Verda Filmejo

Pornografaĵo en Esperanto

1a de Aprilo 2010

Pornografaĵo en Esperanto


Eble vi jam scias pri tio, ke mi ĉiam ĝojas pri apero de subtekstoj, kies tradukon mi ne influis kaj kies kvalito de traduko jam estas bona. Do, antaŭ du tagoj mi ricevis subtekstojn por la filmo, kiun mi ŝatus prezenti sube. Malgraŭ ĝia specifa ĝenro mi tamen opinias ĝin taŭga por nia retejo. Ja ni reprezentas la ideon de senlima kaj multĝenra filmarto. Kial ne tiu filmo en Esperanto? Do, mi afiŝas la tradukon de tiu tre konata esperantisto.

Priskribo

Origina titolo: Anaconda Cravers
Lando: Ĉeĥio
Lingvo: la ĉeĥa
Jaro: 2007
Ĝenro: pornografaĵo
Reĝisoro: Tinto Brass
Geaktoroj: Daniella Rush, Jana Miartušová, Aneta Šmrhová
Daŭro: 00:45 h:min
Oficiala paĝaro: http://www.pornoczech.com/
Buĝeto: $ 4000

Priskribo:

Ĉu vere inter patrino kaj filino povas esti nur familiaj rilatoj. Ĉu vi fantaziis iam pri la rilatoj, kiuj transiras ĉiujn imageblajn limojn.

Spertu la mondon de senlimaj erotikaj deziroj kaj piĉlekaj revoj. Fekbona filmo kun ĉarmegaj ĉeĥaj aktorinoj kun grandaj atentokaptaj mamoj.

Filmbildoj

Antaŭfilmo


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (5 voĉoj, averaĝe: 4,20 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/9BEC506645DB44BA31868C131B89CDD3AEB80BFA.torrent

      La Rapidshare-ligiloj: http://rapidshare.com/users/VYEDHN

      [Filmo]
      Formato: AVI
      Grando: 1.2 Gb.
      Lingvo: la ĉeĥa
      Subtekstoj: Esperanto

      [Video]
      Distingivo: 1024×432
      Kodeko: DivX 5
      Kadroj po sekundo: 23,98
      Bitrapido: 2204 Kbps
      Kvalito: 0,21 b/px

      [Sono]
      Kodeko: ATSC/A-52 Dolby AC3
      Kanaloj: 2
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 192 Kbps

    2. Paweł

      Dankon pro la bonega filmo. Mirigis min la bonega lingvaĵo, kiun uzis la tradukisto. Mi rekomendas al ĉiuj elŝuti la filmon kaj ĝui. ;)

    3. Mutusen

      Tio estas la plej bona aprila ŝerco, kiun mi vidis hodiaŭ. :D

    4. Fakte unu mia amiko pritaksis Esperanton kiel vere internacia mondvaste uzata lingvo nur post kiam li (tute neintence) trovis porno-retejon tradukitan al Esperanto :D

      Eble ni proponu al UEA novan strategion por disvastigi Esperanton: tradukado de porno-film-retejoj kaj filmoj mem. Mi garantias ke oni la lingvon multe pli bone konus kaj eble estraranoj de UEA estus iom post iom pli kaj pli junaj…

    5. KienLi

      Ahahahaha, kia belega propono ;) )) Ja indas proponi tion al UEA. Aŭ komenci fari tion mem. Vi vidas, ke mi jam komencis. ;)

    6. Tony Sar

      La ideo estas bona. Esperanton oni devas uzi en ĉuj aferoj de la vivo: en futbalo, en kuirarto, en militaferoj ktp. ¿Kial ne en sekso kaj pornografío? Bedaŭrinde temas nur pri bona inteligenta ŝerco okaze de la aprila ŝerca tago! Torrento kaj rapidshare ne permesas la elŝutadon de la filmo, sed jes la ĝuado de bona ŝerco! (Kaj eble kontroli la reagon de la esperantistaro rilate al interesa pornografiaĵo)

    7. KienLi

      Dankon, Tony, pro via komento. La rezulton oni jam povas vidi en statistiko. La kvanto de vizitantoj kreskis duoble. ;)

      Ĉu tamen ni ŝanĝu niajn tro seriozajn ĝenrojn de Verda Filmejo al tiaspeca speciala ĝenro? ;)

    8. Tony Sar

      Se “Verda Filmejo” deziras esti vere “verda”, ĝi devos montri vere verdajn filmojn. Nu, erotikaj kaj pornografiaj filmoj jam estas sufiĉe populara ĝenro en la aktuala socio. De tempo al tempo iomete da salo kaj pipro ĉiam estas bonvenaj. Krome, la tradukado kaj subtekstigado ne estus tiel komplika: ofte oni aŭdas nur intejekciojn. Pro tio, kaj por iomete riĉigi beletre esperanton, la “verdafilmejigota” filmo devos havi kelkajn interesajn kvalitojn laŭ kino-historio, laŭ literetura valoro, laŭ socia impakto, ktp. Saluton kaj antaŭen,kara KIENLI!

    9. Pornografio tre taŭgas pro lingvolerno, tiel mi lernis anglan. Sukcese. Kial Esperanto neglektu la fikokupojn?

    10. KienLi

      Nu, ni ne neglektas la fiokupojn. Mi ekzemple tre ŝatas filmojn pri fiokupoj kaj tradukas tiujn. ;) Pro tio, ke mi prilaboras filmojn de aliaj, mi ne tre ofte tradukas mem.

    11. Paŭlo

      Bonvolu helpi! Mi ne povas alŝuti torentan dosieron de la filmo :-(
      Ĉu ĉiuj filmoj en en ĉi-tio paĝaro ankaŭ ne alŝuteblaj?

    12. KienLi

      Kara Paŭlo,

      ĝuste tiu ĉi filmo estas ŝerco por la 1-a aprilo. :D

      Ĉiuj aliaj ligiloj funkcias.

    13. Hedilla Casposo

      Mi volus spekti la filmojn de Erika Lust, María Llopis ktp esperante per http://filmoj.net/ aŭ mi proponos al ili novajn filmojn esperante

      Ni ŝatas pornografaĵon!

    14. Hedilla Casposo

      Oni kopias kaj algluas:

      Finfine porna retloko en Esperanto.

      http://melkuvin.blogspot.com/

    15. Jes. Kiam mi nur ŝercis, oni sukcesis fari tion, pri kio multaj parolis ;)

    Enskribi komenton por “Pornografaĵo en Esperanto”