Verda Filmejo

Servilo paneis

25a de Aprilo 2011

Servilo paneis


Bedaŭrinde mi devas komuniki al uzantoj de Verda Filmejo malagrablan novaĵon.

Hodiaŭ tage paneis helpservilo de Verda Filmejo, kiu enhavas ĉiujn subtekstigitajn filmojn (ĉirkaŭ 70 filmojn), prilaboratajn filmojn (ĉirkaŭ 50 filmojn) kaj kiu helpis disdoni la filmojn per torento dum 24 horoj tage, 7 tagoj semajne. Miaj klopodoj dum kelkaj horoj revigligi ĝin malsukcesis kaj do, mi devas uzi la servon de teknika fakulo.

Feliĉe durdiskoj estas funkciantaj, do ĉiuj materialoj konserviĝis. Sed ankaŭ pri tio ne indas zorgi. Ĉiuj filmoj de Verda Filmejo ĉiam estis sekurkopiataj minimume en tri lokojn, kiuj troviĝas en diversaj ejoj sur diversaj memoriloj. :)

Pro tio, ke la dosiersistemoj en mia persona komputilo kaj helpservilo estas diversaj, mi ne povas funkciigi la durdiskojn de servilo en mia komputilo. Pro tio restas atendi ĝis la servilo estos riparita. Eble tio okazos post kelkaj tagoj, eble post unu aŭ du semajnoj.

Mi dankas pro via komprenemo.

Aleksander Osincev


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Ĉu kopirajto mortigas Esperanton?
  • Komentoj:

    Enskribi komenton por “Servilo paneis”