La fajra milito
Origina titolo: | La guerre du feu |
Lando: | Kanado, Francio, Usono |
Lingvo: | neniu |
Jaro: | 1981 |
?enro: | Aventuro, dramo, historia filmo |
Re?isoro: | Jean-Jacques Annaud |
Geaktoroj: | Everett McGill, Ron Perlman, Nicholas Kadi, Rae Dawn Chong, Gary Schwartz, Naseer El-Kadi, Franck-Olivier Bonnet, Jean-Michel Kindt, Kurt Schiegl, Brian Gill, Terry Fitt, Bibi Caspari, Peter Elliott, Michelle Leduc, Robert Lavoie |
Da?ro: | 1:40 h:min |
IMDb: | ID 0082484 |
Priskribo:
?i tiun francan re?isoron oni la?merite povas nomi internacia, kaj absolute ne eblas anta?vidi, kion li kreos. ?iu temo, kiun li esploras, i?as finfine sukcesa en liaj manoj. ?i-kaze Annaud filmis pri prahomoj, kiuj lo?as en kavernoj, por kiuj Anthony BURGESS kreis specialan lingvon kaj la sciencisto D. Moris ellaboris gest-sistemon kaj korpomovojn.
En pacema tribo Ulam estingi?is valorega fajro, kiu donis varmon kaj vivon. Tri junuloj ekvoja?as por ?ia ser?o, kiu i?as vera lukto. Survoje la junulo Noa enami?as en junulinon Ika, sed la voja?o da?re estas dan?era kaj plenplena je aventuroj.
La filmo ricevis premion “C?sar” pro filmo kaj re?isorado, premion “Oskar” pro kostumoj. Oni filmis en Kenjo, Skotlando, Islando kaj Kanado.
Interesaj faktoj
- La filmo estis filmita la? la samnoma romano de J.-H. Rosny a?n? “La fajra milito”
- Post tiu ?i filmo la aktorino Rae Dawn Chong i?is populara.
- En la filmo ne eblas distingi la homan parolon, ?iuj roluloj komuniki?as per gestoj kaj sonoj de primitiva lingvo.
- La a?toro de la prahomaj lingvoj estis Anthony BURGESS. Li kreis lingvon por ?iu tribo, kiu rolas en la filmo. Kiel bazon li uzis transformitajn modernajn lingvojn: la anglan, la francan kaj la italan.
- En la filmo estas prezentitaj tri biologiaj specioj de homoj, la? la evoluo sekvantaj unu la alian: pitekantropoj, la homoj de Neandertalo kaj Kromanjono.
- Antropologoj ?is nun diskutas, ?u la neandertalanoj kaj modernaj homoj povis havi komunajn idojn (kiel estis montrite en la filmo).
Pritakso de la filmo:
5