Verda Filmejo

Planlingvo: la filmo

12a de Novembro 2010

Planlingvo: la filmo


Priskribo

Mi jam skribis en la blogafiŝo Planlingvo pri tre interesa projekto de studentoj de Kolumbia universitato, kiuj faris  mallongan filmeton, 15-minutan, pri la konstruitaj lingvoj, precize pri la lingvokonstruistoj kaj amo.

26-jara Carl estas entuziasma lingvo-konstruisto, kiu ne havas problemojn krei novan lingvon, sed kiu spertas problemojn trovi ĝustajn vortojn por espliki siajn sentojn al Libby, kiun li kaŝe amas. Unu tagon Carl havas ŝancon fariĝi prezidanto de la Societo de Planlingvoj, kies membroj havas pasion pri planlingvoj. Sed ĉu en batalo kontraŭ misinformitaj esperantistoj li povos espliki siajn sentojn al junulino, kiun li adoras?

La historio de la filmo evoluas kaj jam eblas vidi en la oficiala retejo, ke la montrado de la filmeto okazis dum la nacia kongreso de usonaj esperantistoj.

Tre konata esperantisto, fondinto de la Esperanta vikipedio, aktivisto, usonano, loĝanta en Berlino, Chuck Smith, kiun oni nomis Lingva Ambasadoro, tradukis subtekstojn en Esperanton kaj ili aperos en la oficiala eldono de DVD-disko.

Nun oni planas eldoni limigitan kvanton de DVD-diskoj. Por tiuj celoj oni starigis monkolektadon ĉe KICKSTARTER:

http://www.kickstarter.com/projects/462792628/conlang-special-limited-edition-dvd

Kiam oni atingos la sumon je $ 2800, la projekto estos deklarita sukcesa kaj la DVD-diskoj estos presitaj kaj dissenditaj.

Ne tragapu la bonegan ŝancon ricevi oficialan DVD-diskon kun Eo-subtekstoj el limigita eldono kun subskriboj de filmo-farantoj kaj aldonaj materialoj.

Kiel vi povas subteni kaj akiri DVD-filmon:

Pli detale pri monkolektado:

  1. Vi elektas kategorion kaj sumon de subteno.
  2. Per Amazon.com via banka karto estos rajtigita per ĝiro de unu dolaro, kiu poste estos redonita.
  3. Kiam la sumo de monkolektado atingos $2800, ĝi estos deklarita sukcesa kaj la elektita sumo de subteno (kiu inkluzivas DVD-diskon kaj sendokostojn) estos transpagita de via banka karto per amazon.com al konto de filmokreantoj.
  4. La disko estos sendita al vi.
  5. En la kazo, se la monkolektado malsukcesos, nenio okazos al via banka karto.

Kometoj:

Amazon.com akceptas American Express, Diners Club, Discover, JCB, MasterCard, Eurocard, Visa, Visa Check Cards, pagoj de via banka konto, Amazon.com gift cards, Amazon.com Gift Card claim codes kaj the Amazon Store Card.

Estas unika ŝanco subteni  bonan modernan projekton! Atenton:  la monkolektado daŭros ankoraŭ 29 tagojn! Rapidu!

Se vi ŝatus helpi al tiu ĉi projekto, bonvolu dissendi la informojn aŭ publikigu novaĵeton en via blogo.

Antaŭfilmeto

Filmeto:



Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (4 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. KienLi

      Mi jam subtenis la projekton. Ĉu vi?

      Estas granda atingo kaj bona kunlaboro!

    2. Tony Sar

      Dankon pro la informo, kara Kienli. Mi ankaŭ subtenas tian interesan projekton same kiel tiun de SAT. Verda Filmejo bone progresas kaj mi estas tre kontenta pro la du lastaj filmoj: unu hispana kaj la alia itala.Saluton al KIENLI kaj al KIRIL ŜVEDOV!

    3. KienLi

      Per la alvoko certe mi ne celas blindan propagandon aŭ senpripensitan aĉetumadon de ĉio, kio havas rilaton kun Esperanto, baziĝantan sur manko de originalaj produktoj. Sed mi celas ĝuste subtenon de la projekto, kiu ne estas komerca, malgraŭ ke ĝi ne estas esperantista projekto, sed kiu estas kreema kaj bonfarita. Certe ne mankas al la filmo ioma amatoreco, sed ĝi vere aspektas tre profesie.

      Dume Kirill estas preparata filmojn en la rusa, al Verda Filmejo aliĝas kunlaborantoj, kiuj ŝatas dividi plezuron pro spektado de siaj naciaj filmoj kun la tutmonda esperantistaro. Mi esperas, ke tio daŭros.

    4. Shajnas al mi ke la filmo volas reklami alian planlingvon – krom Esperanto – kiel la internacia lingvo.

      Interesa filmo sed ne, mi petas, donaci monon al lingvoj kiel Occidental, Klingon, Avatar, Ido, kaj al aliaj kiuj ankau ne vivas kiel Esperanto.

