Estas malfacile trovi taŭgan materialon, kiu praktike helpus krei kaj traduki subtekstojn. Ni ŝatus unuigi niajn fortojn por helpi al aliaj krei kulturon per siaj manoj.
Ni kolektas ĉi tie diversajn informojn pri tio, kiel eblas krei kaj traduki subtekstojn, kaj eble poste sinkronigi filmojn.
Ĉi tie: Subtekstejo (http://filmoj.net/subtekstejo)
Pridiskuto okazos ĉi tie: Forumo (http://filmoj.net/forumo/topic.php?id=13)
La celo estas pligrandigi la kvanton kaj kvaliton de subtekstoj kaj kunlaborantoj.
Mi invitas vin kunlabori pri verkado de tiu moderna manlibreto, kiu montros, ke de teknika vidpunkto krei kaj traduki subtekstojn estas ege facila afero. Ĉiu helpo estas bonvena.
Ni daŭre invitas vin al kuntradukado: (Se vi volas scii iom pli pli filmoj serĉu en interreto)
![]() |
La dokumenta filmo Revolution OS rakontas pri GNU, Linukso kaj libera programaro.
La komuna tradukejo troviĝas ĉe “La Ponto” http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=194 La subtekstoj estas en la angla, sed haveblas ankaŭ en aliaj lingvoj. Informo en “La Ponto” |
![]() |
Sved-fina filmo pri amikeco, muziko kaj juneco kun la temo pri Esperanto.
La komuna tradukejo troviĝas ĉe “La Ponto” http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=58 La subtekstoj estas en la angla, sed haveblas ankaŭ en la finna, sveda, norvega, germana kaj dana ĉi tie |
![]() |
Tragika sed esperiga filmo pri trovo de sia seksa orientiĝo kaj socia gejfobio. La bonega rolado de Sigourney Weaver.
La komuna tradukejo troviĝas ĉe “La Ponto” http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=196 La subtekstoj estas en la angla. Sed ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj ĉi tie kaj ĉi tie. |
![]() |
En la rusa filmo “Insulo” temas pri pardono de si mem, pri la animaj suferoj kaj ĉarma insulo en norda Rusio.
La komuna tradukejo troviĝas en la retejo “Notabenoid” http://notabenoid.com/book/3760/ La subtekstoj estas en la rusa. |
Multaj ne ŝatas filmojn kun subtekstoj. Mi komprenas tiujn homojn. Kaj volas proponi dubli filmojn.
Por tio mi bezonas grupon da homoj, pretaj kontribui per sia voĉo.
Por la komeco vi havu:
1. Mikrofonon (por la komenco ne gravas kiun)
2. Komputilon
3. Iomajn scojn de Esperanto (ne timu pri prononco, ni vidos kion vi povos)
Instrukcio:
1. Prenu iun tekston, (ekz. La Etan princon de http://libraro.co.cc/)
2. Voĉlegu iun specimenon dum 3-5 minutoj.
3. Registru vian voĉon.
4. Alŝutu la sondosieron al senpagaj dosiergastigoj:
http://sendspace.com/
http://rapidshare.com/
http://www.zshare.net/
5. Sendu la ligilon al ni.
La ceteron mi rakontos jam al interesiĝantoj. Mi invitas vin al agado!
La personoj kiuj eniros la teamon de dublantoj ricevos pliajn avantaĝojn.
|
|
Bildrakontoj (Diafilmo) estas rigidscena filmo diapozitiva, kiun oni uzas por projekciado de historietoj, ĉefe por infanoj.
Tipa amplekso estas 20 ĝis 40 bildoj (scenoj). La filmon akompanas presita teksto, laŭtlegata dum projekciado. Turno de butono aperigas la sekvan scenon.
La diafilmoj estis tre popularaj en la orienta socialisma bloko. Oni uzis la diafilmojn per diafilmaj projekciiloj, kiuj aperigis la bildojn sur blanka surfaco, muro.
Ili pozitive influas la gepatran-infanan rilaton, ĉar aperas iometa personeco dum rakontado de la filmo. La generinto devas atenti pri la infano dum projekciado, fabelado, respondi al la demandoj.
La kunordiganto de teama laboro estas Jegor Ĉemisov. (Latvio) Pli detale>>
La ideo estas organizi Festivalon de Esperanto-filmoj. Estas prilaborata.
La paĝo daŭre estas kreata.