Verda Filmejo

Inkubo

17a de Decembro 2009

Inkubo


Priskribo

Origina titolo: Incubus
Lando: Usono
Lingvo: Esperanto
Jaro: 1965
?enro: Hororo
Re?isoro: Leslie Stevens
Geaktoroj: William Shatner, Allyson Ames, Eloise Hardt, Robert Fortier, Ann Atmar, Milos Milos
Da?ro: 1:18 h:min
Video: nigra-blanka
IMDb: ID 0059311

Priskribo:

En pacama marborda regiono, kun kuracakvaj fontoj, Marko (Willian SHATNER) lo?as kun sia fratino. Sed la fortoj de l’Malbono estas proksimaj kaj virinaspekta demono, “Kia” (Allyson AMES), elektas la puran animon de Marko por ?in damnigi. Kia tamen ne kapablos rezisti al siaj amsentoj al Marko, kaj demonestrino (Eloise HARDT) alvokos la demonon “Incubus” por pereigi la animon de Marko.

Inter horor-filmo pri vampiroj kaj Bergman-etosa verko, tiu vidinda filmo, produktita de la konata firmao “Paramount” en 1965, enmergos vin en plej strangan etoson, al kiu la lingvo Esperanto tute ne fremdas. Efektive, post la kriminala filmo “Angoroj”, produktita de J. L. Mahe en Parizo, “Incubus” estis la dua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo. ?ar la geaktoroj fakte ne estis esperantistoj kaj tute ne kontentige majstris la lingvon, utilis surskribi la filmon ne nur en diversaj lingvoj, sed anka? en Esperanto.

Atentu, la filmo mem ?ajnas kvaza? damnita: Ne nur ?i ne konis sukceson (krom en Francio, kie estis retrovita lasta kopio originale surskribita en la franca lingvo), sed komplete perdi?is kaj malbona sorto anka? trafis preska? ?iujn geaktorojn! ?iaokaze, la filmo estas malpermesita al infanoj (< 12 jaroj).

La sekva informo estis prenita de Vikipedio:

Produktado de Incubus

La baza temo de la filmo estas do la eterna lukto inter bono kaj malbono, lerte substrekita per akraj kontrastoj kaj nigre-blanka scenaro. Produktinte evidente per malaltaj kostoj (la tuto estis filmita dum nur 10 tagoj) kaj kun malmultaj specialaj efektoj (bizara pejza?o, nuboj, fumo, suneklipso) la re?isoro Leslie Stevens (anka? konata kiel produktisto de la filmserio “The Outer Limits” en la 60aj jaroj) kun sia teamo sukcesis krei sufi?e harstarigan etoson, kun multaj lirikaj scenoj kaj ne tro da perforto. Spertuloj pri internacia kinarto certe rekonas en la filmo diversajn paralelojn al kelkaj verkoj de la fama svedo Ingmar Bergman kaj de la japano Kurosawa Akira. Speciale la?dinda ?iukaze estas la kontribuo de la kameraistoj Conrad Hall kaj William A. Fraker. Amba? jam gajnis diversajn premiojn kaj Hall, cetere, e? ricevis Oskaron por sia laboro en la filmo American Beauty.

En la listo de la geaktoroj aperas nur ses nomoj, kaj inter ili estas unu vera stelulo: William Shatner (en la rolo de Marko), kiu poste fami?is kiel Captain Kirk en la scienc-fikcia serio Star Trek. ?iuj roluloj parolas plene en Esperanto. Notinde tamen estas, ke ilia prononco vere estas a?ega, kaj (almena? por esperantistoj) ?i forprenas multon de la kvalito de la filmo. Eble la neglekto de tiaj “fajna?oj” tamen i?os pardonebla, se oni ekkonas la motivon de la kreintoj uzi Esperanton. Leslie Stevens, kiu anka? verkis la scenaron, volis krei fremdan, misteran etoson – kaj substreki tion per lingvo, kiu – li kredis – ne estas parolata de iu ajn popolo de la mondo. Por solvi la “lingvan problemon” oni komence havis la ideon, uzi ian galimatian lingva?on, sed ion tian la geaktoroj ne volis uzi. ?ar anka? Volapuko ne pla?is al ili, oni fine decidis, ke la fortoj de l’ mallumo parolu Esperanton. Nia lingvo estas do nura stilrimedo, kaj supozeble neniu el la filmteamo tiutempe vere pensis, ke Incubus iam povus esti spektata de veraj esperantistoj.