      Necesas batali kontrau la la lingva imperiismo de la angla lingo – bonvole ne ankau ludi. Ne donacu al Klingon ktp !!!

    5. KienLi

      Laŭ mi la filmo reklamas neniun lingvon. En ĝi estas pli multe pri Esperanto ol pri ĉiu alia lingvo. Krom tio, kio estas nekutima, Esperanto estas montrita kiel agresa lingvo per agresa konduto de unu el ĉefroluloj.

    6. Jorge Tarducci

      Sinjoro C. Smith: Mi gratulas vin por la laborfilmadon. Zamenhofe !

    7. Tony Sar

      Mi jam sendis mian apogon por tiu interesa projekto. Mi kuntribuis per 20€, kaj laŭ la koncernaj informoj mi rajtas ricevi la DVD-on kun la esperantaj subtekstoj (kaj kun la sendkostoj inkluzivitaj). Ĉio kio rilatas la planlingvojn, la mondan lingvoproblemon kaj rekte aŭ nerekte Esperanton, miaopinie estas interesa por kiu ajn esperantisto. Do ĉiuj havas ankoraŭ sufiĉan tempon por sendi apogon kaj kontribuojn ne nur por ĉi tiu projekto sed ankaŭ por tiu de SAT. Eble nia movado bezonas grandan kinan produktaĵon (spekteblan en komercaj kinejoj de la tuta mondo) de internacie grava filmo pri Zamenhof (kaj lia familio), esperanto,la dua mondmilito, nia movado,kaj cetere… Mi pensas pri Andrzej Wajda kiel ĝia reĝisoro, pri Roman Dobrzynski kiel direktoro kaj kunordiganto de la projekto, en kiu ĝuos gravan rolon Verda Filmejo kiel propaganda aganto, diskoniganto,k.t.p. UEA devus esti la ĉefa gvidanto kaj kontrolanto de la tuta afero. Venus monajn apogojn de ĉiuspecaj institucioj polaj kaj internaciaj, ONU, UNESCO, Eŭropa Unio, monda esperantistaro, landaj asocioj kaj ceteraj…Tio eble estas nur sonĝa propono de iluziulo, sed….ni vidos…

    8. Dankon, Tony, pro via apogo kaj subteno. Ankaŭ mi subtenis la projekton kiel eksterlandano por Usono kaj vere esperas ricevi la diskon ĉirkaŭ Novjaro. (Oni planas dissendi diskojn la 15-an de decembro.)

      Ankaŭ mi opinias, ke indas ricevi E-kinarton, ĉar ĝi ne nur estas subtenindas, sed subtenenda. Pro maloftaj aperoj de E-filmoj ili iĝas nur pli valoraj de vidpunkto de rehavigo de investita mono.

      Ankaŭ projekto de SAT estas subteninda, malgraŭ ke ĝi estas pli komerca ol “Planlingvo: la filmo”.

      Pri grandaj kinoprezentoj: bedaŭrinde tio ne eblas en nunaj financaj kondiĉoj. En semajnofino mi verkis artikolon, ke prezentas miajn pensojn pri tio.

      Sed la ideo pri ludfilmo pri Zamenhof de nivelo de Andrzej Wajda pri vivo de Zamenhof estas vere interesa. Per mia forta imagopovo mi povas tion tre bele imagi. Eble al tio indas strebi…

    9. Dezirante subteni eldonadon de la DVD kun la filmeto, mi ekis promeson en la Promesbanko : http://www.pledgebank.com/Conlang
      Kiam 20 homoj estos subskribintaj, ke ankau ili monhelpos je 20 $, mi faros tion !
      Tiuj, kiuj ankorau ne sendis sian monkontribuon, bv. subskribu !

    10. KienLi

      Dankon, Aleks pro via subteno.

    11. Marek Blahuš

      Saluton, hodiaŭ mi konatiĝis kun tiu filmo kaj la monkolekto ĉirkaŭ ĝi. Aspektas interese, kvankam mi ne komprenas, kial ili bezonas kolekti monon kaj eldoni diskojn, se oni ja povus simple liberigi la filmon rete? Mi dubas ke per la monkolekto ili intencas ion ajn gajni (ĉar ja evidente tiu sumo estas modesta kaj nur kovros la diskojn mem). En sia paĝo, ili nur malklare kaj mallonge skribas pri tio, ke necesas mono por “aĉeti plenajn distribuajn rajtojn, kio ege tro multe kostas, ĉar necesas pagi sindikatajn rajtojn kaj muzik-kotizojn” ktp. Mi ne komprenas: Kial ili bezonas pagi al iu por distribui filmon kiun ili mem kreis? Ĉu estas devige en Usono esti membro de iu tiu aĉa “kopirajtprotekta” nacia asocio kaj pagi al ĝi, nur por ke oni rajtu senpage distribui rete sian propran filmon? Kaj se ankaŭ la muziko en ĝi estas nur ilia, kial necesas pagi muzikajn kotizojn se ili volas distribui ĝin libere? Mi ja jam aŭdis, ke eĉ tiaj absurdaj situacioj okazas, bedaŭrinde… Se vi scias iom pli kaj povas doni klarigon, mi estos dankema. Marek

    12. KienLi

      Chuck Smith tre dense kunlaboras kun la kreantoj de la filmo. Eble li rakontos al ni. ;)

    13. Roberto Sartor

      Ĉu eblas aliĝi al la projekto kaj pagi pere de UEA-konto?
      Mi ŝatus havi DVD..

