
Filmo “Hejmo” estas mesaĝo al loĝantoj de la Tero, la mondo de supro en sia beleco kaj diverseco, kiu malkaŝas la kortuŝon kaj malsekurecon de la planedo. La kreantoj prezentas la unikajn lokojn de nia planedo, ĝian majestan belecon kaj harmonion, ĝian kontraŭstaron al artefaritaj kaj detruaj agoj de superkonsumado. La filmo pensigas pri veraj valoroj de homaro…
La naskiĝon de HEJMO antaŭis 15 jaroj da laboro, dum kiuj estis faritaj 500 000 fotoj en pli ol 100 landoj, estis venditaj 3 milionoj da libroj, organizitaj 100 senpagaj ekspozicioj sub libera ĉielo kun pli ol 100 milionoj da vizitantoj, filmitaj 4 dokumentaj filmoj kun 5 milionoj da spektantoj. La 5-an de junio 2009, en la Tutmonda Tago de Medio, la ekologi-eduka filmo HEJMO de Yann Arthus-Bertrand iĝis la unua filmo, kies premiero okazis samtempe en 87 urboj de la mondo kaj ankaŭ sur YouTube.
HOME estas perokula ĉefverko, estas pozitiva ŝoko, filmo-malkovro.
Oficiala paĝo, YouTube (plena filmo), IMDb.
Vikipedio: Home, Yann Arthus-Bertrand.
Traduko: Paŭlo Moĵajev
Dublado: Lucas Yassumura
Muntado: Rogener Pavinski
Kunordigado: Aleksander Osincev kaj Emilio Cid