Verda Filmejo

Trans la silento

27a de Januaro 2010

Trans la silento

Priskribo

Origina titolo: Jenseits der Stille
Lando: Germanio
Lingvo: la germana, la gesta
Jaro: 1996
Ĝenro: Dramo
Reĝisoro: Caroline Link
Geaktoroj: Sylvie Testud, Tatjana Trieb, Howie Seago, Emmanuelle Laborit, Sibylle Canonica, Matthias Habich, Alexandra Bolz, Hansa Czypionka, Doris Schade, Horst Sachtleben, Hubert Mulzer, Birge Schade, Stephan Kampwirth, Lea Mekhméche, Laurel Severin
Daŭro: 1:49 h:min
IMDb: ID 0116692

Priskribo:

Lara loĝas en du mondoj: en la  surdamuta de siaj parencoj kaj en la sia propra, en kiu la sonoj estas tute normala afero. Ekde infanaĝo ŝi parolas kun siaj parencoj en la gesta lingvo, en la lingvo de silento, sed en adoleska aĝo ŝi konatiĝas kun la muziko kaj komencas ludi klarneton, ekparolas la lingvon de sonoj, kiun ne komprenas surduloj. La patro de Lara interpretas tion kiel kontraŭstaron de sia surdeco kaj  pli kaj pli distanciĝas de sia filino.

Opinioj

„Filmo, kiu faras el silento muzikon kaj havas sian potencon en ekvilibro inter rido kaj ploro, ĝojo kaj doloro. “Trans la silento” estas granda evento en la germana filmproduktado kun elstaraj geaktoroj.“ (Dirk Jasper FilmLexikon)

„Dank’ al bonega aktorado de ĉiuj roloj akompane de konvinka reĝisorado oni sukcesas penetri la mondon de surduloj kun ĉiuj iliaj problemoj de socia rangiĝo kaj familiaj konfliktoj.“ (FBW Langfilme)

„Kiu volas ekscii, kiel sonas la neĝo kaj kiel sonoj de klarneto povas sorĉi homon, tiu ne devas preteratenti ĉi tiun filmon: germana filmprodukto estas dediĉita al komedio de interrilatoj kaj al historio de adiaŭo kun infanaĝo akompane de trankvila humuro kaj propra estetiko.“ (Fischer Film Almanach 1997)

Interesaj faktoj

  • Fama klarnetisto  Giora Feidman faris por la filmo “Trans la silento” specialan elpaŝon.
  • En la filmo Emmanuelle Laborit (Kai) ludas patrinon de Sylvie Testud (plenkreska Lara). En realo Emmanuelle Laborit estas je 9 monatoj pli juna ol Sylvie Testud.

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis Berlinaj Studentoj-Esperantistoj: Anna-Laura, Anna, Stefa, Janin’,
Sebastiano, Paŭlo kaj Roberto.

Redaktis: KienLi.

Subtekstoj ĉapelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ĉapelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!

aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Tempo de Paco
  • La fratinoj de Magdaleno
  • Kukolo
  • Kazaroza
  • La fajra milito
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/E502D03E606B8012F16F77ACA5DD2E9913C0ACCD.torrent

      Rapidshare-ligiloj:

      http://rapidshare.com/users/C73IH2

      [Filmo]
      Formato: AVI
      Grando: 725 Mb
      Lingvo: la germana, la gesta
      Subtekstoj: Esperanto, la angla, la franca

      [Video]
      Distingivo: 632×360
      Kodeko: XviD MPEG-4 codec
      Kadroj po sekundo: 25,00
      Bitrapido: 813 Kbps
      Kvalito: 0,15 b/px

      [Sono]
      Kodeko: MPEG 1 or 2 Audio Layer 3 (MP3)
      Kanaloj: 2
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 126 Kbps

    2. KienLi

      Post tiu ĉi filmo pro baldaŭ komenconta intensa kurso de la ĉina mi maloftigas la aperon de filmoj en Verda Filmejo. Mi esperas, ke ili iĝos nur pli kvalitaj. ;)

    3. Maksimo

      Mi vidis tiun ĉi filmon kaj opinias ĝin bona kaj spektinda.

    Enskribi komenton por “Trans la silento”