Verda Filmejo

Nia Hejmo. Intervjuo

29a de Januaro 2011

Nia Hejmo. Intervjuo


Oficiala retejo: http://www.nossolarofilme.com.br/

La anoncfilmeto:

En januaro 2011 en Brazilo estis eldonita DVD kun la filmo Nosso Lar (Nia Hejmo) de reĝisoro Wagner de Assis, bazita sur la verko de Chico Xavier, kun subtekstoj en Esperanto. Tiu sukceso estis atingita dank’ al Pedro Cavalheiro, ĉefa tradukisto, fama kaj vere interesa homo, kiun mi hodiaŭ intervjuas:

Kara Pedro, kio vi estas?

Mi estas homo 51-jaraĝa, havanta kvar gefilojn, du duonfilojn kaj du nepinojn, 5 kaj 3-jaraĝa. Ĉiuj belaj, kompreneble (ĉar por patroj kaj avoj, ili ĉiam estas belaj, ĉu ne?).

Mi naskiĝis en la urbo Santos, kie troviĝas granda ŝiphaveno, sed mi loĝas en San Paŭlo, ĉefurbo de samnoma Ŝtato (provinco) de Brazilo, jam de 25 jaroj. Mi estas Esperantisto, ne nur esperanto-parolanto, jam de 34 jaroj. Mi estas Magistro pri Arto, dezajnisto, profesoro pri arto kaj arthistorio, ekspertizisto. Vespere mi estas profesoro en universitato kaj dum la tago ŝtata registara gubernia funkciulo. Mi ofte pentras kaj skulptas. Inter aliaj miaj hobioj estas lingvistiko, kino, teatro, muziko.

Pri kio vi okupiĝas en Esperantujo?

Vi povas kompreni, mi okupiĝas pri Esperanto ne nur en “esperantujo” ĉar tiu “ujo”, laŭ mia kompreno, estas ofte tre… ni diru “ujeca”. Fermita, sen eliroj ĉirkaŭe havanta nuran eliron, malfacile atingebla en la “supro”.

Malgraŭ tio, mi laboris en Amerika Komisiono de Esperanto kaj kiam la cirkonstanco vokis min mi fariĝis Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo kaj hodiaŭ mi estas Prezidanto de Eduka Komisiono de Brazila Esperanto-Ligo, proponita de mi mem kaj kreita dum mia periodo kiel prezidanto. Ĉar instrui estas la ĉefa eliro.

Jam delonge mi instruas Esperanton. Antaŭ multaj jaroj, se mia memoro ne trompas min en 1979, mi ekinstruis infanojn, kiam mi konvinkigis tri lernejojn enkonduki Esperanton kiel nedevigatan lernobjekton: du lernejoj kun infana, fundamenta kaj meza instruado kaj unu kun meza instruado. Kiam mi havis la plej grandan kvanton da lernantoj tiutempe, mi havis entute 5.000 etajn lernantojn de Esperanto. La ĉefa celo por la etaj infanoj tiam estis disvolvigi ilian parolkapablon por lernado de lingvoj pere de Esperanto. Por la lernantoj de la mezgrada nivelo, mi celis iomete pli. Mi kreis materialojn, verkis kaj tradukis muzikojn por miaj infanoj kaj pluraj apog-didaktikajn materialojn. Unu el miaj muzikversioj, el la portugala, estis registrita sur KD de Bando Merlin, multajn jarojn poste. Temas pri la muziko “Dependas de ni”. Bedaŭrinde ili anstataŭis miajn citilojn, ĉe la fino de kelkaj substantivoj, per la finaĵo “o” kaj tio ŝanĝis la eŭfonion de mia originala verko.

