu Manlibro.
La celo estas pligrandigi la kvanton kaj kvaliton de subtekstoj kaj kunlaborantoj
(Mi ege bedaŭras, ke mi havas nur du manojn).
Mi invitas vin kunlabori pri verkado de tiu moderna manlibreto, kiu montros, ke de teknika vidpunkto krei kaj traduki subtekstojn estas ege facila afero.
P.S. Ĉiuj miaj projektoj havas tempajn limojn. Por Verda Filmejo la tempa limo estas la 1-a de junio de 2010. Do, se ĝis tiu momento ne aperos movado ĉirkaŭ la Verda Filmejo, la projekto estos konservita kaj frostigita. Kaj mi ekokupiĝos pri io alia. (Mi opinias, ke vi devas scii tion
)
P.S.S. Hodiaŭ estis senditaj du leteroj al du rajtoposedantoj de du filmoj. Do, tio estas la unua provo traduki la filmon kun permeso de kreantoj kaj rajtoposedantoj.
BV. DONI AL NI SUGESTOJN KAJ KRITIKON POR LA RETEJO ĈI TIE
Aleksander Osincev
la kunordiganto
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





12