Pliaj sekretoj
Ĝuste kiam la Verda Filmejo kvazaŭ ekdormas, la afiŝoj aperas malpli akurate ol kutime, ĝuste tiam vi povas komenci antaŭĝui. Antaŭĝui aperon de io tre interesa. Nenio pli interesa ol novaj, freŝaj ĵus esperantigitaj filmoj povas aperi ĉi tie. Kaj certe ili aperos. Sed aperos ne pli frue ol ili maturiĝos. Kvazaŭ kreskanta pomo ili prenas utilajn elementojn el la ĉirkaŭa medio, ili ĝuas atendon de prizorgantoj por fine, dum rikolta sezono prezenti sin por la homoj aromplenaj kaj belaj.
Samtiel la teamo de Verda Filmejo, homoj, kies pasio estas filmarto, kaj ĝia prizorganto preparas filmojn ĝis ili maturiĝos, do atindos la koncernan kvaliton.
Samtempe nun estas tradukataj, redaktataj kaj prilaborataj kvin novaj filmoj en kvar lingvoj.
Laŭ nova kvalita koncepto de Verda Filmejo ni penos plialtigi la kvaliton de tradukoj per aldona redaktado, korektado kaj provlegado. Ĝuste la kunordigado de ĉiuj fazoj de preparado foje delogos min de la akurata afiŝado de filmoj kaj novaĵoj.
Iom post iom aperas helpantoj, kiu deklaras sin pretaj por diversaj farindaĵoj. Sed ni daŭre bezonas interesitajn:
- tradukantojn
- redaktantojn
- provlegantojn kaj korektantojn
- aspektigistojn (por, ekzemple, kompili DVD-kovrilojn aŭ logon de la Verda Filmejo
) - dublistojn
Vi apartenos al la teamo de filmoŝatantoj, agemaj kaj kreemaj homoj, kiuj strebas komunan ideon de senlima filmarto.
Funkcioj de:
Tradukanto
(ĉi tie mi evitas la vorton “tradukisto”, kiu enhavas la sencon “profesiulo”)
La kvanto de tradukantoj por unu filmo povas esti de unu ĝis miliono (dank’ al komuna tradukejo “La Ponto”). Oni tradukas la subtekstojn el la alia lingvo en Esperanton. Ĉi tie okazas la vera ĝuo pri serĉo de ĝusta aŭ pli konvena ekvivalento en la lingvo internacia. Oni povas konsulti diversajn vortarojn kaj faklibrojn, demandi fakulojn kaj fari komparojn kun tradukoj en aliajn lingvojn.
Redaktanto
Kutime unu persono, kiu posedas la originalan lingvon kaj Esperanton en bona nivelo, faras multajn ŝanĝojn en la traduko por ĝustigi frazojn, mallongigi ilin, korektas misskribojn kaj gramatikajn erarojn. Provleganto revizias subtekstojn por formi el ili unustilan tekston.
Teknika redaktanto korektas la tempoindikojn kaj sinkronigon de la paroloj kaj subtekstoj, atentas pri ĝusta daŭro de subtekstoj, kontrolas ĝustecon de dialogoj, konvertas subtekstojn en diversajn formatojn.
Provleganto
Kutime unu persono (aŭ kelkaj), prefere ne posedanta(j) la parolantan lingvon de la filmo. La tuta atento estas donita al lasta kosmetika korektado de la stilo kaj eventualaj mistajpoj.
Sekreto
Sekrete mi rakontas al vi, ke jam estas planita la unua plene dublota filmo en Esperanto. Pro tio ni invitas video- kaj sonmuntiston por prilabori la teknikan flankon de la interesega laboro. Se vi havas inter viaj konatoj la koncernan eĉ amatoran fakulon pri muntado, bonvolu kontaktigi min kun li/ŝi.
Statistiko
Por scivolemaj vizitantoj mi metis malsupre de la dekstra kolumno de la Verda Filmejo statistikon. Ĝi montras la aktualan statistikon de unikaj vizitantoj kaj montritaj paĝoj. Tamen por ekcii la veran ĝeneralan kvanton de unikaj vizitantoj aldonu 1000 al montrata, kaj 4000 al montritaj paĝoj, ĉar mi ŝaltis ĉi tiun statistikon 5 tagojn post la malfermo de la retejo. (Laŭ statistiko de Google Analytics)
Kuntradukado
Mi daŭre invitas vin al kuntradukado: (Se vi volas scii iom pli pli filmoj serĉu en interreto)
![]() |
La dokumenta filmo Revolution OS rakontas pri GNU, Linukso kaj libera programaro.
La komuna tradukejo troviĝas ĉe “La Ponto” http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=194 La subtekstoj estas en la angla, sed haveblas ankaŭ en aliaj lingvoj. Informo en “La Ponto” |
![]() |
Sved-fina filmo pri amikeco, muziko kaj juneco kun la temo pri Esperanto.
La komuna tradukejo troviĝas ĉe “La Ponto” http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=58 La subtekstoj estas en la angla, sed haveblas ankaŭ en la finna, sveda, norvega, germana kaj dana ĉi tie |
![]() |
Tragika sed esperiga filmo pri trovo de sia seksa orientiĝo kaj socia gejfobio. La bonega rolado de Sigourney Weaver.
La komuna tradukejo troviĝas ĉe “La Ponto” http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=196 La subtekstoj estas en la angla. Sed ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj ĉi tie kaj ĉi tie. |
![]() |
En la rusa filmo “Insulo” temas pri pardono de si mem, pri la animaj suferoj kaj ĉarma insulo en norda Rusio.
La komuna tradukejo troviĝas en la retejo “Notabenoid” http://notabenoid.com/book/3760/ La subtekstoj estas en la rusa. |
Aleksander Osincev
la kunordiganto
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:









2