Verda Filmejo

Serĉatas aŭtoroj kaj administrantoj

25a de Decembro 2009

Serĉatas aŭtoroj kaj administrantoj


La filmoj publikigataj ĉi tie devas enhavi priskribon, filmbildojn, afiŝojn kaj reklamfilmetojn. Por fari tion pli kvalite kaj por plioftigi la aperon de filmoj, mi invitas al kunlaboro aŭtorojn kaj administrantojn.

Kion faras aŭtoroj en Verda Filmejo?

  1. Esploras informojn pri la koncerna filmo, datumojn de produktado, interesajn informojn. La filmon ili povas elekti el la Listo de aperontaj filmoj (kiu nuntempe pligrandiĝis ĝis 40 filmoj)
  2. Skribas priskribon por la filmo

Kion faras administrantoj en Verda Filmejo?

  1. Teknika prizorgado de filmoj
  2. Farado de filmbildoj
  3. Kompletigo de filmafiŝo por Verda Filmejo, aranĝado de blogafiŝo

Via helpo kiel:

  1. redaktanto
  2. tradukanto
  3. PHP-programisto
  4. provleganto

ankaŭ estus ege valora.

Por iĝi aŭtoro aŭ administranto bezonatas NUR VIA DEZIRO okupiĝi pri filmoj en la plej granda kolekto de filmoj en Esperanto.

Bonvolu diskonigi la informon en viaj blogoj, profiloj, forumoj.


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

aĉamalbonabonabonegasuperba (Estu la unua por pritaksi!)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Filmo de SAT (faldfolio)
  • IJK kaj ferio
  • Profesia dokumentaĵo pri Esperanto
  • Festo, festo, festo!!!
  • Monato ĝis 1-jariĝo. Maratono
  • Komentoj:

    1. Mi povas helpu vin kun PHP-programisto

      Kial vi pensoj?

    2. Dankon, Brian, mi kontaktos vin.

    3. Gabor Medveczki

      Mi povas helpi al vi en la tradukado de la subtekstoj al Esperanto. Krom la hungara mi bone parolas ankaux la rusan lingvon. Bv. informi min pri la laboro!

      antauxdankon

      Gabor

    4. Dankon pro via propono, Gabor!

      Proponu ĉi tie tradukindan filmon en la hungara por trovi kuntradukantojn.

    5. Szabi

      Mi cxiam ege volis vidi esperantlingvan, sed modernan bonan filmon. Ankaux mi povos helpi pri provlegado, tradukado (mi estas hungaro, mi parolas angle kaj iom germane), reklamado kaj subskriboj…. :)

    6. Mi iom serĉis pri hungaraj filmoj, kiujn mi volonte spektus kaj lanĉis la temon en la forumo http://filmoj.net/forumo/topic.php?id=15

    7. Mi ankaŭ povas helpi kun traduki kaj provlegi. Mi parolas la Nederlandan kaj la Anglan.

    8. Dankon, Douwe. ;)

    9. Bone mi jam oferis mian helpon, mi povas fari la bildojn kaj la krovilojn de la filmoj (filmbildoj), kiam vi volas estas nur diri al mi.
      Amike:
      Pietro.´.

    10. Dankon, Pietro. Mi ne rajtas diri al iu, ke li faru. Kaj vi povas komenci kaj sendi la kovrilojn al alex.osintsev ĈE gmail PUNKTO com ,kiam vi volas aŭ havas deziron. ;)

    11. Jonathan

      Saluton.
      Mi ŝategus helpi la projekton. Povus krei la filmbildojn kaj traduki filmojn el la portugala, angla, kaj franca al Esperanto.
      ĝis

    12. KienLi

      Dankon, Jonathan, pro via helpemo.

      Jam nun vi povas aliĝi al la tradukoj:

      Revulution OS (pri Linukso)(en la angla, sed ekzistas jam tradukoj en aliaj lingvoj): http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=194

      Populärmusik från Vittula (kun Eo-temo)(en la angla): http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=58

    Enskribi komenton por “Serĉatas aŭtoroj kaj administrantoj”