Verda Filmejo

Bildrakontoj

Bildrakontoj (Diafilmo) estas rigidscena filmo diapozitiva, kiun oni uzas por projekciado de historietoj, ĉefe por infanoj. Tipa amplekso estas 20 ĝis 40 bildoj (scenoj). La filmon akompanas presita teksto, laŭtlegata dum projekciado. Turno de butono aperigas la sekvan scenon.

La diafilmoj estis tre popularaj en la orienta socialisma bloko. Oni uzis la diafilmojn per diafilmaj projekciiloj, kiuj aperigis la bildojn sur blanka surfaco, muro.

Ili pozitive influas la gepatran-infanan rilaton, ĉar aperas iometa personeco dum rakontado de la filmo. La generinto devas atenti pri la infano dum projekciado, fabelado, respondi al la demandoj.

La kunordiganto de teama laboro estas Jegor Ĉemisov. (Latvio)

Tri ursoj

Rusa fabelo pri malgranda knabino kaj tri ursoj

38 Fotoj

Tri ursoj. Versio 2

Rusa fabelo

41 Fotoj

Anaseto kaj Koketo

Ĉina fabelo

12 Fotoj

Kial leporoj havas mallongan voston?

Ĉina fabelo

30 Fotoj

Lavuĝistruo

Sovetia fabelo de Kornej Ĉukovskij

39 Fotoj