Mi multe laboris por Esperanto dum miaj lastaj 34 jaroj, cetere kiel pluraj aliaj samideanoj. Mi ne havis propradire “instruiston de Esperanto”, ĉar mi ĝin lernis aŭtodidakte. Sed, mi havis bonajn apogantojn kiel mia amiko Prof-ro Francisco de Souza Almada. Ĉi-kaze valoras la penon mencii kurson faritan de mi pri “Tradukado de kaj por Esperanto”, kie la instruisto estis mia neforgesebla amiko Leopoldo Knoedt, tradukinto de pluraj verkoj kiel “La Luzidoj” de Camões, kun partopreno de Prof-ro Geraldo Mattos, alia ŝatata amiko.

Cetere, la ĉiutaga agrabla laboro por disvastigi Esperanton, ĉiam sekvis kiam eble (aŭ eĉ sen eblo) ie ajn.

Kiel vi eksciis pri la filmo Nosso Lar (Nia Hejmo)?

La filmo estis vaste anoncata en Brazilo, antaŭ ĝia debuto. Tiu filmo estis scivole atendata, ĉar la temo ĝia estas spiritisma. En Brazilo Spiritismo estas forte disvastigata kaj la filmo baziĝas sur gravega spiritisma libro.

Kial vi decidis subtekstigi ĝin?

Bone, ne temis pri decido mia, sed pri ebleco. Mi vidis realan eblecon fari la laboron pro kelkaj faktoroj. La ĉefa faktoro estis mia plej juna filo, Olavo, 20-jaraĝa nun, kiu estas aktoro. Olavo laboris kiel ĉefrolulo en la unua filmo de Disney en Brazilo. Temis pri la brazila versio de la usona filmo “High School Musical”. La projekto ne estis, laŭ artaj vidpunktoj, ni diru, tiel alloga, sed Olavo jam estis partopreninta 17 teatraĵojn kiam aperis la konkurso por selekti la aktoraron por la filmo kaj por li estis ŝanco sekvi antaŭen. Bone, li partoprenis la selektigan procedon, venkis kaj rolis. Tiam li fariĝis amiko de la posedantinoj de la filmentrepreno (estis du),  kontraktita de Disney por fari la filmon. Post la tuta filmado, unu el la du kunfirmaninoj, nomata S-ino Iafa, foriris el la socio kaj fondis sian propran filmentreprenon. La unua filmo de tiu nova entrepreno estis ĝuste la filmo “Nia Hejmo”. Olavo, kiu ankaŭ parolas Esperanton, petis al Iafa inkludi Esperanton inter la subtekstaj lingvoj por la DVD de la filmo kaj ŝi simpatie akceptis lian peton. Krom tio, la brazila esperantistaro amase skribis al la produktistoj por peti Esperanton. Kelkaj esperantistoj el aliaj landoj ankaŭ subskribis tiun peton. Tiu fakto sendube gravis. Ĉar Olavo kompreneble parolis pri sia patro, en la ĝusta tempo funkciulo de S-ino Iafa kontaktis min por traduki la filmotekston.

Ĉu filmo-produktantoj facile kaj rapide decidis kunlabori kaj preni Eo-subtekstojn por la oficiala DVD?

Jes. Mi helpis mian filon argumenti ĉe ili. Unu el la argumentoj estis ke “Nia Hejmo” havas temon spiritisman kaj en Brazilo Spiritismo ĉeestas forte en la socio kaj oficiale apogas Esperanton. Antaŭ kelkaj jaroj, Internacia Konsilantaro de Spiritismo decidis adopti Esperanton kiel unu el la laborlingvoj por siaj Internaciaj kongresoj. Bedaŭrinde tiu “decido” ne estis akompanata de projektoj por instrui Esperanton al la spiritistoj. Sed, sufiĉis por nia klopodo.  Olavo argumentis ke tutcerte, por la spiritistoj, “Nia Hejmo” kun subtitoloj en Esperanto fariĝos apog-didaktika materialo por la instruado de Esperanto. Tio signifus alian motivon por ke la spiritistoj aĉetu la filmon. Olavo sendis al Iafa retmesaĝon kun la peto kaj la argumentoj (ne nur tiu argumento) kaj Iafa tuj respondis al Olavo “Jes, kompreneble karulo mia! Ni havos subtekstojn en Esperanto!”.

