Subtekstigo de film(et)oj
Kun permeso de aŭtoro de tiu ĉi artikolo Marek Blahuš kaj kun permeso de Aleksander Korĵenkov, la redaktoro de la revuo “La Ondo de Esperanto” , kie unue aperis tiu ĉi artikolo en novembro 2010, mi publikigas la artikolon en Verda Filmejo.
Subtekstoj (aŭ: subtitoloj) estas tekstoj akompanantaj projekciatan filmon kiuj helpas al ĝia kompreno. En certaj landoj, kie ne ekzistas tradicio de dublado (anstataŭigo de la originalaj voĉoj per tradukaĵo), tio estas la kutima maniero prezenti fremdlingvan videomaterialon. Ĉar dublado estas tre kosta kaj postulas profesiecon, tio ankaŭ estas la tipa solvo por amatora tradukado, inkluzive de plej multaj esperantigoj. Esperantigitaj filmoj projekciataj dum esperanto-aranĝoj diskonigas nacilingvajn kulturojn kaj amaso da filmetoj en la interreto estas de unuopuloj subtekstigita esperanten kaj libere spektebla por amuzo aŭ kiel instruilo.
- Verda Filmejo <filmoj.net> estas hodiaŭ la plej ampleksa retejo pri filmoj en esperanto. Iniciatita de REJM kaj estrata de la juna ruso Aleksander Osincev, ĝi montras jam pli ol 100 kontribuojn pri la esperanta filmoarto, ofte akompanatajn per ligilo al esperantigo de la filmo kaj senpage spektebla antaŭfilmeto. Ligado al pirataj elŝutejoj de filmoj estas polemikata ero de ĝi. Sed la aŭtoro ankaŭ starigas oficialajn rilatojn kun produktistoj kaj jam sukcesis enigi esperanton en la oficialan eldonon de kelkaj filmoj. La retejo enhavas ankaŭ videokursetojn pri subtekstigado kaj kunlaborantoj pri tradukado kaj provlegado estas daŭre serĉataj, foje eĉ salajrataj.
- La dissendolisto Subtitoloj / Subtekstoj ĉe Yahoo! Groups <groups.yahoo.com/group/subtitoloj> estas la plej aktiva diskutejo pri esperantigo de filmoj, kun 173 membroj kaj 678 mesaĝoj en la arĥivo de sia pli ol 7-jara historio. Membriĝi rajtas ĉiu ajn, per la retpaĝaro aŭ sendante malplenan retmesaĝon al <subtitoloj-subscribe@yahoogroups.com>.
- YouTube <youtube.com> estas la plej konata reta stokejo kaj spektejo de filmetoj (maksimume 10-minutaj). Per la ŝlosilvorto “esperanto” tie troveblas pli ol 5.000 filmetoj, ekzemple raportoj pri okazintaj aranĝoj, prezentoj de esperanto-muziko aŭ nacilingva varbado, sed ankaŭ multaj esperante dublitaj aŭ subtekstigitaj filmetoj. Ĉiu povas libere alŝuti novan filmeton, kaj ekz. E@I disponigas tie sian filmon “Esperanto estas” (ankaŭ la nacilingvajn tradukojn), jam tie spektitan pli ol 100.000-foje.
- dotSUB <dotsub.com> estas stokejo de filmetoj kiu ebligas ilian facilan subtekstigadon. Unu persono alŝutas filmon, alia povas transskribi la originalan voĉon en subtekstojn, kaj pliaj traduki ilin en diversajn lingvojn. Hodiaŭ ĝi enhavas pli ol 300 videojn en esperanto.
- Overstream <overstream.net> estas ilo por aldoni subtekstojn al filmetoj jam troviĝantaj en YouTube, Vimeo.com, MySpace kaj aliaj stokejoj. Per eta truko, la kreitaj subtekstoj aperas super la originala videobildo kaj jam ekzistas 180 tiaj surskriboj en esperanto – laste ekz. de E@I por la ĉeĥa video “Facebook vs. realeco”.
- La Ponto <laponto.esperanto.org.ar> estas unika reta ilo por komunuma tradukado de filmaj subtekstoj. Iniciatis ĝin argentinaj esperantistoj, kaj kvankam ĝi nun ŝajnas ne plu prizorgata, plurfoje oni ĝin sukcese uzis kaj nun estas tie (ek)esperantigitaj 74 filmoj.
- Kiel spektilo de videoj rekomendindas la libera kaj plursistema programo VLC media player <videolan.org>, kun bona subteno de diversaj formatoj kaj unikodaj subtekstoj. Iom eksmoda BS Player <bsplayer.org> disponas esperanto-interfacon.
- Subtekstoj utiligeblas ankaŭ por tute “seriozaj” celoj: La populara usona konferenco TED <ted.com> kies 18-minutaj prelegoj de famuloj sub la frapfrazo “ideoj disvastigindaj” estas oficiale libere spekteblaj en la reto instigas volontulojn multlingvigi la videojn per subtekstigado. El la 802 prelegoj, nur 19 estas nun tradukitaj en esperanton (sed preskaŭ ĉiuj en la ĉinan!). Stimulo de ĉi tiu agado estos programero de la scienca esperanto-konferenco KAEST de E@I okazonta novembre en Slovakio.
- Konciza trarigardo de la fenomeno, kun diskuto de la terminologio kaj pluraj utilaj ligiloj troveblas en la artikolo Subtekstoj en la Vikipedio en Esperanto <eo.wikipedia.org/wiki/Subtekstoj>.
Marek Blahuš
Vi povas elŝuti la artikolon en bela pdf-formato. (1 Mb)
La origina artikolo: ligilo
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





5