Senmova
| Origina titolo: | Senmova |
| Lando: | Turkio |
| Lingvo: | Esperanto |
| Jaro: | 2010 |
| Ĝenro: | Mallonga, dramo |
| Reĝisoro: | Tugce Sen |
| Geaktoroj: | Saadet Isil Aksoy, Derya Durmaz, Murat Serezli |
| Daŭro: | 14 min. |
| Oficiala paĝaro: | http://www.tugcesen.com/ |
Priskribo:
La historio pri du amikinoj, unu politikema aktivulo Ismene kaj unu nepolitikema kaj naiva Effie… Ĉio okazas en danĝera totalisma reĝimo en sentempa epoko, kiam ĉiu parolas Esperanton. Ni estas liberaj elekti, ĉu iĝi aktivulo aŭ ne, sed ĉu ni povas determini la konsekvencojn de tiu elekto?
Ismene, kiu planas partopreni en anarkisma operacio, insistas pri tio, ke Effie iru kun ŝi. Effie tamen respondas, ke ŝi pli volonte helpos al sia avinjo. La polico serĉas Ismene. Effie refuzas malkovri al polico, kie troviĝas Ismene, kaj pro tio mem estas arestata kiel kunlaboranto. La plej granda defendanto de la lando, detektivo Koralo pridemandas ŝin. Pensante nur pri unu cigaredo kaj trankvile atendante sian mortkondamnon, Effie ne scias, kiu terura surprizo atendas ŝin.
La tuta filmeto:
Ĉe Vimeo
Aŭ ĉe YouTube:
Sontrako kun la vortoj
Pietro von Herts produktis belajn kovrilon kaj disk-algluaĵon por la DVD Senmova:
Elŝuti: Kovrilo por DVD (3,61 Mb.)
Elŝuti: DVD-algluaĵo (450 kB)
Elŝuti: subtekstojn (Unikodo)
Elŝuti: filmeton en .AVI (XviD) 63 MO
Elŝuti: videon kun sontrako por Senmova+vortojn
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(6 voĉoj, averaĝe: 4,67 el 5)



10