Jen la retadreso de fan-klubo de Olavo: http://www.fcolavocavalheiro.blogspot.com.

Kiel aspektis la kunlaboro? Kiun sinsekvon de paŝoj vi faris por efektivigi la projekton? Ĉu iu helpis al vi?

Kiam la produktistoj kontaktis min ili donis al mi nur unu semajnon por traduki la tekston. Terure, ĉu ne? Mi ne estis en feriperiodo, sed akceptis la taskon. La tasko estis ne forĵetebla. Do, pro la tempomanko, mi petis al tri amikoj revizii mian tradukon. Mi sendis al ili parton post parton de la teksto dum la traduklaboro. Kelkfoje mi akceptis iliajn observojn kelkfoje mi petis klarigojn de ili, kelkfoje ili konvinkigis min kaj kelkfoje mi konvinkigis ilin. Estis instensa kaj vere profita laboro. Miaj reviziantoj estis la karaj geamikoj Adonis Saliba, Aneta Ubik kaj Luiz Rusilo. Vere kompetentaj esperantistoj.

Kiam aperis DVD-disko kun la subtekstoj?

Aperas ĉi monate, januare 2011. Oni lanĉos la filmon en DVD kaj Blu-radia Disko.

Ĉu vi estas kontenta pri la rezulto?

Jes. Vere. Mi alfrontis defiojn dum la laboro kaj tiuj defioj instigis kaj ĝojigis min. Ekzemple, mi decidis adopti neologismon por traduki la vorton “Umbral”, samsenca en la hispana kaj en la portugala, sed enhavanta alian plian signifon por Spiritismo. Temas pri specifa loko en la spirita mondo. Do, la vortoj “sojlo” kaj “ombrejo” (pro la latina deveno de “umbral”, “umbra”= ombro), ne enkaŝis la tutan signifon de la spirita loko nomata “Umbral”, laŭ Spiritismo. Pro tio, mi adoptis la neologismon “Umbralo”. Mi detale klarigis tiun elekton kaj la klarigtekston troviĝas en la retpaĝaro de EADS – Esperantista  Alianco por Disvastigado de Spiritistismo, titolita “O Umbral do Tradutor” (La Umbralo de la Tradukisto). Bedaŭrinde la teksto troveblas nur en la portugala. Mi tradukos ĝin al Esperanto kiel eble tuj.

Ĉu la agado en tiu direkto estos daŭrigota, ĉu vi planas esperantigi la  samtemajn filmojn?

Ne nur la samtemajn. La filmoproduktistoj postulis de mi oficialan fakturon, ĉar ili monpagis min por fari la laboron. Mi ne havis fakturon, ĉar mi ne havas entreprenon kaj ili proponis al mi fari la laboron pere de la tradukentrepreno, kiu tradukis la filmon al la angla, al la germana kaj al la hispana. Tiel mi kontaktis ilin kaj (neeviteble) parolis pri Esperanto. Ili vere ŝatis “la novaĵon” kaj pro sugesto de la propra filmproduktistoj ili metis mian nomon en la liston de tradukistoj kaj promesis al mi proponi ĉiam al iliaj klientoj subtekstojn ankaŭ en Esperanto. Unue ili pensis proponi esperantajn subtekstojn nur por samtemaj filmoj, sed mi klarigis al ili, ke Spiritismo estas malpli internacia ol Esperanto kaj estus pli interese proponi ĉiam subtitolojn en Esperanto por ajntemaj filmoj. Ili konsentis. Se tiu ideo efektiviĝos ni komencos malfermi laborkampon por esperantistoj.

