Planlingvo
| Origina titolo: | Conlang |
| Lando: | Usono |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 2009 |
| Ĝenro: | Mallonga, komedio |
| Reĝisoro: | Marta Masferrer |
| Geaktoroj: | Nick Gaswirth, Chloe Wepper, Alex Demers, Anthony C.E. Nelson, Corwin Tuggles, Carl Ka-Ho Li, Justin Roth, Michael Gioia, Emma Olson |
| Daŭro: | 00:15 h:min |
| Oficiala paĝaro: | http://www.conlangthemovie.com |
Priskribo:
CONLANG estas mallongigo de la termino “constructed language” (konstruita lingvo, planlingvo). La 15-minuta filmeto prezentas al ni la unikan mondon de lingvo-konstruado. Ĝi rakontas pri ekstremaj lingvistoj kaj lingvo de amo.
26-jara Carl estas entuziasma lingvo-konstruisto, kiu ne havas problemojn krei novan lingvon, sed kiu spertas problemojn trovi ĝustajn vortojn por espliki siajn sentojn al Libby, kiun li kaŝe amas. Unu tagon Carl havas ŝancon fariĝi prezidanto de la Societo de Planlingvoj, kies membroj havas pasion pri planlingvoj. Sed ĉu en batalo kontraŭ misinformitaj esperantistoj li povos espliki siajn sentojn al junulino, kiun li adoras?
La filmeton eblas spekti rete en speciala tempo: (bildo klakebla)
Do, laŭ miaj kalkuloj la montrado de filmeto okazos la 16-an, 17-an kaj 18-an de aprilo je la 21:00 UTC
La subtekstojn tradukis Chuck Smith.
Provlegis Slavik Ivanov.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(2 voĉoj, averaĝe: 4,50 el 5)



2