Verda Filmejo

Printempo, Somero, Aŭtuno, Vintro… kaj denove Printempo.

3a de Novembro 2009

Printempo, Somero, Aŭtuno, Vintro… kaj denove Printempo.


Ŝaltu muzikon dum vi legas:

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Priskribo

Origina titolo: 봄여름가을겨울 그리고 봄 /Bom yeoreum gaeul gyeoul geurigo bom / Spring, Summer, Autumn, Winter… and Spring
Lando: Suda Koreio, Germanio
Lingvo: la korea
Jaro: 2003
Ĝenro: Dramo
Reĝisoro: Ki-duk Kim
Geaktoroj: Yeong-su Oh, Ki-duk Kim, Young-min Kim, Jae-kyeong Seo, Yeo-jin Ha, Jong-ho Kim, Jung-young Kim, Dae-han Ji, Min Choi, Ji-a Park, Min-Young Song
Daŭro: 01:43 h:min
Oficiala paĝaro: http://www.sonyclassics.com/spring/
IMDb: ID 0374546

Priskribo:

Neniu povas difekti ŝanĝon de sezonoj, kiam komence ĉio naskiĝas, poste kreskas kaj fine estingiĝas. Ankaŭ du monaĥoj ne povas alidirekti tempofluon, ili loĝas en flosdomo sur la lago, ĉirkaŭita de montoj. Gardata de severa maljuna monaĥo (Young-soo Oh) lia disĉiplo ekkonas suferon, kiam la ludo iĝas kruela, amon, kiam en ilia fermita mondeto  aperas virino kaj forton de ĵaluzo kaj dependeco kaj koston de pentofaro. Kaj kvankam unu sezono neeviteble iras post la alia, ilia kabano kvazaŭ lulilo troviĝas inter nuntempo kaj estonteco…

Recenzo Gazeta.RU de la jaro 2004:

Du lastaj filmoj [The Coast Guard kaj Spring, Summer, Fall, Winter... and Spring ] de sudkorea aŭtodidakto definitive pruvis, ke nomi Kim Ki-duk genio signifas paroli  banalaĵon…

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

aĉamalbonabonabonegasuperba (3 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Kio estos, estos
  • Mefisto
  • DVD Bin-jip (Malplenaj domoj)
  • DVD Berlin Calling
  • Berlin Calling
  • Komentoj:

    1. Unu el miaj plej ŝatataj filmoj. Treege filozofia kaj bela.

      Ĝuu!

    2. Ĉi tiu filmo memorigis min pri Mircea Eliade, pri la eterna reveno, pri la konceptoj sankta kaj profana, pri mitoj, ritoj, kaj ilia celo, pri la cikla tempo. Filmo terure drama kaj parte determinisma. Fakte rilaksiga sed pripensiga.

    3. Ĵus mi ellitiĝis mi tuj pensis pri la pordoj kiuj malfermiĝis kaj fermiĝis foje kaj denove. Kaj plue tiuj simbolaj, nenecesaj, internaj pordoj. Estas tre pensiga filmo.
      La bebo rampanta eĉ sur la glacio sin direktante al foririnta patrino…
      Eble la plej gravan aferon kiun mi ŝatis -kaj kion mi klopodos mense reteni- estas la maniero kiel la olda monaĥo pritraktas la homajn misfarojn kaj inklinojn. Li kviete ĉeestas tamen ne juĝas kaj poste alportas simplajn korektigaĵojn kune kun la klarigajn admonojn. Li nur skoldas kiam nepras kiel kiam alvenas de la policistoj kaj la junulo nervoziĝas kun la ponardo. La surplankaj skribaĵoj desegnitaj per la vosto de la blanka kato, gravuritaj de la pekulo kaj kromate pentritaj de la policistoj inspiras al mi tute malsaman komprenon pri la vivo al tiu mia.
      Post 10 horoj mi estas ankoraŭ mirigita pro tiom da elvokoj. Simpleca, trankviliga, kvieta, paciga, iom doloriga, tamen rava. Ĝi krude kaj simple pritraktas la moralajn temojn kaj la homajn pasiojn. Kaj kiel metaforo de la akreco de vivo aperas al mi la kontrastoj inter la varma somero kaj la frosta vintro.

    Enskribi komenton por “Printempo, Somero, Aŭtuno, Vintro… kaj denove Printempo.”