Tamburado
| Origina titolo: | Барабаниада |
| Lando: | Rusio/Francio |
| Lingvo: | la rusa |
| Jaro: | 1993 |
| Ĝenro: | Komedio |
| Reĝisoro: | Сергей Овчаров (Sergéj Ovĉaróv) |
| Geaktoroj: | Александр Половцев (Aleksándr Pólovcev), Андрей Ургант (Andréj Úgrant), Виктор Семеновский (Víktor Semjónovskij), С. Жаров (S. Ĵárov), С. Запрягаев (S. Zaprjagájev), Ю. Костыгов (Ju. Kostýgov), Г. Молчанова-Кузнецова (G. Molĉánova-Kuznecóva), Евгений Барков (Jevgénij Barkóv), k.a. |
| Daŭro: | 1h 35 min |
| IMDB | ID 0106354 |
Priskribo:
Antaŭ dudek jaroj okazis evento, rara en la monda historio. Nur dum kelkaj monatoj malaperis grandega lando, anstataŭ kiu formiĝis multaj novaj ŝtatoj, politika kaj ekonomia ordo rapidege ŝanĝiĝis. Centmilionoj da homoj subite trovis sin en tute alia socio kaj devis adaptiĝi al novaj kaj nekonataj cirkonstancoj. Nature, ĉiuj ĉi tiuj kataklismoj ne povis esti preterlasitaj fare de kino. En tiuj jaroj aperis rimarkindaj filmoj, kiuj respegulis sperton de ĉi tiu kriza tempo. Sed plej originala estis inter ili, eksterdube, ĉi tiu filmo fare de Sergej Ovĉarov. La reĝisoro, kiu ankoraŭ en la 1980-aj jaroj estiĝis konata pro siaj surrealismaj filmoj, ĉi-foje devis solvi unu malfacilaĵon. La filmo estis kreata kunlabore kun francia produktoro kaj evidente estis destinita ankaŭ por internacia demonstrado. Sed kiel do malgrandigi elspezojn por tradukado? La reĝisoro trovis respondon plej simplan – li faris filmon, kiu tradukon tute ne bezonas, ĉar en ĝi okazas eĉ ne unu repliko!
Malriĉa tamburisto, kiu laboras en tombeja okrestreto, subite fariĝas posedanto (aŭ posedato?) de magia tamburo, unu el tiuj, kiuj difinas la homan historion. Kaj li ekas vagadi kun la tamburo tra la lando, trafante jen en unu tragikomedian situacion, jen en alian, simile al herooj de klasikaj mutaj komedioj de Charlie Chaplin kaj Buster Keaton.
Interesaj faktoj:
La filmo fakte estas nova versio de studenta filmo de Sergej Ovĉarov sub la sama titolo, kreita en la jaro 1981. Ĝi unuafoje alportis konatecon al la reĝisoro.
La sonotrako de la filmo enhavas melodiojn de multaj klasikaj komponistoj: Beethoven, Mozart, Brahms, Mahler, Ŝostakoviĉ, Verdi, Prokofjev, Rossini, Ŝĉedrin, Rimskij-Korsakov, Gavrilin, Borodin, Stravinskij.
Se serĉi analogiojn en la monda kinematografo, eblas rememori filmon “Ho, feliĉulo!” (O Lucky Man!) (1973) kun Malcolm McDowell en la ĉefa rolo.
La traduko ne estas bezonata, en la filmo mankas replikoj.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





6