Tenerife: Haveno de la Kruco kaj la Papago-parko
| Origina titolo: | Tenerife: El puerto de la cruz y su loro parque |
| Lando: | Hispanio |
| Lingvo: | Esperanto (kaj la hispana origine) |
| Jaro: | 2009 |
| Ĝenro: | Dokumenta |
| Geaktoroj: | Tradukis kaj dublis: Antonio Sarmiento |
| Daŭro: | 00:57 h:min |
Priskribo:
Dum unu horo estas prezentataj la ĉefurbo Santa Cruz, El Puerto de La Cruz kaj La Orotava. La Karnavalo de Tenerifo estas konata internacie kaj la Papago-Parko estas unu el la plej grandaj en la mondo kun diversaj kaj abundaj bestaj specimenoj. En ĝi okazas allogaj prezentadoj de maraj estaĵoj kiel la delfenoj kaj aliaj, sed precipe de papagoj. Resume la DVD estas mirinda filmo pri rava kanaria insulo, naturo, arto, muziko, turismo, tipaj urboj, botaniko, metiartaĵoj kaj popularaj festoj. La plej bela memoraĵo pri feriotagoj en Tenerifo.
Estas produktita de “Francisco Herrera Producciones” kun daŭro de unu horo, kaj prezentata en sep diversaj lingvoj: rusa, itala, franca, germana, angla, hispana kaj esperanta. Tradukis kaj prezentis la esperantan version Antonio Sarmiento, Vicdelegito de UEA en Las Palmas de Gran Canaria (c) 2009.
La filmon eblas mendi ĉe Libroservo de UEA nur kontraŭ 6.90 €.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





3