Verda Filmejo

Planlingvo: la filmo. DVD-prezento.

20a de Marto 2011

Planlingvo: la filmo. DVD-prezento.


Hodiaŭ mi ŝatus prezenti rezulton de nia informa kampanjo por monkolektado “Conlang: the movie”.

En aprilo 2010 venis novaĵo, ke aperis mallonga ludfilmeto pri planlingvoj kaj amo, kie Esperanto rolas ne la lastan rolon. Unu el roluloj estas agresiva esperantisto.  En oktobro la kreantoj okazigis monkolektan kampanjon por kolekti monon kaj pagi sindikatojn kaj por la muziko. Multaj esperantistoj reeĥis dank’ al tio, ke ni organizis informan kampanjon. Ĉio ne eblis sen iniciato de Chuck Smith, kiu tradukis subtekstojn en Esperanto por tiu ĉi filmeto. La filmeto jam estis kelkfoje prezentita en Esperantujo: dum Esperanto-Kongreso en Usono, dum Malferma Tago en UEA kaj en Berlina Esperanto-domo. Mi esperas, ke ni povus prezenti la filmeton dum preparata Kinofestivalo.

Nun mi ŝatus rakonti iom pri la DVD-o, kiu iĝis rezulto kaj danko de organizantoj al tiuj, kiuj subtenis la projekton.

Post senpacienca atendado mi finfine ricevis filman afiŝon kaj DVD-on.Conlang: The Movie -- Poster

Kiel aspektas filma afiŝo vi povas vidi en la foto de Steven Brewer. La fimafiŝo estas subskribita de reĝisorino Marta Masferrer.

La DVD enhavas sekvajn erojn:

  • la mallongan 15-minutan filmon “Conlang: the movie”
  • la saman filmon kun subtekstoj en Esperanto
  • intervjuon kun reĝisorino Marta Masferrer kaj scenaristo kaj produktanto Baldvin Kari
  • intervjuon kun kreanto de planlingvo USCANIV Kari Emil Helgason
  • provfilmetan scenon de “Conlang” en paralela universo (filmado en alta lernejo)
  • filmeton kun komenta sontrako far 3 ĉefaj geaktoroj
  • fotojn de malantaŭ filmado

(Bildoj klakeblaj)

Tiel aspektas la ĉefa menuo:

vlcsnap-2011-03-19-21h28m34s158

Konatiĝu, tiu estas kreanto de planlingvo USKANIV Kari Emil Helgason:

vlcsnap-2011-03-19-21h33m55s155

Jen dankvortoj al Chuck Smith kaj mi en posttitoloj:

vlcsnap-2011-03-19-21h58m25s203

Kaj dankvortoj al organizoj, kiuj subtenis la filmeton ankaŭ en posttitoloj:

vlcsnap-2011-03-19-21h58m34s57

Kaj sur kovrilo de DVD estas menciindaj pli multe da E-organizoj:

planlingv-dvd2

Menciindas kelkaj teknikaj fuŝoj:

La subtekstoj ne estas centritaj

eraro3

Kelkaj subtekstoj enhavas streketon komence, kiam ne temas pri indiko de diversaj roluloj en unu ekrano. Tio estas kutima eraro de komencantaj subtekstofarantoj.

vlcsnap-2011-03-19-21h54m32s190

Pli grava estas eraro la sekva. Kiam oni produktis DVD-on, ili ne pripensis, ke en la mondo ekzistas ne nur larĝaj ekranoj (wide screen), sed ankaŭ kutimaj kun proporcio 4:3 (kiel ekzemple la mia). Do, kiam oni enmetas subtekstojn, oni kutime konsideras tion kaj la profesiaj programoj montras zonojn sendaĝeraj por enmeti subtekstojn. La solvo estas disdividi subtekstojn en du liniojn.

eraro1 eraro2

Krom tio, la fina kanto, kiu laŭ mia informo estis speciale verkita kaj plenumita por tiu ĉi DVD-o, ne funkcias (estas silento) en versio de filmeto kun subtekstoj en Esperanto, kiam mi ludigas la DVD-on per mia DVD-ludilo. Kiam mi ludigas la version de filmeto kun E-subtekstoj per komputilo, ĝi funkcias. Interese, ĉu estas fuŝo de DVD aŭ de mia DVD-ludilo?

Resumo

Entute estas bona filmeto, kun tre ĉarma historio. Mi persone sentas, ke la filmeto estas farita de komecantaj filmofarantoj, sed ili havas bonan estonton. La traduko en Esperanton far Chuck Smith estas vere lerta.

Se vi ŝatus spekti la filmeton, venu al TAKE en San-Paŭlo, Brazilo.  Aŭ  aĉetu DVD-on ĉe oficiala retejo de filmeto: http://conlangthemovie.com kontaŭ 20 dolaroj po DVD-o aŭ 30 dolaroj por DVD-o kaj filma afiŝo. Tie vi ankoraŭfoje vidos E-organizojn, kiuj subtenis la projekton informe.

Krom tio, la DVD “Conlang: the movie” aperis en Libroservo de UEA: http://katalogo.uea.org/?inf=8579.


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Planlingvo
  • Hundo Barboso kaj neordinara kroso/Vodkofarantoj
  • Senmova
  • Popularmuziko de Vittula
  • Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo
  • Komentoj:

    1. La fuŝo pri kiu ne aperas lasta kanto kiam ŝaltas E-subtekstoj temas pri “infana” fuŝo (kiel la aliaj por subtekstoj) ĉe la kreado de la DVD.

    2. KienLi

      Ne ekzistas infanaj kaj neinfanaj fuŝoj, ekzistas fuŝoj pro malprofesieco kaj manko de sperto.

    3. Ĝuste tiujn mi nomas “infanajn” =P

    4. KienLi

      Pardonu, okazis miskompreno. Kiam en la rusa oni nomas ion “infana”, tiam oni opinias tion malgranda, negrava, neatentinda, neserioza, forgesinda. ;)

    5. Eble en Brazilo ĝi havas la saman sencon, sed mi tro lacas kaj dormemas. Do eble mi faris “infanan” konfuzon. =)

    6. brilanto

      Ĉu UEA renomu sian retejon nun al esperanto.net kaj ricevos procentaĵojn.. ? :)

    Enskribi komenton por “Planlingvo: la filmo. DVD-prezento.”