Verda Filmejo

Ni ŝatas vin

16a de Septembro 2009

Ni ŝatas vin


La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi estas ankoraŭ juna kaj freŝa, sed jam nun ni povas fieri pri tio, ke la projekto trovis sian vizitantaron, kiu regule vizitas nin kaj fojfoje ĝojigas per siaj komentoj kaj reagoj.

Mi dankas vin!

Mi dankas vin tutkore pro tio, ke vi aktivas en la projekto. Aparte estas menciindaj kontribuantoj, kiuj ekvolis donaci parteton de  sia nacia kulturo al la tutmonda esperantistaro. Mi esperas ke dum venonta tempo pli da homoj aliĝos la projekton, ĉar doni kaj donaci estas pli agrable ol nur preni.

La projekto evoluiĝas kaj plifortiĝas, do post unu aŭ du semajnoj vin atendas surprizo, kiu faros www.filmoj.net pli sendependa ol ĝi nun estas, kaj donos pli da avantaĝoj al niaj uzantoj.

Kaj nun iom da statistiko:

Ni aĝas 3,5 monatoj.

Nin vizitis 4100 vizitantoj, kiuj rigardis 15 971 paĝojn. Vizitantoj el  75 landoj.

La averaĝa vizito daŭris 5:22 min:sek.

La plej popularaj retumiloj (malkreske): Firefox (55%), Internet Explorer (24%), Chrom (8%), Opera (6%), Safari (4%).

La plej popularaj operaciumoj: Windows (78%), Linux (13%), Macintosh (7%).

Ĝuu kaj kontribuu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (2 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. Kaj ni volas danki vin!

      La NEJ (Nederlanda Esperanto Junularo) nun faras filmkolekto danke al via retpagxo kie ni povas trovi multaj filmoj el diversaj landoj. Do ni volas danki vin por via bonega laboro!

      Amike,

      La NEJ Estraro kaj ciuj de niaj membroj!

    2. Dankon al NEJ kaj Douwe pro kontribuoj!

    3. Interesaj statistikoj. Klaras ke ni estas pli alternativaj ol averaĝo: 55% Firefox, 16% Linux :D

    4. Ni ja devas danki vin pro la retejo kaj cxefe pro la bonega laboro kiun vi entreprenas! Mi deziras sukcesegon kaj montras mian dankemon pro doni la eblon al ni spekti filmojn kur E-subtekstoj. Mi planas kontribui per subtekstigado en kelkaj filmoj sed mankas sperto pri tiaj aferoj al mi. Tamen mi provos!
      amike

    5. KienLi

      Sperto venas de praktiko. Necesas nur komenci por vidi kiel facilas de la teknika flanko estas traduki subtekstojn.

    Enskribi komenton por “Ni ŝatas vin”