
Viglobetoj (originale: Smeŝariki) estas rusia animacia serio, konsistanta el 208 serieroj po 6 minutoj kaj 30 sek. (sen enkonduko 6 min. 10 sek.), celanta spektantaron de ĉiu aĝo (por ĉiuj familianoj).
Viglobetoj estas stiligitaj rondaj bestoj. Ĉiu el naŭ viglobetoj havas sian propran individuan karakteron kaj interesojn, inter ili forestas negativaj personoj. Suĵetoj estas konstruitaj el nekutimaj situacioj, kiuj okazas al animaciaj herooj dum komunikado kaj ludoj. Ofte tiuj situacioj, precipe dum komunikado, prezentas realajn problemojn, kiujn povas renkonti infanoj dum sia reala ĉiutaga vivo. Viglobetoj estas dividitaj je du aĝaj grupoj: infanoj kaj plenkreskuloj. En la serio mankas sezonoj. Ĉiuj serieroj estas kalkulataj per numeroj.
La kreantoj de la serio aparte atentas pri la humuro. La globa forma de la roluloj, laŭ opinio de aŭtoroj, devas substreki ilian bonkorecon kaj tio ebligas facile pentri ilin eĉ por malgranda infano.
La 1-an de junio ĉiujare Studio de Komputila Animacio “Peterburgo” festas datrevenon de “Viglobetoj”, de la plej granda media infana projekto en Rusio, kreita en kadro de la soci-kultura programo “La mondo sen perforto”.
La mondo de Viglobetoj estas la mondo de reciproka estimo unu al la alia kaj al la ĉirkaŭa medio, la mondo de bonkoreco kaj toleremo, la mondo sen perforto. La herooj de la animacia serio “VIGLOBETOJ” helpas al infanoj ellabori kaj trejni stabilan pozicion de sukceso, bazitan sur fido je ĉirkaŭa medio kaj je propraj fortoj.
«VIGLOBETOJ» estas la sola en Rusio kompleksa projekto, ampleksanta ĉiuj sferoj de ŝatokupoj de kreskanta generacio de ludiloj, infanaj festoj kaj animaciaj filmoj ĝis ennovaĵaj lernohelpiloj, libroj kaj evoluigaj komputilaj ludoj.
La ŝtatan subtenon la projekto “VIGLOBETOJ” ricevas de la Federacia Agentejo pri Kulturo kaj Kinematografio de Rusia Federacio kaj de la Federacia Agentejo pri preso kaj amaskomunikiloj de RF, Ministerio pri Klereco, Administracio de Sankt-Peterburgo kaj Estraro de Moskvo.
Ĉiu seriero daŭras dum 6,5 minutoj. Ĉiu seriero estas farita en iu ĝenro: komedia, aventura, lirika, detektiva k.t.p.
La uzita teknologio estas fleŝ-animacio.
La aŭtoroj de la projekto “Viglobetoj” estas: Anna Malginova, Ilja Popov, Anatolij Proĥorov, Salavat Ŝajĥinurov, Igor Ŝevĉuk.
1. La mondo de Viglobetoj estas elpensita mondo, kie ĉiuj eventoj baziĝas sur realaj situacioj, kiujn infano povas renkonti en ĉiutaga vivo. Tiuj situacioj estas konataj kaj kompreneblaj por plenkreskuloj kaj infanoj.
2. La «Familio» de Viglobetoj estas modelo de socio, ĉirkaŭanta infanon en la reala vivo. Ĉiu heroo prezentas certan psiĥologian tipon kaj aĝon. Ilia interagado demonstras al la infano la ĉefan spektron de interhomaj rilatoj, helpas adaptiĝi en la ĉirkaŭa medio.
3. Ĉiu seriero estas facila metafora historio, en kiu estas kaŝitaj du niveloj de kompreno: de unu unua simpla emocia-bilda al pli komplika, abstrakta (por plenkreskuloj). Ĉiuj serieroj estas faritaj por la familia spektado.
4. La mondo de Viglobetoj estas sen perforto. En la serio forestas tradicia negativa heroo kaj la tuta suĵeto estas konstruita sur neatenditaj situacioj, kiuj aperas sur komunikado de herooj. Tio ebligas plivastigi la adaptajn kapablojn de infano.
5. La konduto de herooj estas bazita sur bonintenca kaj malfermita konduto al la mondo. Ili tre vigle kaj sincere interesiĝas pri ĉia evento kaj kreeme solvas ĉiutagajn taskojn. La herooj helpas al infano ellabori propran stabilan vivpozicion, bazitan sur fido al ĉirkaŭa medio kaj fido je propraj fortoj.
6. La ĉefa objekto de kreado kaj ĉefa valoro de Viglobetoj estas komunikado. La herooj estimas opiniojn de aliaj kaj penas solvadi kontraŭdirojn en komunikado laŭ konstrua maniero.
7. La mondo de Viglobetoj estas mondo de ŝatokupoj, aktiva vivpozicio kaj kreemo. Ĉiu heroo havas proprajn zorgojn kaj devojn, ŝatokupojn kaj estas fakulo en iu fako. La herooj aktive esploras la mondon kaj sin mem.
Dezirante daŭrigi la tradicion de sovetia animacio, la aŭtoroj penis krei la serion por infanoj, kiu plezurigos spektantojn kaj faros la mondon pli bona.
Dum kreado de la herooj estis konsiderata stato de psika evoluo de infanoj. La simpleco de formo (globo) kiel bazo de ĉiu heroo estas adapto al infana maniero de pentrado. Infano sen penoj povas pentri la ŝatatan heroon sur papero, kio estas forta stimulo al kunkreado kaj kunsento. Samtempe la globo estas la simbolo de ilia bonkoreco kaj harmonia kunvivado en la mondo.
Granda atento estas donata al uzado de naturaj formoj kaj koloroj, kiuj transŝaltas la infanon al diverseco de la mondo, kompensante la sekecon kaj tehnogenecon de plejmulto de bildoj de moderna tempo.
Maskerado
Fera vartistino
La aliaj filmetoj: ĉi tie