    14. KienLi

      Bedaurinde, ne. Tiu projekto ne havas rilaton al UEA. Elektu unu el variantoj mendi pere de Amazon.com, pageblecoj estas listigitaj. Au trovu iun, kiu mendos por vi.

    15. Roberto, certe vi povos fari tion pere de iu peranto, sendante monon al ŝlia UEA-konto. Ne forgesu subskribi la promeson http://www.pledgebank.com/Conlang

      ekz. mi, se vi ĝiros al mia UEA-konto :)

    16. KienLi

      Chuck Smith respondis al demando de Marek:

      La filmo estis financita de la reĝisoro kaj per donacoj de amikoj kaj familio. Tamen, ĉar la buĝeto tre malgrandis, ni ne povis akiri ĉiujn distribuajn rajtojn al la muziko kaj ne povis montri la filmon ek…ster filmfestivaloj. Aldone, la sindikataj aktoroj laboris sub speciala interkonsento kiu permesas al ni montri la filmon nur ĉe filmfestivaloj. Mi devus pagi iliajn pli altajn salajrojn antaŭ ol distribui la filmon. Aldone, ni devus dungi grafikiston por fari la afiŝon kaj DVD-kovrilon kaj tiam pagi ĉiujn necesaĵojn por fakte krei la DVD-n. Kostoj vere akumuliĝas!

    17. Mi ege ŝatas la projekton kaj volonte donacus, sed mi ne havas kreditkarton… Ĉu ankoraŭ eblas pagi alimaniere?

    18. KienLi

      Temas ne nur pri kreditkartoj, temas pri karto de VISA, MasterCard (ili ne nepre estas kreditaj).

      Krom tio:

      Amazon.com akceptas American Express, Diners Club, Discover, JCB, MasterCard, Eurocard, Visa, Visa Check Cards, pagoj de via banka konto, Amazon.com gift cards, Amazon.com Gift Card claim codes kaj the Amazon Store Card.

      Aŭ vi povas trovi iun, kiu pagos pro vi ;)

    19. Mi provis pagi ĉe kickstarter/amazon, sed ŝajnas ke nur eblas pagi ĉe amazon.com kaj tie oni bezonas kreditkarton … almenaŭ mi ne vidas opcion pagi de mia banka konto.

    20. KienLi

      De sia konto, mi kontrolis, povas pagi nur usonanoj.

      Vi pravas, eblas pagi nur per Amazon.com per kartoj VISA, MasterCard k.a.

    21. Tony Sar

      GRATULON AL NI ĈIUJ! La projekto definitive venkis kaj la DVD eldoniĝos. Oni jam atigis pli ol 2.800 $, (nun estas 2830) Certe baldaŭ ni ĉiuj ĝuos ĉi tiun kulturan produktaĵon. Certe ĝi ne estas pure esperanta filmo, sed rilatas al ĝi kaj krome ĝi estas subtekstigita en nia internacia idiomo. Al vera esperantisto ne devas esti indiferenta kiu ajn produktaĵo rilatanta al nia afero. Mi tre ŝatas subtitolitajn filmoj en esperanto!

    22. KienLi

      Dankon al vi pro via subteno!

    23. saluton al ĉiuj,
      nun ke la kolekto jam sukcesis, ĉu tamen ankorau eblas mondonaci al ĝi, au ĉu estas haltigita la monkolekto ?
      Mi volis mondonaci, sed vidas, ke jam ne plu necesas.
      Antaudanke,

    24. saluton al ciuj.Mi estas tre kontenta kun via projekto.Ke Dio beu gxin.Mi estas el Senegalio sed mi logxas en Dakario la cxefurbo.

    25. KienLi

      @ Aleks Kadar

      Eblas donaci ankorau dum 7 tagoj. Nun vi kvazau ne subtenas, sed jam achetas DVD-diskon, char ni jam certas, ke la kampanjo sukcesis.

      Se vi daure volas subteni filmajn projekton, atendu, baldau venos neceso pri tio ;) Mi promesas.

    26. KienLi

      @ Antonie

      mi ghojas bonvenigi vin en nia Verda Filmejo. Dankon pro via bondeziro. Ni penos daurigi la projektojn en kinarto en Esperanto. Kaj mi esperas, ke vi sekvos nian agadon kaj eble partoprenos. ;)

    27. Aleks K.

      Saluton, KienLi,

      Dankon pro via respondo.
      Pri via promeso: bedaurinde mi subtenemas nur filmajn projektojn, kiuj mistraktas Esperanton, kiuj malbeligas la bildojn de esperantistoj.
      ;)
      Cxu via estos tia ?

    Enskribi komenton por “Planlingvo: la filmo”