Por fini mi laŭdas la strebojn de la esperantistaro, arigita de Verda Filmejo por traduki filmojn. Estas gravega laboro. Mi montris vian retejon (de Verda Filmejo) al la filmoproduktistoj kaj al tradukentrepreno menciita de mi por montri al ili ke la esperantistaro interesiĝas pri filmoj kun subtitoloj en Esperanto. Do, tiu venko, nome, havi subtitolojn en Esperanto originale eldonita de Fox Films, kiu eldonis la DVD-on kaj BD (Blu-radia Disko), de la Filmo “Nia Hejmo”, estas venko ne mia, sed de nia tuta esperanta komunumo, de tiuj kiuj skribis por peti subtitolojn en Esperanto, de Verda Filmejo, de ni ĉiuj, kiuj luktas por pli bona mondo kaj kontribuas per ŝtono aŭ eĉ per ŝtoneto por la konstruado de tiu frateca ponto inter la homaro.

Intervjuis Aleksander Osincev


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (5 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. KienLi

      Por mi estis agrabla plezuro konatiĝi kun Pedro. Se inter ni estus pli da tiaj homoj, kiel Pedro Cavalheiro kaj liaj helpantoj, inter kiuj estas Emilio Cid kaj multaj aliaj, ni povus ne maltrankviliĝi pri evoluo de E-kinarto.

    2. Marek Blahuš

      Gratulon pro la intervjuo, tre interesa legaĵo!

    3. dormomuso

      Dankon. Ghis.

    4. Roger Gotardi

      Gratulon al Pedro Cavalheiro pro la mirinda laboro kaj al Aleksander Osincev pro la leginda kaj tre informdona intervjuo!

    5. Tre interesa! Mi tre volas vidi ĝin! La filmprezento estas tre alloga!

    6. Gratulegon, Pedro. Tiu grava atingo ebligos novajn traduklaborojn kaj aperigon de novaj tradukistoj.

    7. Celso Tinta

      Kia bela intervjuo! Mi gratulas al la traduklaboristo (Pedro) kaj al la intervujisto (Aleksander);

    8. luiz alberto de o. coelho

      mirinde. ag-entuziasmige.

    9. Brutale! Oficiala aperigo, vaste prezentata, oficiala tradukisto,… Mi miras kaj ĝojas samtempe!

    10. Vi povas elŝuti la libron Nia Hejmo ĉe:

      http://esperanto-spiritismo.org/

    11. Said Pontes de Albuquerque

      Bela laboro inter la multaj el la poresperantaj realigoj de Pedro Cavalheiro. Inteligenta elekto por la disvastigo de la internacia lingvo. Gratulon!

    12. GONZALO BERMUDEZ

      Dankon, Aleksander, kaj dankegon, Pedro!
      Nekredeble, la laboro de la spiritoj preteriras la sojlon de la real-ebleco: Nur la fakto, ke la filmo aperis en grandioza profesia formato, estis ja mirinda okazintaĵo por mi. Sed ekkoni hodiaŭ, ke Esperanta subteksto aperos samnivele kun la jam gravaj naciaj lingvoj, estas eksterordinara evento.
      Ni en Usono atendas kun emocio la kinejan oferton de la filmo, por vidi ĝin, pripropagandi ĝin, kaj amase ĉeesti ĝin en la kinejoj. Mi dezirplene atendas la aperon de la DVD-disko en Usono por aĉeti ĝin, kaj propagandi pri Esperanto kaj Espiritismo en mia regiono.
      Belega laboro tiu via, Pedro, kaj, tiu de via ĉarma filo. Dank’ al Dio pro vi, kaj ankaŭ pro la laboro de Aleksander.

    13. Saluton. De kie, oni povus aĉeti la filmon “Nosso Lar” sur DVD kun la E-subtekstoj?

    14. KienLi

      Kara, ankoraŭ ne rapidu aĉeti ĝin. Ĝi estas fuŝita. Baldaŭ mi rakontos en tiu ĉi retejo la historion pri tio.

      Aleksander Osincev

    Enskribi komenton por “Nia Hejmo. Intervjuo”