Mortoj post la produktado kaj preska?a malapero de la filmo

Menciindas anka?, ke la fono, la okaza?oj malanta? la kulisoj de la filmo, eble estas pli hororaj, ol la verko mem. La aktorino Ann Atmar (en la rolo de Arndis) balda? post la pretigo de la filmo mortigis sin. Anka? Milos Milos, la prezentanto de Incubus, ne atingis altan a?on: en 1966 li mortpafis sin mortiginte sian amatinon. Eloise Hardt (Amael) travivis familian tragedion: ?ia filino estis forrabita kaj murdita. Kaj la filmo mem post kelkaj tre sukcesaj prezentadoj pro eraro a? akcidento estis komplete detruita en iu laboratorio. La produktisto Anthony Taylor dum 30 jaroj vane ser?is restintan ekzempleron kaj en 1996 li fine eksciis pri unu lasta kopio en la arkivo de la Cin?math?que Fran?aise en Parizo. El tiu ?i li per senlaca laboro sukcesis restarigi la filmon, tiel ke ?i nun a?eteblas kiel sufi?e bonkvalita vidbendo kaj viddisko (la viddisko (DVD).

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis Luiz Portella kaj J-M. Jacques kaj multe prilaboris Maksim Gri?in.

Subtekstoj ?apelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ?apelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:

Komentoj:

  1. La torenta ligilo:
    http://torrage.com/torrent/48588EF1F255AE7966641FF90FB5A2EC9D69A141.torrent

    Rapidshare-ligiloj:

    http://rapidshare.com/users/BETI6M

    [Filmo]
    Formato: AVI
    Lingvo: 2 sontrakoj: 1. Esperanto 2. La rusa
    Subtekstoj: Esperanto
    Fiksitaj subtekstoj: la angla

    [Video]
    Distingivo: 512×384
    Kodeko: DivX (4 / 5 / 6)
    Kadroj po sekundo: 29,97
    Bitrapido: 918 Kbps
    Kvalito: 0,16 b/px

    [Sono]
    Kodeko: MPEG 1 or 2 Audio Layer 3 (MP3)
    Kanaloj: 2
    Frekvenco: 44100 Hz
    Bitrapido: 256 Kbps

    Ni kompilis DVD:
    La torenta dosiero trovi?as ?e:
    http://torrage.com/torrent/2E83B33C0BB0CD650E2E41F784A9B5E1EC7EE9CE.torrent

    Formato: DVD-video
    Kodeko: MPEG2
    Grando: 1,79 Gb
    Lingvo: (1) Esperanto; (2) Rusa
    Subtekstoj: Esperanto

    Tri menupa?oj kun muziko.

  2. Helder

    Tre interesa Filmo! Wilian Shatner parolante esperante…

  3. Maksimo

    Mi ?ojas ke la filmo kun subtitoloj/sutekstoj pri kiuj mi iom laboris aperis ?i tie.
    Do, mi petas ?iujn spektintoj la filmon kun la subtitoloj prenitaj de tiu ?i retejo, skribi : ?u vere subtitoloj nun bone sinkronigitaj kun la filmo-kopio?

    Mi multe penis ke ili aperu kiam aktoroj parolas kaj ke ili pendu kiel eble pli longe por esti pli komforte legeblaj…
    Sed ?is nun mi havas iujn dubojn pri kvalito de tiu laboro.

    (Se vi subite 🙂 deziras scii pri ?i pli multe, legu ?i tie: http://www.ipernity.com/blog/29463/70491 )