Verda Filmejo

Paŭzo

16a de Decembro 2010

Paŭzo


En tiu sankta por ĉiu esperantisto tago (la 15-an de decembro) mi ŝatus deklari longdaŭran paŭzon de mia aktivado ĉe Verda Filmejo.

La paŭzo estas kaŭzita de kelkaj kialoj:

1. Mi enuas en la nuna interfaco, en nuna strukturo de VF. Ĝi ne inspirigas min kaj ne permesas evolui al la blogo.

2. Mi aktive okupiĝas pri alia filma projekto, kiu nomiĝas “Filmoj sen limoj“, kiu temas pri dublado kaj voĉtraduko.

3. Dum kelkaj semajnoj mi ne povas trovi redaktantojn kaj redaktantojn. Tio malrapidigas kaj preskaŭ haltigas la aperon de novaj filmoj.

Estonteco

La blogo, kiel la plej granda kolekto de subtekstoj en Esperanto, daŭre vivas, ĉiuj ĝiaj eroj funkcias kaj funkcios. La retgastigo estas pripagita ĝis la majo 2011.  La duono de la ligiloj al Rapidshare estas refreŝigitaj, la duono atendas refreŝigon. Ĉiuj torentoj funkcias kaj la helpservilo de Verda Filmejo funkcias dum 24 horoj kaj 7 tagoj semajne.

1. Mi koncentriĝos pri verkado de manlibro de subtekstofarado kaj envicigos ĉiujn subtekstojn, kiujn mi lastatempe ricevis de niaj mirindaj tradukantoj. Dankon al ili pro la traduko.

2. La filmoj aperos tre malrapide, sed ili aperos. Pro tio mi ŝatus peti pardonon de tradukantoj, kiuj esperis ekvidi siajn tradukojn tre rapide ĉe VF.

3. Mi esploros la eblon refari la interfacon kaj la funkciaron de VF por fari ĝin pli interaga. La nuna procezo, kiu starigas min en la centron de filmoaperoj estas malefika.

Kiel vi povas helpi?

1. Se vi estas reta programisto kaj/aŭ reta aspektigisto, mi volonte uzos vian helpon pri starigo de la nova sistemo.

La ebla interfaco estas skizita de mi ĉi tie: gomockingbird. La laboro estas volontula, mi ne havas buĝeton. La teknikaĵoj mi pripagas per propra mono.

2. Se vi estas redaktantoprovleganto, mi volonte uzos vian helpon pri redaktado aŭ provlegado de subtekstoj.

Dume bezonatas redaktantoj, kiuj posedas la hispanan, la anglan, la svedan, la italan, la rusan.

3. Se vi estas uzanto de Verda Filmejo kaj ŝatus kaj povus helpi al nia projekto finance, vi estas bonvena.

Faru donacon al UEA-konto: aosn-o Pagmanieroj Eblas donaci eĉ ne estante membro de UEA, uzante kreditkartojn, UEA-konton, PayPal-konton, landajn perantojn. Bv. klare indiki al kiu UEA-konto vi sendas kaj la titolon “donaco al Verda Filmejo”. La restarigo de Verda Filmejo postulos monon. Eĉ etaj sumoj estas bonvenaj.

Ĝis la reaktivigo!

Kreante la mondon ĉirkaŭe,

Aleksander Osincev


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (Estu la unua por pritaksi!)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. KienLi

      Dankon pro la unua donaco el Portugalio. Ĝi estas grava en la nuna situacio.

    2. Tony Sar

      Ankaŭ mi volas helpi per mondonaco. Komence de januaro mi kunlaboros mone pere de mia konto ĉe UEA.
      Ĉu oni ne povus agi same kiel en la projekto CONLANG. Oni povus fiksi difinitan kvanton da mono kaj kiam ĝi estos atingita, la partoprenintoj rajtus ricevi la filmon en DVD-sistemo. Kompreneble, tio estas nur sugesto, eble neebla!
      Mi uzas la okazon por deziri al KIENLI feliĉajn festotagojn!!

    Enskribi komenton por “Paŭzo”